124137.fb2 Kronikoj pri Badik - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

Kronikoj pri Badik - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

La aŭtoro

Roberto Tresoldi naskiĝis en Milano, Italio (14/03/1958).

Li esperantistiĝis en 1974, lernis klasikajn lingvojn kaj literaturojn kaj studis italan lingvon kaj literaturon, historion, lingvistikon kaj filologion ĉe la Katolika Universitato de Milano, kie li diplomiĝis pri ĝermana filologio. Pere de stipendio de la Sveda Instituto li pasigis jaron en Svedio, kie li daŭrigis la studadon ĉe la Universitatoj de Stokholmo kaj Uppsala, kaj kie li verkis disertacion pri teorio kai teĥniko de tradukado.

Roberto Tresoldi laboras kiel tradukisto (el pluraj modernaj lingvoj) kaj verkisto kaj kiel kunlaboranto de revuoj kaj eldonejoj. El inter liaj itallingvaj libroj, kelkaj verkoj pri historio de kulturo kaj antropologio aperis ankaŭ franclingve kaj hispanlingve

Unua parto - La prifosoj de Badik

I

Estis jam malfrua posttagmezo, kiam la arkeologoj decidis interrompi la prifosadon en la malnova bieno. La vento ne plu estis tiel plaĉe milda: ĝi unue fariĝis friske pika, kaj fine preskaŭ malvarma. Aŭdiĝis la voĉo de la portebla komputilo kiu, analizinte la veteron, estis aŭtomate konektiĝinta kun la TTT-sciigservo, kaj atentigis pri baldaŭa ŝtormo.

La loka gvidanto – iu maldika, mezaĝa bienulo, kiu de multaj jaroj vivadis izolita kun sia eta familio ĉe la ruinoj de fortikaĵo, kiu daŭre protektadis la antikvan bienon – rigardis dummomente la nigrajn nubojn, kiuj estis alproksimiĝantaj, kaj diris en sia rapida lingvo: "Me iras aden ta domo!" kaj indikis per la montrofingro la ŝtonan dometon, kie li kutime restadis dum la arkeologoj prifosadis ĉirkaŭ la bieno.

Karlo, la plej juna el la scienculoj, demandis al la homo, ĉu tie estas sufiĉe da loko por ĉiuj. La gvidanto rigardis lin kuntirante la brovojn: "Vu parolas rapide… "

Karlo ripetis ankoraŭfoje sian demandon malrapide, kaj ĉifoje la homo komprenis, kaj respondis: "Ta domo esas tre mikra."

— Nu, bone, — diris Karlo sin adresante al la aliaj, — laŭ li tiu dometo estas tro malgranda por ni ĉiuj …  Kion ni faru? Ni ne povas resti ekstere dum ŝtormo: Ĉi tie la vetero ŝanĝiĝas rapide, kaj ni tuj devas trovi ŝirmitan lokon.

Kiel sub la puŝo de iu nekonata diaĵo, kiu deziras pravigi tiujn vortojn, la vento komencis blovi ege pli forte…  Ruĝaj sableroj transportitaj el la proksima dezerto, miksitaj kun la humida polvo, kiu cirkaŭis la magrajn rikoltojn, kiuj kreskadis malantaŭ la malnovaj fortikaĵoj, algluiĝis al la barboj kaj al la haroj de la arkeologoj. La ĉielo estis nun preskaŭ nigra, la maloftaj helaj liberaj spacoj estis tute malaperintaj, jam englutitaj de malhelaj nuboj.

Kajsa, la nura virino de la grupo, alparolis Karlon kun zorgoplena mieno: "En la malnova bieno estas tiu mistera ŝtona deponejo, kiun ni vidis hieraŭ matene, kaj kiu, laŭŝajne, ankoraŭ bone staras … eble tie ni povas alfronti la ŝtormon, kaj, se necese, eĉ pasigi la nokton."

— Mi ne certas, ke temas pri deponejo, — penseme diris Karlo. — Ĝi aspektas preskaŭ kiel templo …  Kial do oni estus gravurintaj en la granda ŝtono apud la pordo la vortojn: ›OLS VISITOLS DOMI FATA‹?"

— Tio estas…  ›Vi vizitas la domon de la Patro‹ ĉu ne? — rapide tradukis Anteo.

— Jes Anteo, prave, tion signifas la enskribaĵo en la lingvo de la Antikvuloj. Kaj por ili, la Patro estis oferoserĉanta diaĵo …  Ĉiuokaze ni rapidu kaj eniru en tiun konstruaĵon, kio ajn ĝi estu!

II

(Kelkajn semajnojn antaŭe… )

Blondhara virino kontrolis filmon ĉe la komputilo, kiam maljuna scienculo eniris ŝian laborejon ĉe la universitato.

— Saluton profesoro Malenko, kia plezuro revidi vin post tiom multe da tempo!

— Saluton Kajsa! — diris li iom strangvoĉe, kvazaŭ aktorece.

Kajsa rigardis kelkajn sekundojn lian belan saĝan vizaĝon, kaj tuj malkovris ion apartan en lia mieno…

— Ne, ne tiel devus esti, — pensis ŝi. — Li estas tro streĉita… iasence li estas sub psika premo. Kio timigas lin? Kial li kondutas, kiel se li devus sin defendi kontraŭ malamiko?

Memoraĵoj pri la pasintaj universitataj jaroj kaj nunaj pensoj interplektiĝis en ŝia memo tiamaniere, ke ŝi plu ne sciis, kion diri al la maljuna profesoro.

— Kajsa, ĉu vi iel daŭrigis vian serĉadon pri la Antikvuloj? — demandis li abrupte. Ŝi iomete miris pri tiu demando, ĉar ŝi bone sciis, ke ŝia serĉado pri tiu antikva civilizo daŭre estas objekto de mokaj aludoj kaj atakoj fare de tiel diritaj "pliseriozaj scienculoj". Ŝi pensis pri la fakto, ke oni ja scias, ke la Antikvuloj ekzistis, kaj ke ili koloniigis la galaksion…  sed ankaŭ oni ne dubis, ke la plejparto de la rakontoj pri ili estas nur legendo.

— Nu ja… .la Antikvuloj! — diris ŝi duonvoĉe.

— Mi ja scias, ke vi ne abandonis vian serĉadon, — aldonis la profesoro. — Ĉe la universitato vi estis la ununura, kiu subtenis la neceson konatiĝi pliprofunde kun la saĝeco de la Antikvuloj… mi bone memoras, ke vi dediĉis multe da tempo al la studado de ilia lingvo… la ›Lingvo de la Mondo‹, kiel oni nomas ĝin en la antikvaj dokumentoj.

— Profesoro Malenko, vi ja scias, ke tiu lingvo estis esence skriba lingvo… la popoloj de la galaksio parolis multegajn lingvojn, ĝis la klopodo de la Monda lingvo, kaj antaŭ la disvastigo de la IL – la nuntempa ilo de intergalaksia interkomunikado. Kvankam la Lingvo de la Mondo ne estis parolata (kvankam kelkaj subtenas, ke oni ankaŭ parolis ĝin) ĝi havis almenaŭ la meriton, dum pluraj jarcentoj konservi la konon pri la antikva civilizo… pri la Antikvuloj – ĝis kiam tiu kono kaj saĝeco mistere malaperis abrupte el la homa historio… kun la escepto de kelkaj maloftaj legendoj kaj fabeloj. Kaj, kompreneble, de la traduko de ›La libro de l' Saĝeco‹ en la IL fare de doktoro Han Sen, kiu vivis sur perdiĝinta planedo ĉe la randoj de la galaksio.

Profesoro Malenko rigardis mire sian iaman studentinon… ŝi estis la plej inteligenta el ĉiuj kaj ŝi nun, ja, estis grava scienculo ĉe la Ministerio de la Sciencoj… Sed li demandis al si, ĉu ŝi povus alfronti la problemon, pri kiu li intencas paroli. Li decidis rekte prezenti la nekredeblan novaĵon.

— Kajsa, oni malkovris urbon de la Antikvuloj.

Kajsa ricevis tiun informon kiel ŝokon… Oni ĉiam diradis al ŝi, ke la solaj informoj pri la urboj de la Antikvuloj estas onidiroj kaj revoj de fantaziuloj… Kaj nun, laŭ la vortoj de la maljuna profesoro, oni havus je dispono arkeologiaĵojn kaj – eble – skribajn gravuraĵojn. Tio estis tiel revolucia, ke ŝi apenaŭ povis kontroli sin.

Verdire la lingvo de la Antikvuloj ne plu estis mistero, tial, ke oni malkovris malnovajn gramatikojn pri ĝi, tradukitajn en la IL kaj konservitajn en la memoro de plipostaj civilizoj. Ĉiuj universitataj studentoj pri arkeologio devis ekzameniĝi pri ĝiaj bazoj… la problemo estis, ke ĝis tiu momento oni neniam malkovris dokumentojn en tiu lingvo… la komputilaj memoroj estis forviŝitaj de jarmiloj, kaj la sola ebleco – opiniis ĉiuj – estus retrovi gravuritajn tekstojn en roko aŭ metalo… sed ĝis tiu momento nenio estis trovita.

Kaj nun profesoro Malenko diras, ke oni intencas prifosi ĉe vera urbo de la Antikvuloj! Ŝi estis tiel scivolema, ke ŝi tute ne povis kaŝi tian fortan emocion.

— Nu, — diris ŝia iama profesoro, — jen, venis via tempo… nun vi havas la eblecon profiti je viaj pasintaj konoj. Mi estas ĉi tie por oficiale taskigi vin je la preparo de arkeologia brigado, kiu devos elfosi la unuajn verajn restaĵojn de la Antikvuloj!

La grupo estis formita en la daŭro de nur kelkaj semajnoj. Kiam ĉe la Akademio oni eksciis, ke arkeologia brigado estas bezonata por prifosi ĉe ruinoj de la Antikvuloj, preskaŭ ĉiuj membroj de la departemento pri arkeologio disponigis sin por tiu laboro. Kajsa kaj Karlo, kunlaboranto en multaj prifosadoj ĉirkaŭ la galaksio, ekzamenis plurajn kanditatojn, ĝis kiam ili sukcesis arigi etan sed tre kvalifikitan kolegaron.

Ili vojaĝis longe ĝis planedo Tidel ("Instruisto" en la lingvo de la Antikvuloj, ĉar laŭ la legendoj de postaj civilizoj estis en tiu loko, ke formiĝis la bazaj konoj pri scienco kaj kulturo), kaj fine atingis la areon de la prifosado: la malnovan bienon "Badik" . Temis sendube pri malplaĉa nomo, kvankam neniu sciis, kial tiu loko ankoraŭ nomiĝas tiel.

III

La ŝtormo atingis sian kulminon: la vento el la dezerto, plena je kristalpikaj sableroj, frapadis sovaĝe la ŝtonajn murojn de la ŝirmloko, en kiun la arkeologoj estis enirintaj. La bruo fariĝis neeltenebla: estis kiel se sennombra sinsekvo da maraj ondegoj intencus forbalai la ebenaĵon, eltirante la konstruaĵon el la fundamentoj. La homoj klopodis reagi kovrante la kapon per manteloj kaj premante siajn manojn kontraŭ la oreloj. Poste, preskaŭ tiel same abrupte, kiel ĝi estis alveninta, la vento falis, kaj rapide malaperis. Nekredebla silento regadis dum kelkaj minutoj en tiu antikva loko.

Karlo deprenis la mantelon kaj, sencele rigardante kelkajn nedifinitajn punktojn en la aero, klopodis kapti eĉ etan bruon…  nenio estis aŭdebla.

— Laŭŝajne ankaŭ ĉifoje ni sukcesis eviti la plej malbonon, — diris Kajsa kuraĝige. Sed neniu el la aliaj reagis: eble la rapida transiro de freneziga bruo al absoluta silento estis por ĉiu homo malfacile eltenebla…

Fine, estis Anteo, kiu rekaptis sufiĉe da kuraĝo por diri: "Mi neniam travivis ion tian antaŭe!"

Tamen lia tremetanta voĉo kaj la maniero, per kiu li diris tion, estis tiel groteskaj, ke unu el la arkeologoj ekridegis. Tiu rideksplodo havis pozitivan efekton: ĉiuj reviviĝis, kaj aŭtomate komencis okupiĝi pri la plej diversaj aferoj.

Karlo proksimiĝis al Kajsa, kaj mallaŭte diris rapidvoĉe: "Ne parolu… nur sekvu min!"

Kvankam Karlo estis pli juna ol Kajsa, ili konis unu la alian de multaj jaroj: la kunlaborado estis kreinta veran amikecon, kaj sufiĉis nur eta movo, paroleto aŭ gesto por tuj estigi kompletan interkomprenon. Kajsa sekvis lin en silento.

Dum la ŝtormo kelkaj grandaj tegmentaj ŝtonoj estis falintaj; ilia ruiniga frapo kaŭzis la defalon de parto de la interna muro. Tie, proksime de unu el la anguloj de la konstruaĵo, videblis sufiĉe granda murpeco libera je ŝtonoj kovrita nur per brikoj.

Kajsa tuj komprenis la gravecon de la malkovro: "Kie estas brikoj – en ĉispecaj konstruaĵoj – tie estas pordo, aŭ alia spaco malantaŭ ili, — pensis ŝi. Kaj adresante sin al Karlo: "Kial ni silentu? Temas pri bona novaĵo: ni devus tuj paroli pri tio al la aliaj…"

Karlo, sen diri vorton, montris al ŝi freskon, kiun liberigis la falo de la kovro-ŝtonoj. Kiam ŝi ekvidis tion, ŝi mutiĝis de surprizo: tuj poste, malvarmo trakuris ŝian dorson kaj ŝi metis sian manon sur la buŝon, sufokante emocian krion.

— Ne, — ŝi diris preskaŭ senvoĉe, — tio ne povas esti. Io tia ne povas ekzisti… ne devas ekzisti!

Karlo rigardis ŝian belan, helan vizaĝon, frapita de ĝia nekutima aspekto: ŝiaj okuloj gapis, dum ŝi kiel sub hipnoto rigardadis seninterrompe la freskon.

Ŝia voĉo ripetadis: "Tio ne povas, ne devas ekzisti."

IV

(Kelkajn jarojn antaŭe… )

—Kajsa, ĉu vi unuafoje prunteprenas la ›Libron de l' saĝeco?‹ — demandis nigrohara, malalta junulo, studento, kiu laboris partatempe kiel dungito ĉe la biblioteko de la departemento de klasikaj lingvoj.

— Jes, kvankam mi legis multon pri ĝi!

— Ho ve! — tuj reagis li. — Inter legi pri io, kaj legi ion, estas granda diferenco… ĉefe se temas pri la sola atesto pri la saĝeca literaturo de la Antikvuloj!

— Jes ja, mi imagas… , — senpripense respondis Kajsa, por aldoni tuj poste, ĉifoje atenteme: "Bonvolu klarigi al mi: kial oni bezonas apartan permeson, por pruntepreni ĉi tiun libron? Temas nur pri filozofia verko… "