124137.fb2
— Moŝto Sedano, mi petas! — respondis Sedano al la gvidanto. — Aldone, mi ankoraŭ ne scias, kiel vi nomiĝas … sinjoro!
La viro restis pripensema dum kelkaj sekundoj kaj fine diris: "Mi estas konata kiel La Gvidanto, — diris la homo, — ĉar mia laboro estas gvidi homojn, kiuj ne konas ĉi tiun lokon. Tamen mia nomo estas alia: mi nomiĝas Adriano, kaj mia familia nomo estas Fatapuk."
Je tiuj vortoj, Anteo, la sola el la arkeologoj, kiun Sedano estis invitinta al la duonsekreta konversacio, abrupte vekiĝis el la dormemo, kontraŭ kiu li luktis ekde duonhoro.
— Mi pardonpetas, sinjoro Adriano, sed via nomo… ne povas esti, ĝi ne estas normala nomo… mi legis ĝin en unu el la malnovaj tabuletoj… jes ja, mi certas pri tio. Temis pri grava familio de la Antikvuloj…
— Jen, — pensis Adriano, — nun mi devas denove mensogi… kion mi malamas… sed mi devas defendi nian heredaĵon!
Li seriozmiene turnis sin al la loko, kie Anteo duonkuŝadis, kaj klarigis profesorece: "Mia patro estis instruisto ĉe la loka lernejo, kaj li instruis al mi la Lingvon de la Antikvuloj. Sed li ne estis mia natura patro: mi estis adoptita, kaj laŭ niaj leĝoj adoptita infano ne rajtas utiligi la familian nomon de la adoptanto. Do, mia patro trovis por mi tiun nomon… "
Sedano pripensadis silente. Nu, tio povus esti la vero, ĉar ankaŭ li konas tiun kutimon… Sed kio ne konvinkis lin, estis la stranga ligilo inter familia nomo de la Antikvuloj kaj la lingvokono de tiu homo… li ja malkovris, ke estas li, Adriano, la aŭtoro de la falsa teksto sur la skribaj tabuletoj… sed neniu, laŭ lia scio, kapablas tiel bone regi la Lingvon de la Antikvuloj, ke li povas eĉ verki en ĝi! Li konis ege bone la Lingvon de la Anktikvuloj, kaj certis, ke tiuj tekstoj estas perfekte verkitaj, kun nur eta "moderna" nuanco – se tiel diri. Kiu estas, do, tiu homo, kaj kion reprezentas lia familio? Li devas kompreni tion; kompreneble, ne per kutimaj rimedoj – kaj certe ne per perforta ago. Li pli bone utiligu ruzaĵon kaj ŝajnigu, ke li, timiga Ekscelenca Moŝto, grava aŭtoritatulo, pretas eĉ torturi por scii la veron!
— Nu kara sinjoro, eble vi scias ke, kiel oficiala reprezentanto de la Registaro de la Dek Mil Mondoj, mi rajtas agi kiel la plej alta instanco de Badik… Ĉu ne?
La homo ne movis sin, jesis per la kapo, kaj pretigis sin al eventuala puno.
— Mi decidis: vi kaj via familio estos transportataj sur la planedon Atarah, kie vi laboros en la salminejoj!
Teruro aperis sur la vizaĝo de la homo, kiu malfermis la okulojn gapante.
— Ne, tion vi ne rajtas fari… mia familio estis ĉiam ĉi tie – ni ne rajtas iri aliloken… Ne eblas… ni devas…
Sedano tuj kaptis la valoron de tiu lasta vorto: "Ĉu vi devas? Ĉu vi devas plenumi apartan taskon ĉi tie? Kion vi devas fari?"
Abrupte, li ekhavis unu el liaj famkonataj kaj brilaj ideoj, venantaj el… kie? Ili nur materiiĝis en lia menso, preskaŭ sugesto el alia dimensio… Li diris per forta kaj klara voĉo: "Respondu honeste, sincere kaj sen mensogo, kiel postulas la Leĝo de la Patro!"
Je tiuj vortoj Adriano paliĝis, ĝemis profunde, tremis, dum larmoj trakuris la magrajn vangojn. "Kial vi faras tion al mi? Mi ne rajtas, mi devas…., mi ne scias, mi ne povas… "
Subite, silenta plorado kaj singultoj estis ĉio, kio aŭdiĝas en la tendo.
La vortoj de Sedano, diritaj per tiel deviga voĉo, impresis Anteon kaj eĉ la soldatojn. Nu, ankoraŭfoje li ne sciis, kial li diris precize tion… li tion faris preskaŭ intuicie, kvazaŭ li havus antaŭ si ne normalan homon sed unu el la Antikvuloj. Sed li tute pravis, ĉar tiu konduto atingis la deziratan rezulton: tiu homo vere ne plu kapablos mensogi!
— Eskcelenca Moŝto, vi ja scias, ke pro tia konduto vi riskas multon!" diris preskaŭ flustre eta monaĥo, vestita per simpla ruĝkolora teksaĵo volvita ĉirkaŭ la korpo. La homo, al kiu sin adresis la monaĥo, kapskuis, kiel kutimas fari la altrangaj regantoj de Tidel, kiam ili silentigas iun.
Post ioma pripensado lia Ekscelenca Moŝto Pokul flustris ree al la monaĥo: "Iam oni bezonos denove tiun materialon. Ni ne scias, ĉu ni venkos la Filon. Tion nur la saĝeco de la Granda Mistero povas antaŭscii. Mi, kiu alte respektas la veron, same respektas la rajtojn de nia gento – de tiuj homoj, kiujn ni sendis al tiu eta, fora planedo, Dom, unu el la unuaj ekde la stelo E2346, ĉe la randoj de la Galaksio. Se la Filo venkos nin, almenaŭ ili havos, post kelkmiloj da jaroj la eblecon rekonstrui novan mondon tute similan al tiu, en kiu ni vivas hodiaŭ.
Pokul sidis sur benketo kaj, ĝentile premante la manon de la monaĥo, adiaŭis lin. La monaĥo kapklinis respektoplene kaj lasis la eminentulon sola en la duonlumo de tiu granda groto. Per portebla gravurilo Pokul gravuris skribtabuleton pri la enhavo de la materialo kaŝita en la profunda malheleco de tiu loko. Li pensis pri la estonteco, kaj pri la danĝero, kiun lia tuta raso devas alfronti.
— Nu, — diris li parolante al si mem, — se ni ĉiuj pereos, restos atestilo pri nia pasinta grandeco. Kaj tion retrovos la posteuloj de nia eta ekspedicio, de tiuj, kiuj nun vivas en sovaĝa mondo, fore de ĉi tie; eta grupo de inteligentaj homoj, respektitaj kiel diaĵoj fare de sovaĝaj duonhomecaj estaĵoj.
La listo estis longa: komputiloj, gravuriloj, modernaj maŝinoj, unupersonaj aviadiletoj, du grandaj kosmoŝipoj, multaj sciencaj diverspecaj iloj, gravuritaj skribtabuletoj pri ĉio ajn… escepte de la raportoj pri la Granda Genetika Manipulado – la abomenaĵo, kiu kreis la Filon.
Verdire, li iel hontis pro la maniero, per kiu, kaŝe li kolektis tiujn aĵojn sed li pli forte sentis la devon protekti sian mondon.
— Ni tre verŝajne pereos – ĉiuj, senescepte. Sed nia civilizo ne devas perei kune kun ni!
En tiu momento li levis la brakojn alsupren, kaj laŭte diris: "Mi pardopetas, ho Granda Galaksia Mistero, pro ĉi tiu peko kontraŭ la vero. Bonvolu, mi petas, legi en mia koro la kialojn de ĉi misfaro!"
Poste li metis la skribtabuleton en ĝian ujon, kaj ĉi tiu mem moviĝis kaj alkroĉiĝis al la muro antaŭ la ŝtala pordego. Fine li surmetis sian belan, ruĝan fosforeskan surtuton, eliris tra la pordego, fermis ĝin kaj laŭte diris: "Fermita porĉiame!"
En tiu momento centmiloj da etaj araneaspektaj robotaj estaĵoj materiiĝis el la pulvoro, kiu kuŝis surplanke, kuretis ĝis la pordego, kaj kovris ĝin tute. En la daŭro de kelkaj sekundoj ili fariĝis kiel grandega tuko, kiu etendiĝas sur la pordo kaj la tuta muro. Intensa lumo plenigis la koridoron, dum la robotaj estaĵoj mirakle miksiĝis kun la materio de la pordo kaj de la muro, kaj rapide ŝtoniĝis. Nun estis nek muro, nek pordo: nur ununura ŝtalroka surfaco, netrairebla, nedetruebla. Lia Ekscelenca Moŝto Pokul iradis en la koridoro ĝis eta pordo, kiu malfermiĝis kaj, post lia eliro fermiĝis.
Tiu pordo restis fermita ĝis la fino de la civilizo de Tidel, kiu okazis nur post kelkaj monatoj. Flamoj atingis ĝin dum la lasta granda batalo, flamoj trairis la koridoron, flamoj detruis ĉion interne. Sed ili ne povis bruligi la ŝtalrokan muregon. La flamoj, fine, estingiĝis, kaj kune kun forbrulitaj aĵoj forviŝiĝis ĉiuj memoraĵoj pri la ekzistado de tiu loko. Aŭ eble ne: unu, verdire, ankoraŭ ekzistis.
La frumatena vivo de malaltranga monaĥo ne estas simpla: oni devas vekiĝi tre frue, kiam la lunoj ankoraŭ rapide kuras en la ĉielo, preĝi dum duonhoro, reordigi sian ĉambron, rapide paŝi ĝis la kuirejo, frapi ĉe la pordo de la kuiristo, por ke li vekiĝu ĝustatempe, eniri en la manĝoĉambron kaj pretigi ĉion por la matenmanĝo. Tiun matenon la eta monaĥo faris ĉion laŭkutime, sed li ne sukcesis forgesi tion, kion li vidis la antaŭan vesperon. Kiel ne pensi pri la nekredebla malobeemo de L.E. Moŝto Pokul? Kiel oni povas perfidi la idealojn de tuta mondo, nur por pluvivigi tiun mondon? Oni ja scias, ke estas la grandaj idealoj, kiuj devas pluvivi – kaj ne eta sensignifa civilizo… civilizoj aperas kaj malaperas, kaj ankaŭ la nekredeble evoluiĝinta civilizo de la Antikvuloj iam malaperos… Sed li estas monaĥo, male L.E. Moŝto Pokul estas granda sciencisto, unu el la regantoj de Tidel, kaj eble li havas apartan kialon, por fari tion, kion neniu sur tiu planedo aŭdacus fari.
Dum li tiel cerbumis pri la eblaj kialoj de tiel stranga konduto, sidante sur eta benko proksime de la enirpordo, abrupte aŭdiĝis mallaŭta sed firma voĉo: "Jen vi, kara monaĥo. Kio turmentas vian animon?"
Ketal – tiel nomiĝis la eta monaĥo, preskaŭ malaperiĝinta ene de la grandaj ruĝkoloraj volvitaĵoj de sia larĝa vestajo – skuiĝis, rapide ekstaris kaj respektoplene klinis sian kapon: "Ke la Granda Galaksia Mistero protektu vin, ho sankta Maltul, estro de ni ĉiuj!"
— Tio estas bona respondo, karega. Kaj ke la Granda Galaksia Mistero donu al vi la kuraĝon rakonti viajn pensojn…
Ketal tute ne sciis, kiel reagi: li ne povis mensogi sed, samtempe, li eĉ ne povis perfidi L.E. Moŝton Pokul-on…
Maltul, el la silentado de Ketal tuj komprenis, ke temas pri konscienckonflikto kaj kareseme aldonis: "Kara, mi tute ne volas ĝeni vin per miaj vortoj: se vi deziras rakonti al mi viajn travivaĵojn, mi petas, faru; sed se tion vi ne emas alfronti nun, ni povos paroli pri tio en alia momento – se la Granda Galaksia Mistero tion ebligos al ni, antaŭ nia verŝajna malapero el la surfaco de ĉi tiu mondo… Nenio estas pli malbona, ol la forpaso al la alia Dimensio, kun granda pezo sur nia koro… ĉefe se temas pri peko kontrau la vero!"
Je tiuj vortoj, Ketal honteme rigardis siajn piedojn, poste levis la rigardon kaj fiksante siajn okulojn en la belajn helajn okulojn de Maltul, tuj komprenis, ke li bezonas pardonon antaŭ sia forpaso, kaj diris: "Sankta Maltul, mi tute ne povas peki kontraŭ la vero antaŭ mia morto, ĉar tiukaze mi estos damnita por ĉiam… Ne, tion mi ne povas akcepti… Aŭdu, Sankta Maltul, temas pri tio… " – kaj la eta monaĥo rakontis al la monaĥestro la tutan historion pri la ŝtelitaj aĵoj kaj pri la loko, kie ili estis kaŝitaj. Fine, li gravuris sur skribtabuleton desegnaĵon kun ĉiuj informoj por atingi la lokon, kaj enmanigis ĝin al Maltul. La monaĥestro brakumis la etan monaĥon, kaj transdonis al li la benon de la Granda Galaksia Mistero. Ketal, tute radia en la vizaĝo, kapklinis, eliris el la pordo kaj malaperis en la malhelan koridoron.
— Bone, — pensis Maltul, — laŭŝajne iu alia havis saman ideon, kiel mi: aldone, estas li, Pokul, kiu pekis kontraŭ la vero… danke al li mi ne plu bezonas fari tion… kaj mi ne estos damnita porĉiame! La informon pri la kaŝita deponejo mi protektos ĝismorte. Mi enterigos la skribtabuleton sub roko en la plej profunda puto de nia monaĥejo.
Tuj poste, li eliris tra kaŝita fenditaĵo, kiu estis kovrita pere de granda mura teksaĵo – nur kelkajn sekundojn antaŭ la eniro en la manĝoĉambro de la unuaj monaĥoj.
Sedano invitis la arkeologian brigadon al vespermanĝo ĉe la granda tendo de lia grupo. Li estis sukcesinta ricevi de Adriano la bezonatajn informojn: Adriano kaj lia familio estis la solaj vivantaj posteuloj de la Antikvuloj. Generacioj post generacioj ties familianoj restis tie kaj plukontrolis la lokon, kie iam troviĝis la ĉefurbo de tiu granda civilizo. Li preskaŭ ne povis kredi, ke temas pri dekmiloj da jaroj… kiel oni povas pluvivigi en la memoro de eta rondo familia tiel fortan sindonemon? Tian dediĉsenton?
— Kion mi diru nun al la brigadanoj? Ke ĉi tie, ne nur estas restaĵoj de Antikvuloj, sed ankaŭ vivantaj posteuloj?
Dum li pripensis la vortojn, kiujn li diros al la arkeologoj, aŭdiĝis eta bruo: unuamomente li opiniis, ke temas pri aĵoj movitaj de la vento de Tidel, sed li tuj malkovris, ke temas pri homaj paŝoj: jen aperis el malantaŭ la kurteno – Adriano. Fakte, la homon kaj lian familion oni tuj liberigis: li havis nenian kulpon, kaj li, nun, evidente, tute ne estas danĝera. Tiu homo, lia edzino kaj lia filo estas verŝajne la plej granda trezoro de la homaro… vivantaj Antikvuloj! Kun tiom da konoj kaj memoraĵoj! Adriano salutis Sedanon, kiu reciprokis, kaj, jesante per la kapo al invito de la policano, eksidis ĉe la tablo.
— Strange, — pensis Sedano, — spite al la psikologia premo, per kiu mi devigis lin paroli kaj rakonti ĉion, li ne havas malamikan sintenon al ni ĉiuj…
En tiu preciza momento aŭdiĝis bruo de pluraj paŝoj sur la ligna planko de la enirejo: "Jen ili, — diris li laŭte, — jen la arkeologoj."
Kajsa kaj Karlo, enirante en la tendon, salutis Sedanon, kaj ili tuj miris, kiam ili vidis, ke tie sidas ankaŭ la gvidanto. Ilin sekvis Anteo, kiu tre rapide okulumis Sedanon kaj la gvidanton kaj eksidis ĉe la sama tablo, sen diro de ion ajn. Kajsa kaptis ion el la atmosfero de la loko – eble ŝvebas tie en la aero ia kaŝita mistero, pri kiu ili ne rajtas ricevi informojn? Kion faras tie la gvidanto, kiu kondutas kiel normala ludanto sur tiu scenejo? Kaj kial Anteo tute ne surpriziĝis, kaj eksidis, kiel se tiu situacio estus tute normala?
Unu post la alia, eniris la tendon ĉiuj aliaj membroj de la arkeologia brigado.
— Estimataj, bonvolu eksidi! — diris Sedano. — Mi deziras unue prezenti al vi sinjoron Adrianon… kiu volas diri al vi kelkajn vortojn.
Kajsa tuj rigardis Karlon, mirante pri la nomo de la gvidanto, kaj atendante lian tradukon el la loka dialekto, kiun ŝi tre malbone komprenis; Karlo, siaflanke, jam estis atentema, kaj preta por la tradukado.
Sed Adriano ne parolis sian dialekton: li unue salutis en la Lingvo de la Antikvuloj - kaj je tio, malvarmo trakuris ĉies dorsojn – poste li daŭrigis sian parolon en perfekta IL. Adriano rakontis sian historion, interrompante sin nur de tempo al tempo, por trinketi iom da loka teo. Je tiuj vortoj Kajsa rimarkis, ke unu el la malplej junaj membroj de la brigado, Tovak, el fora planedo ĉe la randoj de la Galaksio, tre atenteme aŭskultadis la rakonton, kvazaŭ temus pri fabelo, aŭ legendo el perdita tempo. Liaj manoj estis sub lia mentono, kaj li gapis la tutan tempon plena je miro kaj nekredemo. Dum unu el la paŭzoj li ekstaris kaj abrupte diris nekompreneblan vorton: Adriano restis senmova kaj senvorta dum kelkaj sekundoj. Poste li kapjesis, kaj respondis per alia nekomprenebla vorto.
La trajtoj de la vizaĝo de Tovak ŝanĝiĝis: nun li aspektis tute alia, silentema kiel kutime, sed ege pli aĝa kaj matura, kiel se li estus konsciiĝinta pri io grava, okazanta en tiu loko je tiu preciza momento.
Sedano ektimis: "Ĉu aldonaj misteroj? Ĉu io, pri kio mi ne estas konscia? Kio diable okazas nun?"