124296.fb2 La robotfabeloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

La robotfabeloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

El pola tradukis Jerzy Wałaszek

TRI ELEKTROHEROOJ

Vivis unufoje certa grandkonstruanto kaj eltrovanto, kiu senĉese elpensadis eksterordinarajn maŝinojn kaj kreadis la plej strangajn aparatojn. Iam li konstruis la maŝinon-pecetulon, kiu kantis belege kaj li nomis ĝin birdaĉo. Li kutimis sinsubskribi per la brava koro kaj ĉiu atomo de li kreita portis tiun ĉi signon, kaj poste miregadis la scienculoj trovante en la atomaj spektroj la briletantajn koretojn. Li konstruadis multajn utilajn maŝinojn, la grandajn kaj malgrandajn, ĝis fine li ekhavis koncepton kunligi en unuo morton kaj vivon kaj tiamaniere atingi la maleblecon. Li decidis konstrui inteligentajn estaĵojn el akvo, sed ne per tiu ĉi manieraĉo, pri kiu vi tuj ekpensos. Ne, la penso pri la molaj kaj malsekaj korpoj estis por li tute fremda, li malamegis ĝin same kiel ĉiuj el ni. Li intencis konstrui el akvo la estaĵojn vere belajn kaj saĝajn, sekve do kristalajn. Pro tio li elektis la planedon tre distancan de ĉiuj sunoj, el ĝia glaciiĝinta oceano li ekrompis glaciajn montojn kaj el ili, kiel el la kristalo, li ektranĉis Krionidojn. Ili estis tiel nomitaj, ĉar nur en terura malvarmego kaj en sensuna vakuo ili povis vivi. En mallonga tempo ili enurbiĝis kaj konstruis glaciajn palacojn, kaj ĉar ĉiu varmo por ili minacis morton, ili kaptadis en transparentaj potegoj la polarajn aŭrorojn, per kiuj ili lumigis siajn loĝejojn. Kiu ju pli riĉa inter ili estis, des pli multe da polaraj aŭroroj li posedis — la citronkolorajn kaj arĝentajn, kaj ili vivis feliĉe, kaj ĉar ili amegis ne nur lumon, sed ankaŭ multekostajn juvelojn, ili estis konataj de siaj juvelojn. Kaj iliaj juveloj estis de malvarmegiĝintaj gasoj eltranĉitaj kaj glatigitaj. Por Krionidoj ili kolorigis la eternan nokton, en kiu, kiel malliberigitaj fantomoj, bruladis graciaj polaraj aŭroroj, similaj al la sorĉigitaj nubularoj fermitaj en la kristalkestoj. Multe da kosmaj venantoj volis ekposedi tiujn ĉi riĉaĵojn, ĉar la tuta Krionujo estis el maksimaj distancoj bone videbla, brilanta flanke kiel la juvelo malrapide turniĝanta sur la nigra veluro. Do alvenadis la aventuruloj al la Krionujo por ekzameni sian militkapablon. Alflugis tien la Bronzelektroheroo, kiu paŝadis kun sonorilsono, sed ĵus li sur la glacio starigis sian piedon, la glacio fluidiĝis pro varmego kaj li enfalis la abismon de glacia oceano, kaj la akvo fermiĝis super li, kaj kiel insekto kaptita en ambro, en glacimonto sur la krionida marfundo ĝis la lasta tago li kuŝas.

La fato de la Bronzulo ne ektimigis la aliajn bravulojn. Sekve alflugis la Feroheroo, antaŭe ebriiĝinte per la fluida heliumo ĝis estis aŭdata la bobelado en lia fera interno, kaj la prujno aperanta sur lia kiraso similigis lin al la neĝhomo. Sed glisante la planedan supraĵon li varmiĝis per la atmosfera frotado, la fluida heliumo elvaporiĝis el li kun fajfado, kaj li mem, lumante ruĝe, sur la glaciajn rokojn falis, kiuj tuj malfermiĝis. Li elkaviĝis, elŝprucante la vaporon, simila al la bolanta gejsero, sed ĉio, kion li tuŝis, fulme ŝanĝiĝis en la blanka nubo, el kiu falis la neĝo. Do li eksidis kaj atendis ĝis li malvarmiĝos, kaj kiam jam la neĝaj steletoj ĉesis fandiĝi sur liaj kirasaj epoletoj, li volis ekstari kaj iri la batalon, sed la lubrikaĵo solidiĝis en liaj artikoj kaj li ne povis rektigi eĉ sian dorson. Ĝis hodiaŭ li taimaniere sidas kaj la falanta neĝo formis sur li blankan monton, el kiu nur la klingo de lia helmo elstaras. Oni nomas tiun ĉi monton la "Fera", kaj en ĝiaj orbitoj briletas la frostiĝita rigardo.

Sciiĝis pri la fato de antaŭuloj la tria elektroheroo, la Kvarculo, kiun dumtage oni ne povis vidi alie nur per la polurita lenso, kaj dumnokte nur per la reflekto de steloj. Li ne timis, nek ke la oleo en siaj membroj eksolidiĝos, ĉar li ĝin ne posedis, kaj nek ke la glacio kreviĝos sub liaj piedoj, ĉar li povis malvarmiĝi laŭvole. Nur unu aĵon li devis eviti — la persistan pensadon, per kiu estis varmigata lian kvarcan cerbon kaj tio ĉi povis lin perdigi. Sed li decidis, ke per senpensado li savos sian vivon kaj venkos la Krionidojn. Li alflugis la planedon, kaj per la longa vojaĝo tra la eterna galaksia nokto li estis tiel malvarmigita, ke la feraj meteoroj, kiuj tanĝis dumfluge je lia brusto, krevis je pecetoj sonorante kiel la vitro. Li surteriĝis sur la blankaj neĝoj de Krionujo, sub ĝia ĉielo nigra kiel la poto plena da steloj kaj, simila al la transparenta spegulo, li ekvolis pensi, kion li devos plue fari, sed la neĝo jam nigriĝis ĉirkaŭ kaj komencis vaporiĝi.

— Ho, ho! — ekdiris al si la Kvarculo — malbone! Mi nur ne pensos, kaj mi certe sukcesos!

Kaj li decidis ripeti al si tiun ĉi frazon, kio ajn okazos, ĉar ĝi ne postulis la mensan fortostreĉon, kaj dank' al tio ĝi lin entute ne varmigis. Do ekmoviĝis tra la neĝa deserto la Kvarculo, senpense kaj iel ajn, por gardi la malvarmon. Li iris kaj ĝis glaciaj muroj de la Krionida ĉefurbo, Frigido. Li plirapidiĝis, per kapo li bategis la krenelon ĝis aperis la fajreroj, sed li nenion sukcesis.

— Mi penu alie! — li diris al si mem kaj konsideris, kiom estus du oble du. Kaj dum li pensis pri tio, lia kapo iomete varmiĝis, do li duafoje ramis la murojn, sed li nur malgrandetan kavon faris.

— Malmulte mi pensis! — li diris al si. — Mi penu ion pli malfacilan. Kiom estos tri oble kvin?

Nun lian kapon jam ĉirkaŭigis la kraketanta nubo, ĉar la neĝo kuntuŝante kun tia intensa pensado tuj vaporiĝis, do posteniĝis la Kvarculo, ekplirapidiĝis, ekbategis kaj trairis la muron kaj post ĝi ankoraŭ du palacojn kaj tri domojn de pli etaj Frostaj Grafoj, fine enfalinte sur la grandan ŝtuparon li ekkaptis la balustradon de stalaktitoj, sed la ŝtupoj estis kiel glitejo. Li rapide ekstaris, ĉar jam ĉion ĉirkaŭ li komencis vaporiĝi kaj tiamaniere li povis trakuradi la tutan urbon internen, en la glacian abismon, kie eterne li estus frostiĝonta.

— Mia bono! Mi nur ĉesu pensi! — li diris al si kaj efektive li tuj malvarmiĝis.

Do li eliris el la glacia tunelo, kiun li mem elfandigis, kaj li aperis sur granda placo lumigita el ĉiuj flankoj de polaraj aŭroroj, kiuj bruletis per smeralda kaj arĝenta lumo el kristalaj kolonoj.

Kaj kontraŭ li ekiris stelbriliĝanta grandega kavaliro, la estro de Krionidoj, Borealo. Ekpreparis sin la elektroheroo Kvarculo kaj fulme atakis, kaj la alia lin kontraŭstaris kun tia krakbruo, kiam du glacimontoj karambolas meze de la Norda Oceano. Forfalis la brilanta dekstra manego de Borealo, forrompita ĉe la bazo, tamen li ne konsterniĝis, la bravulo, sed li turnis por antaŭmeti al la malamiko sian bruston larĝan kiel glaciejo, kio ja li estis. Kaj la alia duafoje ekrapidiĝis kaj ekramis lin terure. La kvarco estis pli dura kaj pli tenaca ol la glacio, ekkrevis do Borealo kun bruego, kvazaŭ la lavango falis sur la rokajn deklivojn, kaj li kuŝis ŝprucita en la lumo de polaraj aŭroroj, kiuj rigardis lian malvenkon.

— Mia bono! Mi faru tiel plue! — diris la Kvarculo kaj ekŝiris de la venkito la juvelojn de mirakla beleco: la ringojn ornamentigitajn de la hidrogeno, brodaĵojn kaj butonegojn brilegantajn, similajn al la diamantoj, sed eltranĉitajn de la triuno de noblaj gasoj — argono, kriptono kaj ksenono. Sed kiam li ilin admiris, li ekvarmiĝis per la kortuŝo, kaj tial tiuj brilantoj kaj safiroj siblante ekvaporiĝis per lia tuŝo, do li tenis jam nenion — krom kelkaj gutoj da roso, kiu ankaŭ tuj malaperis.

— Ho! Do mi ne povu ankaŭ ravi! Nenio! Mi nur ne pensu! — li diris al si kaj denove ekiris internen en la akiratan urbon. En malproksimo li ekvidis la alvenantan grandegan figuron. Jen estis Albucido Blanka, la Generalo-Mineralo, kies vastobranĉan bruston ornamis la vicoj de ordenaj pendglacioj kune kun la granda stelo de Prujno sur la glacia rubando; tiu gardisto de la reĝaj trezoroj kontraŭstaris la Kvarculon, kiu atakis lin kiel la fulmotondro kaj disrompis lin kun glacia bruego.

Por helpi al Albucido alkuris la princo Atrouho, de nigraj glacioj farita; lin ne povis venki la elektroheroo, ĉar la princo sur si havis la multekostan kirason de azoto, en heliumo hardita. Tia frosto emanis de ĝi, ke la impeto de Kvarculo kaj liaj movoj malfortiĝis, kaj la polaraj aŭroroj ekpaliĝis, ĉar la blovo de Absoluta Nulo ĉirkaŭiĝis. Ekstaris la Kvarculo pensante:

— Ve! Kio okazas? — kaj per la granda mirkonsterno lia cerbo ekvarmiĝis, la Absoluta Nulo fariĝis varmeta kaj samtempe la Astrouho mem komencis diskreviĝi kun tondregoj, kiuj akompanis lian agonion, ĝis nur la stako de nigra glacio restis en la flako sur la batalkampo.

— Mia bono! — diris al si la Kvarculo — mi nur ne pensu, sed en bezono mi pensu! Tiel aŭ alie — mi venki devas! Kaj li ekkuris antaŭen, kaj liaj paŝoj sonoris kvazaŭ iu pistus la kristalojn permartele; kaj li hufofrapis kurante sur la stratoj de Frigido, kaj ĝiaj urbanoj el sub la blankaj tegmentoj rigardis lin kun malespero en iliaj koroj. Tiamaniere li kuregis kiel la furioza meteoro laŭ la Lakta Vojo, kiam li ekvidis malproksime figuron solan kaj malgrandan. Ĝi estis Barion mem, nomata Glacibuŝo, la plej granda saĝulo de Krionidoj. Plirapidiĝis la Kvarculo por ke per unu blovo lin frakasi, tiu tamen lin preterlasis kaj montris du fingrojn al li streĉitajn; ne sciis la Kvarculo la signifon de tiu ĉi gesto, sed li turnis sin, kaj atakis la kontraŭulon denove, sed Barion ankoraŭfoje je unu paŝo lin preterlasis kaj rapide montris al li unu fingron. Miris iomete la Kvarculo kaj malrapidiĝetis sian kuron, kvankam li jam turnis kaj ĵus estis plirapidiĝonta. Li enpensiĝis kaj la akvo komencis elflui el la apudaj domoj, sed li tion ĉi ne vidis, ĉar Bariono montris al li la cirklon de fingroj faritan kaj tra ĝi per la dikfingro Bariono komencis movi antaŭen kaj malantaŭen. La Kvarculo pensis kaj pensis, kion tiuj mutaj gestoj signifus kaj malfermis sub liaj piedoj la neniaĵo, el kiu ekŝprucis la nigra akvo, kaj li mem falis profunden kiel la ŝtono kaj antaŭ ol li kapablis ankoraŭ al si diri: — Nenio! Mi nur ne pensu! — jam li pereis. Poste demandis la savitaj Krionidoj, dankemaj al Bariono por ilia savo, kion li volis montri per la signoj, kiujn li prezentis al la terura elektroheroo-vagabondo.

— Ĝi estas tute simpla afero — respondis la saĝulo. — Du fingroj signifis, ke ni du estas, mi kaj li. Unu fingro, ke en momento mi mem nur restos. Poste mi montris al li la cirklon por signifi, ke ĉirkaŭ li malfermos la glacio kaj la nigra abismo de oceano absorbos lin por eterneco. Li ne povis kompreni la unuan, duan kaj same la trian signon.

— Granda saĝulo! — ekkriis miriĝintaj Krionidoj. — Kiel vi povis montri tiajn signojn al la terura kontraŭulo?! Pripensu, sinjoro, se li vin komprenus kaj ĉesus miri?! Ja li ne ekvarmiĝus per sia pripenso kaj ne ekfalus en la senfundan abismon…

— Tion mi tute ne timis — diris kun la malvarma rideto Barion la Glacibuŝo — ĉar mi antaŭsciis, ke li nenion estis komprenonta. Se li estus iomete saĝeta, li ne alvenus al ni. Ĉar kion povas profiti la estaĵo vivanta subsune je la gazaj juveloj kaj arĝentaj steloj de glacio?

Kaj siavice ili ekmiris je la saĝeco de la saĝulo kaj disiris, trankviligitaj, al siaj hejmoj, kie ilin atendis la plezura frosto. De tiu ĉi tempo jam neniu provis invadi la Krionujon, ĉar mankis la malsaĝuloj en la tuta Kosmoso, kvankam oni diras, ke estas multe da ili, nur ili la vojon ne scias.

URANIAJ ORELOJ

Unufoje vivis certa inĝeniero-kosmogoniisto, kiu pliheligadis stelojn por akiri venkon kontraŭ la malheleco. Trafis, ke li alvenis la nebularon de Andromedo kiam ĝi ankoraŭ estis plena da nigraj nuboj. Tuj li faris grandan kirlon, kaj postkiam ĝi komencis turniĝi, la Kosmogoniisto prenis en manoj siajn radiojn. Tri da ili li posedis: la ruĝan, la violkoloran kaj la malvideblan. Per la unua li traktis stelan sferon kaj ĝi tuj fariĝis ruĝan grandegulon, sed la nebularo ne eklumiĝis plue pro tio. Do li pikis la stelon per la dua radio ĝis ĝi blankiĝis. Li ordonis al sia lernanto: — Gardu ĝin bone! — kaj li forflugis por bruligadi aliajn stelojn. La lernanto atendis du milojn da jaroj, sed la inĝeniero ne estis revenanta. Tial la atentado lin enuigis. Li intensigis la stelon kaj ĝi turnis el la blanka al la lazura. Tio ĉi ekplaĉis al li kaj li tuj ekpensis, ke jam li ĉion scipovas. Li volis plue intensigi la stelon, sed ĉe tiu ĉi agado li brulvundiĝis. Do li prenis en manoj kaj malfermis la skatoleton, kiun lasis al li la Kosmogoniisto, sed interne estis nenio, eĉ tro multe da nenio; li enrigardadis la skatoleton ne povante ekvidi ĝian fundon. Tiam li divenis, ke ĝia enhavo sendube estas la malvidebla radio. Li volis piketi la stelon per ĝi, sed li ne sciis kiel. Do li prenis la skatoleton kaj enĵetis ĝin tutan en la fajro. En tiu ĉi momento ĉiuj nuboj de Andromedo plilumiĝis, kvazaŭ samtempe cent miloj da steloj kune eklumis kaj en la tuta nebularo fariĝis taghelege. Ekĝojiĝis la lernanto, sed tre mallonga estis lia ĝojo, ĉar la stelo fine kreviĝis. Pro tiu ĉi afero revenis la Kosmogoniisto, vidante la malutilon kaj volante nenion perdi, li komencis kaptadi la flamojn kaj turnadi ilin en planedoj. La unuan li kreis kiel gasa, la duan kiel karba, kaj por la tria restis al li nur la plej pezaj metaloj, do li formis el ili la aktinian globon. La Kosmogoniisto premis ĝin kaj movigis ke ĝi flugu en spaco kaj ekdiris al si: — En cent milionoj da jaroj mi revenos kaj vidos tiam, kio rezultos el ĉi tio. — Kaj li forflugis por serĉi sian lernanton, kiu pro timo rapide malaperis.

Kaj sur la planedo, nomita Aktinurio, naskiĝis granda stato de Palatinidoj. Ili ĉiuj estis tiel pezaj, ke nur sur Aktinurio ili povis movi, ĉar sur aliaj planedoj grundo krevadis sub iliaj piedoj, kaj kiam ili kriis, la sono faligis montojn. Sed hejme ili iradis nur delikate kaj malkuraĝis paroli tro laŭde, ĉar ilia suvereno, Arkitorio, estis kruelega. Li loĝis en la palaco ĉarpentita el la platena monto, en kiu troviĝis sescent grandegaj ĉambregoj, kaj en ĉiu de tiuj ĉambregoj kuŝis unu de liaj multaj manoj, tiel kolosega li estis. Li ne povis forlasi la palacon, sed ĉie li havis siajn spionojn, tiel suspektema li estis, kaj li turmentis la subuloj per sia avareco.

Nokte la Palatinidoj ne necesis nek lampojn nek fajron, ĉar la montoj de ilia planedo estis radioaktivaj kaj lumis sufiĉe hele. Tage, kiam la suno estis tre varma, ili dormadis en la subteraĵoj de siaj montoj kaj nur nokte ili amasiĝis en metalaj valoj. En kaldronegoj, en kiuj oni fandadis paladion kun plateno, ordonis la kruela Arkitorio ĵetadi pecegojn de uranio kaj tion ĉi li anoncis en la tuta stato. Ĉiu Palatinido devis alveni la reĝan palacon, kie oni lin mezuris por fari novan kirason kaj oni instalis sur li brakkirason, gantojn kaj tibiŝtrumpojn, vizieron kaj helmon, kaj ĉion memlumanta, ĉar ĉi tiu vesto estis farita el urania lado, kaj plej forte lumis oreloj.

Plue ne povis la Palatinidoj amasiĝi por komuna konsilo, ĉar kiam la amasiĝo fariĝis tro multenombra, ĝi simple eksplodis. Ili do devis vivi sole, evitante sin reciproke, timante la ĉenreakcion, kontraŭe Arkitrorio ĝuis ilian malfeliĉon kaj pezigis ilin per novaj kaj novaj tributoj. Monfarejoj, kaŝitaj en la koro de montoj, stampadis plumbajn dukatojn, ĉar plumbo estis tre rara sur la Aktinurio kaj tiamaniere la plej valora.

Iuj deziris kontraŭstari la Arkitorion kaj pro tio interkomunikiĝis geste, sed la metodo ofte malsukcesis, ĉar ĉiam troviĝis unu malpli komprenema, kiu proksimiĝis la reston da grupo por demandi, kion signifas la gestoj, kaj pro lia malsaĝeco komploto tuj eksplodis.

Vivis sur Aktinurio juna eltrovanto, nomiĝanta Pirono, kiu scipovis etendi la platenajn fadenojn tiel maldikaj, ke oni povas konstrui per ili la retojn por kapti nebulojn. Eltrovis juna Pirono la fadenan telegrafon, kaj plue li etendis tiel maldikan fadenon, ke ĝi ĉesis ekzisti, kaj tiamaniere aperis la senfadena telegrafo. Esperis la loĝantoj de Aktinurio, ke nun ili sukcesos konspiri. Sed ruza Arkitorio subaŭskultadis ĉiujn interparolojn per platena kondukilo, kiun li tenis en ĉiuj de liaj sescent manoj, kaj pro tio li sciis, kion diras liaj subuloj, kaj tuj kiam li ekaŭdis la vorton "ribelo" aŭ "kontraŭreĝa ribelo", li subite ĵetis globformajn fulmojn, kiuj per fajro mortigis la konspirantojn.

Pirono decidis trompi la malbonan suverenon. Kiam li parolis kun siaj amikoj, anstataŭ "ribelo" li diris "boto", anstataŭ "konspiri" — "fandi", kaj tiamaniere li preparadis la ribelon. Miregis Arkitorio, pro kio liaj regatoj tiel subite komencis okupi botistan metion, ĉar li ne sciis, ke kiam ili diris "meti sur la modelon", ili komprenis per tio "enpiki sur la fajran palison", kaj tro malvastaj botoj signifis lian tiranecon. Sed aŭskultantoj de Pirono ne ĉiam komprenis lin bone, ĉar li povis klarigi siajn planojn al ili nur uzante la botistan lingvon. Li klaradis al ili ĉiamaniere, sed kiam ili ne tute komprenis lin, pro nesingardeco li unufoje telegrafis: "el plutonio ŝiri rimenojn", ŝajne por plandoj. Sed la reĝo ektimiĝis, ĉar la plutonio estas la plej parenca al uranio, kaj uranio estas la plej parenca al torio, kaj li nomiĝis Arkitorio. Do li tuj eksendis kirasajn gardistojn, kiuj kaptis Pironon kaj ĵetis lin sur la plumban pargeton antaŭ la reĝa vizaĝo. Pirono kulpatestis nenion, sed la reĝo malliberigis lin en paladia turo.

Ĉia espero abandonis Palatinidojn, sed ĉitempe revenis tie la Kosmogoniisto, la kreanto de tri planedoj.

Li pririgardis demalproksime la rilatojn ĉeestantajn sur Aktinurio, kaj li diris al si: — Tiel ne povas esti! — Post tio li ŝpinis la plej maldikan kaj duran radiadon, kaj kiel en kokono, li metis en ĝi sian korpon, por ĝi atendu lian revenon, kaj li mem transformiĝis en la korpo de malriĉa tendarservisto kaj malsupreniris la planedon.

Kiam ekfalis la nokto kaj nur malproksimaj montoj per malvarma ringo lumigis la palatenan valon, Kosmogoniisto volis proksimiĝi al la regatoj de la reĝo Arkitorio, sed ili evitis lin kun la plej granda angoro, ĉar ili timegis pro la urania eksplodo, kaj li vane postkuris ilin, ĉar li ne komprenis, pro kio ili lin tiamaniere evitas. Do li ĉirkaŭiradis la montetojn, similaj al kavaliraj ŝildoj, per paŝo sonoranta, ĝis li atingis la bazon de la turo, en kiu Arkitorio malfermis katenigitan Pironon. Ekvidis lin Pirono tra krado kaj la Kosmogoniisto ŝajnis al li, kvankam en figuro de modesta roboto, tute alia el ĉiuj Palatinidoj, ĉar li neniom lumis en mallumo kaj li estis malhela kiel mortinto. Estis tiel, ĉar lian kirason enhavis neniom da uranio. Al li volis krii Pirono, sed lia buŝo estis ŝraŭbita, do li nur faris fajrerojn batante per sia kapo al la muroj de malliberejo, kaj Kosmogoniisto ekvidante la brilon proksimiĝis la turon kaj enrigardis tra la kradigita fenestro. Pirono ne povis paroli, sed li povis sonori per katenoj, kaj tiamaniere li sonoris la tutan veron al Kosmogoniisto.

— Suferu kaj atendu — diris tiu al li — kaj vi ĝisvivos la liberigon. Kosmogoniisto aliris al la plej kruda montaro de Aktinurio kaj tri tagojn li serĉis kristalojn de kadmio, kaj kiam li ilin trovis, li ebenigis ilin je lado frapante per paladiaj ŝtonegoj. El la kadmia lado li eltranĉis oreltegiloj kaj li metis ilin ĉe pordoj de ĉiuj domoj. Kaj Palatinidoj, trovinte la oreltegilojn, tuj surmetis ilin, ĉar estis vintro.

Dumnokte aperis inter ili la Kosmogoniisto kaj movigis la ardigitan vergeton tiel rapide, ke ĝi formis fajrajn liniojn. Tiel li skribis al ili en la mallumo: "Vi jam povas proksimiĝi unu la alian sendanĝere, kadmio protektos vin kontraŭ la atoma pereo". Tamen ili pensis, ke li estas la reĝa spiono kaj ili ne fidis liajn konsilojn. Koleriĝis la Kosmogoniisto, ke ili ne kredas lin, do li iris montaron kaj tie kolektadis la uranian ercon, el kiu li fandis arĝentsimilan metalon kaj stampis el ĝi brilantajn dukatojn, sur la unua flanko estis la lumanta profilo de Arkitoro, kaj sur la dua — la bildo de liaj sescent manoj.

Ŝarĝita per la uraniaj dukatoj revenis Kosmogoniisto la valon kaj montris al Palatinidoj ĉi tian miraklon: li ĵetis dukatojn malproksimen de si, unu sur la alian, ke fariĝis de ili la sonoranta stako, kaj kiam li almetis unu dukaton pli supermezure, la areo tremegis, el la dukatoj fulmis la blindiganta heleco kaj ili turniĝis en la sfero de blanka fajro, kaj postkiam la vento ĉion disblovis, nur kratero restis elfandita en la roko.

Duafoje komencis la Kosmogoniisto ĵeti la dukatojn el sako, sed nun alimaniere, ĉar ĉiun ĵetitan dukaton li envolvis per kadmia lado, kaj malgraŭ ke formiĝis la stako sesoble pli granda ol la antaŭa, nenio okazis. Tiam ekkredis lin la Palatinidoj kaj, amasiĝinte, kun la plej granda plezuro tuj komencis konspiri kontraŭ la Arkitrorio. Ili celis forigi la reĝon, sed ne sciis kiel, ĉar la palaco estis ĉirkaŭigita per radia muro, kaj sur la levponto staris la ekzekutistomaŝino, kiu ĉiujn ne sciantajn la pasvorton tuj distranĉadis je eroj.

Ĵus alproksimiĝis la pago de nova tributo, kiun oficialigis la avara Arkitorio. Disdonis la Kosmogoniisto al reĝaj subuloj la uraniajn dukatojn kaj per ili li konsilis pagi la tributon. Tiel ili faris.

Ĝojis la reĝo, ke tiom da brilantaj dukatoj enfalas lian trezorejon, ĉar li ne sciis, ke ili ne estas plumbaj, sed uraniaj. Nokte la Kosmogoniisto fandis malliberejajn kradojn kaj liberigis Pironon, kaj kiam ili ambaŭ iris tra la valo en la lumo de radioaktivaj montoj, kvazaŭ la ringo de Lunoj falis kaj ĉirkaŭigis la horizonton, tuj eksplodis terura lumeco, ĉar la stako de la uraniaj dukatoj en la reĝa trezorejo fariĝis tro granda kaj komencis en ĝi ĉenreakcio. La ĉielalta eksplodo disŝiris la palacon kaj la metalan korpaĉon de Arkitorio, kaj ĝia forto estis tiel granda, ke sescent disŝiritaj manoj de la tirano forflugis interstelan vakuon. Sur Aktinurio regis ĝojo, Pirono iĝis justan suverenon, kaj Kosmogoniisto, reveninte al mallumo, sian korpon prenis el la radianta kokono kaj foriris por lumigi stelojn. Kaj sescent platenaj manoj de Arkitoro ĝishodiaŭ cirkulas la planedon, kiel la ringo, saturnsimila, lumante per mirinda brilo, centoble pli forta ol la lumo de radioaktivaj montoj, kaj diras ĝojantaj Palatinidoj: — Rigardu, kiel bone lumas la Torio al ni. — Kaj ĉar kelkaj nomigas lin la ekzekutisto, tiu ĉi diro fariĝis kutiman diron, kaj post longa vojaĝo inter galaksiaj insuloj ĝi alvenis nin kaj tial ni diradas: "La ekzekutisto lumas al li."

KIEL ERGO MEMEKSCITATORO VENKIS LA PALAĈULON

La potenca reĝo Boludaro amis kuriozaĵojn kaj kolektadis ilin amase, neunufoje pro ili forgesante gravajn statajn aferojn. Li posedis kolekton de horloĝoj, kaj inter ili estis dancantaj horloĝoj, horloĝoj-aŭroroj kaj horloĝoj-nuboj. Li havis ankaŭ remburitajn bestaĉojn el la plej malproksimaj anguloj de la Universo, kaj en aparta salono, sub vitra sonorilo, estis unu estaĵo la plej rara, nomita Homoso Antroposo, mirinde pala, dupieda, kiu eĉ posedis okulojn kvankam vakajn, do la reĝo ordonis ke du belaj rubenoj estu muntitaj en ili, por Homoso rigardu ruĝvide. Iomete ebria Boludaro kutimis inviti la plej plezurajn gastojn al ĉi tiu salono kaj montri al ili la monstron.

Iufoje gastigis la reĝo en sia palaco elektrosciulon tiel maljunan, ke lia menso iomete miksis en liaj kristaloj pro maljuneco, tamen estis jena elektrosciulo, nomita Halazono, la trezorejo de ĉia galaksia saĝeco. Oni diris, ke li sciis kiel enfadenigi fotonojn je fadenoj formante lumantajn kolierojn; kaj eĉ ke li sciis kiamaniere kapti vivantan Antroposon. Konante liajn sentimentojn la reĝo tuj ordonis malfermi kelojn; la elektorsciulo ne rifuzis regalon kaj ekdrinkinte unu engluton tro multe el lejdena botelo, post kiam plezuraj kurentoj trairis lian tutan korpon, li konfidis teruran sekreton al la reĝo kaj promesis kapti por li unu Antroposon, kiu estis suvereno de certa interstelara gento; la altan prezon li determinis: tiom da brilantoj pugnograndaj kiom pezos la Antroposo — sed la reĝo eĉ ne palpebrumis.

Do ekmarŝis Halazono sian vojon, kaj la reĝo komencis fanfaroni antaŭ la trona konsilaro pri la atendata akiraĵo, kiun neniamaniere li povis sekretigi, ĉar li ordonis jam en palaca parko, kie kreskis la plej perfektaj kristaloj, konstrui kaĝon el dikaj feraj staboj. Ektimiĝis la korteganoj. Vidante la malcedemo de la reĝo, ili alvokis al palaco du saĝulojn-homologojn, kiujn la reĝo akceptis plenkore, ĉar li interesis, kion jenaj multsciuloj, Salamido kaj Taladono, povas al li diri, ke li mem ankoraŭ ne sciis.

— Ĉu estas vere — li demandis tuj post kiam ili ekleviĝis el siaj genuoj doninte al li la laŭmeritan kliniĝon — ke Homoso estas pli mola ol la vakso?

— Vi rajtas, Via Heleco! — respondis ili ambaŭ.

— Kaj ĉu estas vere, ke per fendeto, kiun li havas sur malsupra parto de sia vizaĝo, li povas krei diversajn sonojn?

— Tute ĝuste, Via Reĝa Moŝto, kaj samtempe al ĉi tiu truo metas Homoso diversajn aĵojn, kaj poste li movigas la malsupran parton de kapo, kiu estas ligita al la supra parto per artikoj, pro tio jenaj aĵoj dispecetiĝas kaj li englutas ilin al sia interno.

— Stranga kutimo, tamen mi jam aŭdis pri ĝi — diris la reĝo. — Sed diru al mi, miaj saĝuloj, kial li faras tion?

— Ekzistas kvar teorioj pri tio, Via Reĝa Moŝto — respondis la homologoj. — Laŭ la unua li faras tion por senigi la troecon de venenoj (ĉar li havas tre multe da ili). Laŭ la dua li tial faras pro neniigo, kiun li amas super ĉiuj plezuroj. Laŭ la tria, pro avareco, ĉar li englutus ĉion, se li nur povus, kaj laŭ la kvara…

— Bone, jam bone! — diris la reĝo. — Ĉu vere estas li el akvo farita, tamen netravidebla, same kiel tiu mia manekeno?

— Same estas ĝi vero! Li havas, Via Moŝto, en sia interno multe da glitaj tubetoj, en kiuj cirkulas akvoj; en li estas la flavaj, la perlaj, sed plej multe da ruĝaj tubetoj — tiuj portas teruran venenon, kiu nomiĝas oksigeno, kaj tiu ĉi gaso ĉion tuŝitan tuj en rusto aŭ en fajro ŝanĝas. Pro tio ĝi mem koloriĝas perle, flave kaj roze. Sed ni, Via Reĝa Moŝto, petegas humile, ke vi decidu ne alvenigi la vivantan Homoson, ĉar li estas potenca estaĵo kaj malica kiel neniu alia…

— Tion ĉi vi devas klarigi al mi precize — diris la reĝo simulante ke li estis inklina akcepti la konsilojn de la saĝuloj. Sed vere li nur volis kontentigi sian grandegan sciemon.