124296.fb2
— Ĉu vere estas ke eĉ iliaj okuloj estas glitaj? — vive demandis la reĝo Boludaro.
— Jes, Sinjoro. Tiuj estaĵoj, ŝajne malfortaj kaj fraksiĝemaj, ke sufiĉe faligi ilin el alteco de sesdek piedoj por ĉiuj en la ruĝa flako disŝprucu, estas per la denaska ruzo pli danĝeraj ol ĉiuj kirloj kaj rifoj de la Astra Ringo! Tiel do ni petegas vin, Sinjoro, ke vi pripensinte la sekurecon de la stato…
— Jam bone, miaj amataj, bone — interrompis ilin la reĝo. — Vi povas iri, kaj mi decidos kun konforma konsidero.
Fruntoklinis la saĝuloj-homologoj kaj foriris maltrankvilaj, ĉar ili sentis, ke la reĝo Boludaro ne abandonis sian danĝeran intencon.
Kaj postnelonge la stela arkeo alportis dumnokte grandegajn pakojn. Tiujn oni subite transportis al la reĝa ĝardeno. Baldaŭ oni malfermis oritan pordegon por ĉiuj reĝaj subuloj; inter brilanta densejo, el jaspo skulptitaj laŭboj kaj marmoraj mirandaĵoj ili ekvidis feran kaĝon, kaj ene palan estaĵon, malrigidan, kiu sidis sur malgranda barelo antaŭ plado kun io kurioza, kio, kvankam odoris kiel oleo, sed paneinta per fritado en fajro, kaj pro tio jam ne uzebla. Sed la estaĵo plej trankvile enprofundigis en la plado ion similan al ŝovelileto kaj plenĉerpinte ĝi metis oleigitan substancon al sia vizaĝa truo.
Rigardantoj mutiĝis pro timego, kiam ili finlegis surskribon sur la kaĝo, ĉar ĝi sciigis ilin, ke antaŭ si ili havis vivantan Antroposon Homoson Palaĉulon. Popolamaso komencis ĝin iriti, kaj cximomente la Homoso ekstaris, ekĉerpis ion el la barelo, sur kiu ĝi estis sidinta, kaj ekŝprucis mortigan akvon sur plebon. Unuj komencis forkuri, aliaj ekkaptis ŝtonojn por frapi la malbelulon, sed gardistoj tuj dispelis la estantojn. Pri tiuj okazintaĵoj eksciiĝis la reĝa filino, Elektrino. Vide heredis ŝi post sia patro la scivolemon, ĉar ŝi entute ne timis proksimiĝi la kaĝon, en kiu la kreintaĉo pasigis tempon sin gratante aŭ absorbante tiom da akvo kaj difektita oleo, kiom povus tuj cent regajn subulojn surplace mortigi.
Tre baldaŭ finlernis Homoso paroli per komprenebla lingvo kaj eĉ kuraĝis diri al Elektrino.
Foje demandis ĝin la reĝidino, kio estas tiel blankobrilanta en ĝia buŝaĉo.
— Tiujn ĉi mi nomas la dentoj — ĝi diris.
— Donu al mi almenaŭ unu denton tra la krado! — ekpetis la reĝidino.
— Kaj kion donos vi al mi por ĝi returne? — ĝi demandis.
— Mi donos al vi mian oran ŝlosileton, sed nur por unu momento.
— Kaj por kio utilas la ŝlosileto?
— Ĝi estas mia personaĵo, per kiu mi ĉiuvespere streĉas mian resortmenson. Ja ankaŭ vi devas posedi similan ŝlosileton.
— Mia ŝlosileto estas tute alia ol la via — respondis ĝi eviteme. — Kaj kie vi portas ĝin?
— Tie ĉi, sur mia brusto, sub la ora kovrileto.
— Donu ĝin al mi…
— Ĉu vi poste donos la denton al mi?
— Jes, sendube…
La reĝidino maltordis oran ŝraŭbeton, malfermis la kovrileton, elprenis la oran ŝlosileton kaj transdonis ĝin tra la krado. La Palaĉulo ekkaptis ĝin avide kaj, ridaĉante, forkuris internon de la kaĝo. La reĝidino petis kaj petegis ke ĝi redonu al ŝi la ŝlosileton, sed vane. Timante diri al iu ajn, kion ŝi faris, ŝi tristkore revenis la palacajn ĉambrojn. Ŝi agis malsaĝe, sed ŝi ankoraŭ estis preskaŭ infano. Morgaŭ servantoj trovis ŝin kuŝantan senkonscie sur la kristala lito. Alkuris la reĝo kaj reĝino kaj la tuta korteganaro, kaj ŝi kuŝis kvazaŭ dormante, sed oni ne povis ŝin veki. Kunvokis la reĝo palacajn elktrokonsilistojn, elektrokuracistojn, kaj tiuj, ekzameninte la reĝidinon, trovis ke la kovrileto estas malfermita kaj mankas la ŝraŭbeto kaj la ŝlosileto! Alarmo eksonis en la palaco kaj paniko, ĉiuj diskuradis serĉante la ŝlosileton, sed sensukcese. Morgaŭ oni informigis la ĉagrenantan reĝon, ke la Palaĉulo volas paroli kun li pri la perdita ŝlosileto. La reĝo mem tuj iris parkon, kaj la timigulaĉo diris, ke ĝi scias, kie perdis la reĝidino la ŝlosileton, sed tion ĝi diros nur post kiam la reĝo per sia vorto garantios al ĝi la liberigon kaj oferos stelan arkeon, per kiu ĝi povu reveni sian genton. La reĝo rezistis longe, ordonis traserĉi la tutan parkon, sed fine li konsentis tiujn kondiĉojn. Do oni finpretigis la stelan arkon por flugo kaj la Palaĉulo estis eligata subgarde el la kaĝo.
La reĝo atendis ĉe la arko, sed Antroposo promesis malkaŝi kie kuŝas la ŝlosileto nur post kiam ĝi enŝipiĝos.
Kaj kiam ĝi estis jam en la arkeo, ĝi elklinis sian kapaĉon tra la fenestreto kaj montrante en ĝia mano brilantan ŝlosileton, ĝi ekkriis:
— Jen estas via ŝlosileto! Mi prenas ĝin kun mi, reĝo, por via filino neniam vekiĝu, ĉar mi deziregas venĝon pro tio, ke vi min malhontigis preninte por prirido en la fera kaĝo!!
Ekaperis fajro sub la poŭpo de la arkeo kaj ĝi ekleviĝis ĉielon ĉe la ĝenerala stuporo. Sendis la reĝo siajn plej rapidajn ferajn ĉasaviadilojn, sed pilotoj revenis malplenmane, ĉar la ruza Palaĉulo konfuzis postsignojn kaj forkuris de postkurantoj.
Ekkomprenis reĝo Boludaro, kiel malsaĝe li agis ne auskultinte la saĝulojn-homologojn, sed saĝa li estis post la pereo. Antaŭ ĉio elektroseruristoj penadis ĝustigi novan ŝlosileton, la granda kronkunmetisto, reĝaj skulptistoj kaj forĝistoj, suboristoj kaj subferistoj, artmajstroj cibergrafoj — ĉiuj alvenadis por provi siajn kapablojn — sed sensukcese. Finkomprenis la reĝo, ke necese estas regajni la originalan ŝlosileton malliberigitan de la Palaĉulo, alie la mallumo eterne la konscion kaj menson de reĝidino mallumigos.
Pro tio li diskonigis en la tuta reĝlando, ke malbono okazis, ke Palaĉulo Homoso antropa ekŝtelis la oran ŝlosileton, kaj ke kiu rekaptos la Palaĉulon, se eĉ nur la vivdonantan juvelon regajnos kaj vekos la reĝidinon, tiu edziĝos al ŝi kaj iĝos reĝon. Baldaŭ alvenis amase multspecaj aventuruloj. Inter ili troviĝis rimarkindaj elektroherooj, trompistoj, astroŝtelistoj, stelkaptistoj; ankaŭ alvenis la palacon Singardemulo Megavato, fama skermisto-oscilatoro kun tia reverskuplado, ke neniu povis lin venki unuope, alvenadis unuuloj el la plej malproksimaj landoj, kiel du Automateoj progresuloj en cent bataloj provitaj, kiel Protezio, fama konstrukciisto, kiu vestis nur du sparkokaptilojn, unu nigran kaj la alia arĝentan, alveturis Arbitrono Kosmosulo de prakristaloj konstruita, kun belega sagoforma staturo, kaj Palibabo intelektriko, kiu sur kvardek robotazenoj en okdek kestoj alportis maljunan cifermaŝinon, rustiĝitan pro pensado, sed menspotencan. Alvenis tri viroj de Selektrita gento, Diodeo, Triodeo kaj Heptodeo, kiuj en siaj kapoj posedis tiel perfektan vakuon, ke ilia pensado estis nigra simile al senstela nokto. Alvenis Perpetuano, tutvestita en lejdena kiraso, kun kolektoro en tricent bataloj verdigrigita, Matriculo Perforato, kiu eĉ unu tagon ne pasigis sen integriado de iu, tiu alportis al la kortego ciberulon nevenkitan, kiun li nomis Kurentulon.
Alvenis ĉiuj kaj kiam la kortego estis jam plena, alrulis la enirejon de la palaco bareleto kaj el ĝi elfluis, simila al hidragraj gutoj, Ergo Memekscitatoro, kiu povis transformiĝi en laŭvolaj formoj.
Festenis la herooj, brilante en la palacaj ĉambregoj ĝis la marmoro de plafonoj lumis ruĝete kiel dum la sunsubiro, kaj poste disflugis ĉiuj diversflanken por finkapti la Palaĉulon, alvoki ĝin al mortduelo kaj regajni la ŝlosileton, kaj pro tio edziĝi al la reĝidino kaj heredi la Boludaran tronon. La unua, Singardemulo Megavato, alflugis Koldeion, kie vivas la gento de Galetuloj, ĉar tie intencis li trovi la informanton. Kuraĝe li profundiĝis en ilia ŝmiraĵo, per tranĉoj de telekonduktata sabro por si malfermante la vojon, sed tutvane li batalis, ĉar post kiam li troe plivarmiĝis, la malvarmigilo en lia korpo dispecetiĝis kaj trovis la nekomparebla kavaliro sian tombon inter la fremduloj, kaj liajn bravajn katodojn la malpura ŝmiraĵo de Galetuloj ensorbis por eterneco.
Du Automateoj progresuloj alvenis landon de Radomantoj, kiuj el lumantaj gasoj faras konstruaĵojn, okupiĝante pri radioaktiveco, kaj tielgrade avaraj ili estas ke ĉiuvespere kalkulas ili ĉiujn atomojn de sia planedo; la avareguloj Radomantoj malbone gastigis Automateojn montrinte al ili la abismon plenan da oniksoj, kupridoj, citronidoj kaj spineloj, kaj kiam la elektrokavaliroj mem avariĝis la juvelojn, la Radomantoj ŝtonmortigis ilin ekfaliginte el alteco lavangon da nobelaj ŝtonoj, kiu dumtraflugante lumigis la ĉirkaŭaĵon, kiel ĉe la falo de cent koloraj kometoj. Tial okazis, ĉar la Radomantoj de sekreta traktato kun Palaĉuloj estis ligitaj, pri kio neniu sciis.
La tria, Protezio Konstrukcisto, post longa vojaĝo tra la interstela mallumo alvenis la landon de Algonkoj. Tie okazadas ŝtonaj tempestoj de meteoroj; ilian netraigeblan muron enbatis la arkeo de Protezio kaj kun frakasita rudro ĝi drivadis en kosmaj profundaĵoj, kaj kiam ĝi pliproksimiĝis al distancaj sunoj, iliaj lumoj blinde erarvagis en la okuloj de la malfeliĉa kuraĝulo
La kvara, Arbitrono Kosmosulo, komence plimulte sukcesis. Li trapasis la Andromedan markolon, transiĝis kvar spiralajn kirlojn de Ĉasistoj, post kiuj li enflugis trankvilan vakuon, favoran por lumflugado kaj li mem kiel rapida radio puŝis la rudron kaj per fajreca pasamento sian postsignon markante li alteriĝis sur la planedon Maestricion, kie inter meteoritaj ŝtonoj li ekvidis rompitan vrakon de la arkeo, per kiu Protezio estis ĝis tie fluginta. Sub bazalta amaso li entombigis la korpon de la Konstrukcisto, grandegan, brilantan kaj malvarman kiel dumvive, sed li prenis de Protezio du sparkokaptilojn, la arĝentan kaj la nigran, por ili servu al li kiel ŝildoj kaj li ekmarŝis antaŭen. Kruda kaj montara estis Maestricio, ektondris tie ŝtonaj lavancoj aŭ arĝentaj fulmoj en nuboj, super abismoj. La kavaliro malsupreniris la ravinlandon kaj tie Palindromitoj atakis lin en verda malakita ravino. Per fulmoj ili vipis lin desupren, kaj li reflektis la fulmojn per sia sparkokaptila ŝildo, ĝis ili alŝovis vulkanon, krateron al lia dorso ili apudstarigis kaj per fajro kraĉis, pli frue ĝin celiginte. Ekfalis la kavaliro kaj bolanta lafo eniĝis lian kranion, el kiu la tuta arĝento elfluis.
La kvina, Palibabo intelektriko, nenien vojaĝis, nur haltinte ekster la limoj de la Boludara regno, lasis la robotazenojn sur stelajn paŝtejojn, kaj li mem kunmetis la maŝinon, alĝustigis, programigis ĝin kaj ĉirkaŭkuris ĝiajn okdek kestojn kaj kiam ili per elektra kurento satiĝis, kaj la maŝino ŝvelis pro la saĝeco, li tuj komencis demandi ĝin laŭ la precize pripensata metodo: kie loĝas la Palaĉulo? kiel trovi la vojon al ĝi? kiel ĝin permane frapi en la kapaĉon? kiamaniere agi ke ĝi redonu la ŝlosileton? Kiam la respondoj estis malklaraj kaj evitemaj, li furioziĝinte batis la maŝinon ĝis ĝi kun varmigita kupro komencis odori, kaj li plue ĝin batis kaj frapis kriante: — Tuj diraĉu al mi la veron, malbenita maljuna cifermaŝino! — ĝis fandiĝis ĝiaj ligiloj kaj en arĝentaj larmoj elfluis stano el ili, kun bruego krevis la trovarmigitaj tuboj kaj li staris apud la ardiĝanta vrako kun bastono en sia mano.
Kaŝe devis li reveni hejmen. Li konstruis novan maŝinon, sed li ne vidis ĝin pli frue ol post kvarcent jaroj.
La sesa estis la ekspedicio de la Selektritoj. Diodeo, Triodeo kaj Heptodeo agis alie. Ili posedis neelĉerpeblan rezervon da tritono, litio kaj deŭterio kaj ili intencis per eksplodoj de malpeza hidrogeno elbatali ĉiujn vojojn gvidantajn al la lando de Palaĉuloj. Sed neniu sciis kie troviĝas la komenco de tiuj ĉi vojoj. Ili penis demandi la Fajropiedulojn, sed jenaj fermiĝis interne de la oraj muroj de sia ĉefurbo kaj per fajroj rebatis; batalemaj Selektritoj sturmis brave, nek deŭteron nek triton ŝparante, ĝis la infero de malfermiĝantaj atomaj internaĵoj ekflamigis la ĉielon. La urbaj muroj brilis kiel la oro, sed en fajro ili montris sian veran naturon, ĉar ili turniĝis en flavaj nuboj de sulfura fumo, pro tio ke el piritoj-sparkidoj estis ili konstruitaj. Tie Diodeo mortofalis, de Fajropieduloj tretita, kaj lia menso ekkrevis kiel la bukedo de koloraj kristaloj, ĉirkaŭŝutante la kirason. En tombo el nigra oliveno ili lin enterigis kaj poste ili ekflugis antaŭen, al la limo de Osmaltika reĝlando, kie stelmortigulo, reĝo Astrocideso regis. Tiu posedis trezorejon plenan da fajraj nukleoj, el blankaj gnomsteloj rabitaj, kaj tiel pezaj, ke nur la terura forto de palacaj magnetoj ilin tenis, ke ili trae al la centro de planedo ne penetru. Kiu sur lia grundo ekstaris, ne povis movigi nek manon nek piedon, ĉar grandega gravito kaptis pli bone ol ŝraŭboj kaj katenoj. Tre laciĝis pro li Triodeo kaj Heptodeo, ĉar Astrocideso ilin ekrimarkinte ĉe la palacaj bastionoj elrulis blankan gnomstelon unu post la alian kaj ĵetis al ilaj vizaĝoj la flamantajn korpegojn. Fine ili venkis lin, kaj la reĝo malkaŝis la vojon al Palaĉuloj, per kio li trompis ilin, ĉar li mem la vojon ne sciis, li nur volis seniĝi je la teruraj batalantoj. Do ili eniris en nigran kernon de mallumeco, kie Triodeon iu mortpafis per antimateria blunderbuzo, verŝajne iu el Kibernosoj-ĉasantoj, kaj eble ĝi estis mempafilo embuskanta senvostan kometon. Sufiĉe ke Triodeo malaperis nur kapablinte ekkrii "Avruk!!", la vorto favorata, la batala gentekkrio. Kaj Heptodeo obstine flugis antaŭen, sed ankaŭ li estis pereota. Lia arkeo ennavis inter du gravitaj kirloj, nomitaj Bakrido kaj Scintilio; Bakrido rapidigas la tempon kaj Scintilio ĝin malrapidigas kaj inter ili ekzistas zono de stagno, en kiu momentoj nek antaŭen nak malantaŭen fluas. Tie mortis vivante Heptodeo kaj li daŭras kun nekalkuleblaj fregatoj kaj galeonoj de aliaj stelveturantoj, piratoj kaj malhelecoboristoj, tute ne pliaĝiĝante, en silento kaj terurega enuo, kies nomo estas la Eterneco.
Kiam tiel ĉesis la marŝo de tri Selektritoj, Perpetuano, Balamia cibergrafo, kiu estis la sepa por eliro, restadis longe. Longan tempon preparadis sin jena kavaliro por la milito, provante pli kaj pli akrajn kondukilojn, pli kaj pli vundigemajn sparkilojn, ĵetilojn kaj puŝilojn; prudentoplena ili intencis marŝadi fronte de sia fidela kunularo. Sub lian standardon alvenadis konkvistadoroj, ankaŭ multaj alvenis senlaborulaj robotoj, kiuj alian okupadon ne havante militon volis okupadi. Faris el ili Perpertuano galaksian kavalerion superan, pezan, kirasan, kiun oni seruristio nomas, kaj el la resto li faris kelkajn malpli pezajn taĉmentojn, en kiuj servis frakasuloj. Sed pripensinte ke li devas tuj foriri kaj sian vivon perdi en landoj nekonataj, ke en ia kotaĵo entute li estis rustigota, liaj feraj kruroj sub li fleksiĝis kaj ĉirkaŭprenis lin terurega bedaŭro, do li tuj revenis hejmen, pro honto kaj bedaŭro verŝante topazajn larmojn, ĉar li estis riĉegulo kun animo plena da juveloj.
Sed antaŭlasta, Matrico Perforato, saĝe komencis agi. Li aŭdis pri la lando de Pigmeliantoj, robotaj malgranduloj, kies deveno originas el tio, ke la linitirilo de ilia konstruanto ekglitis sur la desegnilo kaj pro tio el matricilo ili ĉiuj eliris kiel ĝibhavaj gnomoj, sed refaro ne profitigis kaj tiel ili jam restis. Tiuj malgranduloj, kiel la aliaj trezorojn, ili scion kolektas, pro tio oni ilin nomas la kolektantoj de Absoluto. Lia saĝeco bazas je tio, ke ili kolektas scion, sed ĝin ili ne uzas; al ili flugis Perforato, ne milite, sed per galionoj, kies ferdekoj kurbiĝis pro grandiozaj donacoj; li intencis aĉeti iliajn favorojn per vestoj gutkovritaj de pozitronoj, rompitaj de neŭtrona pluvo, li veturigis al ili la atomojn de l'oro, grandajn kiel kvar pugnoj, kaj botelegojn kun plej raraj plaŭdantaj jonosferoj. Sed malestimis Pigmeliantoj eĉ la noblan vakuon, de ondoj broditan je grandiozaj astralaj spektroj; vane minacis li al ili per sia Kurentulo. Fini ili donis al li gvidanton, sed jena estis miriadopodo kaj ĉiujn eblajn direktojn li samtempe montris.
Forpelis lin Perforato kaj ellasis Kurentulon sur spuro de Palaĉuloj, sed montriĝis ke ereriga spuro ĝi estis, ĉar tie vagabondis kalcia kometo, kaj simplanima Kurentulo misrekonis la kalcion kontraŭ la kalkŝtono, kiu estas la ĉefa ingredenco de palaĉula ostaro. Tial li ereris. Longe vagabondis Perforato inter pli kal pli malhelaj sunoj, ĉar li alvenis al tre maljuna ĉirkaŭajo de la Kosmo.
Li preterflugadis amfiladoj da purpuraj grandeguloj ĝis li ekvidis kiel lia stelarko kun silenta asisto de steloj en spirala spegulo reflektas, kiel en la arĝenthaŭta supraĵo; li ekmirigis kaj pro ĉiu akcidento li prenis en mano la supernovstela estingilo, kiun li aĉetis ĉe Pigmeliantoj por ŝirmi sin kontraŭ troa varmigo en la Lakta Vojo; li ne sciis kion li rigardis, kaj ĝi estis la nodo de la spacio, ĝia plej tenaca fortilego, eĉ al tieaj Monosterististoj ne konata; nur tion pri ĝi oni rakontas, ke kiu ĝis ĝi aliris, jam neniam revenis. Ĝis hodiaŭ oni ne scias, kio okazis al Matrico en jena stela muelejo; lia fidela Kurentulo sole hejmen revenis, mallaŭte ululante al vakuo, kaj ĝiaj safiraj okulegoj kun tia timo pleniĝis, ke neniu povis ilin rigardi sen tremo. Ĝis nun nek la stelarkon, nek la estingilegojn kaj nek Matricon oni jam trovis.
Ankaŭ la lasta, Ergo Memekscitatoro, forflugis por la soleca ekspedicio. Li ne ĉeestis unu jaron kaj ses semajnojn. Reveninte li rakontis pri landoj al neniu konataj, kiel pri la lando de Perisaltuloj, kiuj varmegajn elŝprucigilojn de veneno konstruas; pri la planedo de Gluokululoj — tiuj kunfluiĝis antaŭ li en vicoj da nigraj ondoj, ĉar tiamaniere en neceso ili faras, kaj li ilin duone tranĉis ĝis aperis la kalkŝtono, ilia osto, kaj kiam li venkis iliajn kaskadojn, li troviĝis antaŭ vizaĝo kiel duono da ĉielo grandega kaj li atakis ĝin por demandi pri la vojo, kaj sub la akraĵo de lia fajroglavo krevis ĝia haŭto kaj aperis blankaj, vindiĝantaj amasoj de nervoj; li rakontis pri la planedo de transparenta glacio; Abericio; kiu kiel diamanta lenso la bildon de la tuta Kosmoso en si tenas; tie li vojojn al la lando de Palaĉuloj paŭsis. Li diradis pri la lando de eterna silento, kriotria Alumnio, kie li nur vidis la lumojn de steloj reflektitaj en glaciaj supraĵoj, pri la regno de disfluigitaj Marmeloidoj, kiuj el lafo bolantajn karesaĵojn faras, pri Elektropneumatikuloj, kiuj en vaporoj de metano, en ozono, kloro kaj vulkanaj fumoj povas fajron de saĝeco ekbruligi kaj nur pri tio konstante klopodas, kiel eniĝi en la gaso la pensantan menson. Li malkaŝis ke por la landon de Palaĉuloj aliri, li devis krevigi la pordon de suno Caput Medusae nomita, kaj superlevinte ĝin el kromataj artikoj li ekkuris tra la interno de la stelo, tuta en vicoj de lilia kaj blankblueta fajro, ĝis pro varmego lia kiraso sur li ekfaldis. Li rakontis, kiel li tridek tagojn penis diveni la vorton, kiu startigas la katapulton Astroprocianumon, ĉar nur per ĝi oni povas eniri al la malvarma infero de molaj estaĵoj; kiel fine li inter ili troviĝis kaj ili penis lin kapti per gluecaj kaptiloj, hidragon elfluigi el lia kapo aŭ fari al li kurtan cirkviton; kiel ili iluziis lin montrante al li deformitajn stelojn, sed ĝi estis nur ŝajna ĉielo, ĉar la veran ili ruze kaŝis; kiel per turmentoj ili volis elstrakti lian algoritmon, kaj kiam li ĉion eltenis, altirinte lin en embuskon, ili per magnetita roko lin subpremis, kaj li tuj multobliĝis je sennombro da Ergoj Memekscitatoroj, feran kovrilon li deŝovis, supreniĝis kaj severan juĝon al Palaĉuloj faris unu monaton kaj kvin tagojn, kiel per lasta fortstreĉo monstroj sur raŭpoj, nomitaj tankuloj, atakis lin, sed ili ne sukcesis, ĉar li malĉesante en la batala fervoro, tranĉante, pikante kaj rompante tiel ilin malfortigis, ke jenaj timuloj palaĉulon-ŝlosilŝteliston altiris al liaj piedoj, kaj Ergo ĝian malbelegan kapaĉon detranĉis, ĝian korpaĉon senintestigis, kaj interne li ŝtonon trovis, nomitan trikobezoaro, kaj sur la ŝtono estis gravurita surskribo en la rabema lingvo de Palaĉuloj pri la loko, kie troviĝas la ŝlosileto. Memekscitatoro sesdek sep sunojn blankajn, bluetajn kaj rubenruĝajn disŝiris antaŭ ol, disŝirinte la ĝustan, fine la ŝlosileton trovis.
Pri travivitaj aventuroj, pri batalitaj militoj, revenante li eĉ mencii ne volis, ĉar jam li sopiris al la reĝidino kaj rapidiĝis al la edziĝo kun kronigo. Kun granda ĝojo algvidis lin gereĝoj al la ĉambroj de sia filino, kiu dormante silentis kiel ŝtono. Ergo klinis super ŝi, ion faris al la malfermita kovrileto, ion al ĝi metis, ektordis, kaj tuj la reĝidino ĉe admiro de la patrino, la reĝo kaj korteganoj, la okulojn malfermis kaj ekridetis al sia savanto. Ergo fermis la kovrileton, glufermis ĝin per plastreto, por ĝi ne malfermiĝu, kaj rimarkis, ke ŝraŭbeton, kiun li ankaŭ retrovis, bedaŭrinde li perdis dum la batalo kun Poleandreo Partobono, Jatapurgia imperiestro. Sed neniu tion konsideris, tro malsaĝe, ĉar la gereĝoj povus sin konvinki, ke li nenien veturis, li nur de sia juneco posedis kapablon por malfermi ĉiuspecajn ŝlosojn kaj pro ĝi li facile povis tordi la reĝidinon Elektrinon. Do vere li travivis neniun de priskribitaj aventuroj, li nur unu jaron kaj ses semajnojn atendis, por ke oni ne suspektu, ke tro frue li revenas kun la perdaĵo, kaj ankaŭ li volis certiĝi, ne neniu de liiaj rivaloj revenos. Ĝuste tiam li al la kortego de reĝo Boludaro alvenis, reĝidinon revivis, edziĝis, sur Boludara trono regis longe kaj feliĉe kaj neniam lia mensogo malkaŝis. Pro tio oni tuj vidas, ke ni la veron al vi rakontis, ne fabelon, ĉar nur en fabeloj la virto ĉiam venkas.
La reĝo Biskalaro el Ciprozio estis fama pro trezoroj nemezuritaj, kiujn li amasigis en sia palaco. Li posedis en la trezorejo ĉion, ke nur oni povas fari el oro blanka kaj flava, el uranio kaj plateno, el amfibolio, el rubenoj, el oniksoj kaj ametistaj kristaloj. Ĝisgenue li ŝatis vadadi en juveloj kaj altvaloraĵoj kaj li kutimis diri, ke ne ekzistas luksaĵo, kiun li mem ne posedis.
La famo de tiu ĉi reĝa fanfaronado alvenis ĝis certa admirinda konstruanto, kiu iun tempon estis la granda kunmetisto kaj altranĉisto de Vismodaro, la suvereno de Diadoj kaj Triadoj, la stelaj globformaj grupoj. Do alvenis la konstruanto al la kortego de Biskalaro kaj tie li ordonis sin antaŭ reĝa vizaĝo gvidi, kaj ekvidinte sin en la trona ĉambrego, kie la reĝo sidis sur gnomo el du grandegaj brilantoj eltranĉita, eĉ ne rigardante la orajn platojn de pargeto, de nigraj agatoj ornamitajn, li diris direkte al la reĝo, ke post kiam la reĝo montros al li la indekson de sia juvelaro, li, la konstruanto Kreacjuso, tuj montros returne tian juvelon, kiun la reĝa trezorejo ne enhavas.
— Bone — diris Biskalaro — sed se vi ne sukcesos, per magnetoj sur la arĝenta korto mi vin ĉirkaŭtiros, per oraj najlegoj mi vin vinktos, kaj poste vian kranion, de iridio tegitan, mi ekpendigos en la suna pordego por timigi la aliajn memlaŭdantojn!
Tuj oni alportis la indekson de reĝaj riĉaĵoj, kiun cent kvardek elektronaj skribistoj ses jarojn en la plej granda rapido skribis.
Kreacjuso ordonis alporti la foliojn al la nigra turo, kiun al li donis la reĝo por loĝi, tie li fermiĝis, kaj sekvintan tagon li ekstaris antaŭ Biskalaro. Por lia alveno la reĝo ĉirkaŭigis sin per tiaj trezoroj, ke blindigetis la okulojn la oroblanka aŭroro; sed Kreacjuso, tute ne atentante tion ĉi, ekpetis, ke oni portu al li unu korbeton da ordinara sablo, grundo aŭ rubo.
Post kiam oni tion ĉi plenumis, li elŝutis grizbrunan amaseton sur la oro de pargeto kaj enmetis en ĝi aĵon, kiun li tenis per du fingroj, tiel etan, ke ĝi estis al neestingiĝanta sparketo simila. La sparketo tuj eniĝis la grizan piramideton kaj, je mirego de Biskalaro, ĝi ŝanĝigis ĝin al movanta juvelo, kiu plikreskis, lumpulsante, sonorante, fariĝante pli kaj pli bela, ĝis ĝi superis la mortan belecon de juveloj, kaj ĉiuj ĉeestantoj devis fermi siajn okulojn, blindigitajn de la beleco, kies troecon ili ne povis plu elteni, ĉar ĝi konstante pligrandiĝis. La reĝo mem ŝirmis sian vizaĝon kaj ekkriis: — Sufiĉe! — kaj Kreacjuso-konstruanto kliniĝis kaj la duan, nigran sparketon metis sur la elflorintan memludilon, kaj jena en unu palpebrumo denove fariĝis nur grizbruna bulo de ordinara grundo.
Granda kolero kaj envio ekmordis ĉimomente la reĝon Biskalaron.
— Pro tio, ke vi min senhonorigis, mi minacas al vi je batejo — li diris. — Sed por oni ne parolu, ke mi inside vin malliberigis kaj kontraŭe al mia reĝa vorto vin ĉirkaŭtiri kaj kvaronigi ordonis, mi donos al vi tri provojn. Se vi en unu peco el ili vivanta eliros, mi redonos vivon kaj liberecon al vi. Sed se vi malsukcesos ilin transiri, timegu, fremda alvenanto! Kreacjuso nenion respondis starante trankvile kaj Biskalaro plue parolis:
— Jen estas la unua provo: se, kiel vi trolaŭdiĝis, ke vi ĉion fari kapablas, do ankoraŭ hodiaŭnokte eniru mian subteran trezorejon. Por ke vi atestu, ke vi ĝisiris ĝian koron, mi sciigas vin, ke ĝi estas kvaretaĝa. La lasta etaĝo estas neĝblanka kaj malplena; nur brilanta ovo kuŝas tie, kavigita, kaj en ĝia interno metala globeto troviĝas. Morgaŭ, precize meztage, vi devos alveni la palacon kaj montri la globeton al mi. Kaj nun vi povas jam foriri. Kliniĝis Kreacjuso kaj foriris. Kaj Biskalaro, la kruelulo, preparis embuskon por li, ĉar eĉ se la konstruanto kapablus iamaniere la trezorejon perforte eniri, estis tute neebla por li forporti la metalan globeton, ĉar ĝi estis farita el la pura radiumo kaj per terurega radiado ĝi bruligis la murojn kaj ĉian menson malkrarigis en radiuso da mil paŝoj.