124296.fb2
Antaŭ longa tempo, en nigra senvojo, sur la galaksia poluso, en la sola stela insulo, ekzistis la sesopa sistemo; ĝiaj kvin sunoj cirkuladis sole, sed la lasta posedis planedon el fajraj rokoj, kun jaspa ĉielo, kaj sur la planedo kreskis en potencon la ŝtato de Arĝensoj, alinome Arĝentuloj. Inter nigraj montoj, sur blankaj ebenaĵoj, kuŝis iliaj urboj Ilidaro, Bizmalio, Sinalosto, sed la plej grandioza estis la ĉefurbo de la Arĝentuloj nomita Eterno, dumtage kiel blua glaciejo, dumnokte kiel konveksa stelo. Kontraŭ meteoroj ŝirmis ĝin la pendantaj muroj kaj interne troviĝis multe da krizoprasaj konstruaĵoj, ore helaj, turmaliniaj kaj fanditaj el moriono, do pli nigraj ol la vakuo. Sed la plej bela estis la palaco de arĝensaj monarkoj, laŭ negativa arkitekturo konstruita, ĉar la konstruantoj volis bari nek vidon nek penson, kaj ĝi estis la konstruaĵo imaginara, matematika, sen plafonoj, tegmentoj aŭ muroj. El ĝia interno regadis la dinastio de Energuloj super la tuta planedo.
Dum la regado de la reĝo Treopso Siderianoj Azmeiaj invadis el la ĉielo la ŝtaton de la Energuloj, la metalan Bizmalion per asteroidoj tute detruis kaj multajn aliajn malutilojn faris al la Arĝentuloj, ĝis la juna reĝo Ilorakso, la rulanto preskaŭ ĉionscianta, alvokinte la plej saĝajn stelteknikistojn, ordonis ĉirkaŭigi la tutan planedon per la sistemo de magnetaj kirloj kaj gravitaj bariloj, en kiuj kuregis tiel rapida tempo, ke apenaŭ iu malprudenta atakanto tien enflugis, jam por li pasis cent milionoj da jaroj aŭ pli multe, kaj jena pro maljuneco pulveriĝis antaŭ ol povis ekvidi la aŭrorojn de arĝentulaj urboj. Tiuj ĉi malvideblaj abismoj de tempo kaj la magnetaj bariloj kontraŭstaris la atingon al la planedo tiel bone, ke povis Arĝensoj prepari sian kontraŭatakon. Tiam ili ekflugis al la Azmeio kaj tiel longe ĝian sunon per radiadopafiloj bombardis kaj incitis, ĝis ekkomencis en ĝi la nuklea brulego; la suno iĝis Supernovstelo kaj bruligis ĉirkaŭprenante la planedon de la Siderianoj.
Poste tutajn jarcentojn regis paco, ordo kaj bonstato inter Arĝensoj. Ne interrompiĝis la kontinueco de la dinastio, kaj ĉiu Energulo ĉe la komenco de sia regado, dum sia kronadotago malsupreniris la subteraĵon de la imaginara palaco, kaj tie el mortaj manoj de sia antaŭanto eltiris la arĝentan sceptron. Ne kutima sceptro ĝi estis; antaŭ jarmiloj oni gravuris jenan surskribon sur ĝin:
"Se la monstro estas eterna, tiam ĝi ne estas, alinome estas du da ili, se nenio helpos, disrompu min."
Nek en la tuta ŝtato, nek en la kortego de la Energuloj iu sciis la signifon de tiu ĉi surskribo, ĉar la memoro de ĝia origino elviŝiĝis ankoraŭ antaŭ jarcentoj. Nur dum la regado de la reĝo Inhistono la afero aliiĝis. Tiam sur la planedo aperis nekonata, grandega monstro, kies terura famo baldaŭ atingis ambaŭ duonglobojn. Neniu mem vidis ĝin demalproksime, ĉar tia ĉi bravulo jam ne hejmenrevenis; oni ne sciis de kie tiu ĉi monstro alvenis; la maljunuloj opiniis, ke ĝi koviĝis el grandegaj vrakoj kaj ĉirkaŭtrenitaj pecegoj da osmio kaj tantalo, kiuj restis el la frakasita de asteroidoj Bizmalio, ĉar oni ne rekonstruis tiun ĉi urbon. Rakontis la maljunuloj, ke malbonaj fortoj dormas en tre maljunaj magnetaj ferrompaĵoj kaj ke ekzistas tiaj kaŝitaj kurentoj en metaloj, kiuj pro la tuŝo de ŝtormo hazarde ekvekas kaj tiam per krakanta krablo de ladoj, per malviva movado de tombejaj restaĵoj kreiĝas la monstro nekomprenebla, nek viva, nek morta, kiu nur unu povas: detrui senlime. La aliaj asertis, ke la forto, kiu estigas la monstron, estas kreata de malbonaĵoj kaj minacaj pensoj; ili reflektas, kiel de konkava spegulo, de nikela kerno de la planedo kaj, koncentritaj en unu loko, tiel longe kaj blinde la metalajn skeletojn kaj putrintajn restaĵojn unu al la alia tiradas, ĝis ili en monstron amasiĝas. Tamen la scienculoj mokis tiajn ĉi rakontojn kaj nomis ilin la elfantaziaĵoj. Kiu ajn rajtis, ne gravis, sed la monstro vakigis la planedon. Komence ĝi evitis pli grandajn urbojn kaj atakis la solajn setlejojn, detruante ilin per fajrego blanka kaj lilia. Kiam ĝi plikuraĝiĝis, oni vidis ĝin eĉ el la turoj de Eterno kiel preterrapidanta laŭhorizonten dorsego, simila al monto, kiu rebrilis la sunlumon per sia ŝtalo. Marŝadis kontraŭ ĝi ekspedicioj, sed ĝi per unu ekspiro vaporigis la armulojn.
Ĉiuj ektimegis, kaj la reĝo Inhistono alvokis multesciulojn, kiuj pensis tagnokte, siajn kapojn kunligante direkte unu kun la alia por pli klara rekonado de la afero, ĝis ili verdiktis, ke nur per la sagaco la monstro povas esti neniigita. Tiam ordonis Inhistono, ke la Granda Krona Cibernatoro, la Granda Arcidinamikulo kaj la Granda Abstraktoro kune devis desegni la planojn de la elektrohomulo, kiu estis batalonta la monstron.
Sed ili ne povis interakordi, ĉar ĉiu el ili havis alian elpenson; tial ili konstruis tri elektrohomulojn. La unua, kupra, estis kiel kavigita monto, de intelekthava maŝinaro plenigita. Tri tagojn oni verŝis vivantan arĝenton al ĝiaj memorujoj, kaj ĝi kuŝis en arbaroj de trabaĵaroj, kaj en ĝi bruegis la kurento kiel cent akvofaloj. La dua, Hidragokapulo, estis dinamika grandegulo, nur per terura rapideco de siaj movoj ĝi tendencis al unu figuro, simila al la nubo de ŝanĝantaj formoj kaptita de ciklono. La trian, kiun Abstraktoro dum noktoj kreadis laŭ sekretigitaj planoj, neniu vidis.
Post kiam la Krona Cibernatoro finkreis sian verkon kaj ekfalis la trabaĵaro, la grandega Kuprulo ekstreĉiĝis, ĝis en la tuta urbo eksonoris la kristalaj tegmentoj; malrapide leviĝis sur genuoj kaj la tero ekskuis, kaj kiam ĝi ekstariĝis, streĉita je sia tuta alteco, ĝi atingis per sia kapo la nubojn, kiuj malhelpis ĝin vidi, do ĝi varmigis ilin, ĝis siblante ili forsaltis fore de ĝia vojo; ĝi brilis kiel la ruĝa oro, ĝiaj piedoj trae penetris la ŝtonajn platojn de stratoj, en la kapuco ĝi posedis du verdajn okulojn kaj la trian, malfermitan, per kiu ĝi povis la rokojn trabruligi, kiam ĝi malfermetis la ŝildon-palpebron. Ĝi ekfaris unu paŝon, la duan kaj jam estis ekstere de la urbo, lumanta kiel fajro. Kvarcent Arĝensoj, kaptante sin je manoj, kun peno povis ĉirkaŭigi ĝian unu piedspuron, similan al ravino. El fenestroj, el turoj, el kreneloj oni rigardis ĝin irantan al vesperaj aŭroroj, pli kaj pli malhela kontraŭ ilia fono, ĝis ĝi ŝajnis posedi normalan, arĝensoaltan staturon, sed tiam ĝi nur ĝistalie estis videbla super la horizonto, ĉar la ventron kaj piedojn jam kaŝis por la rigardantoj la planeda konvekseco. Alvenis la maltrankvila nokto de atendo, oni esperis la resonojn de batalado, brulruĝojn, sed nenio okazis. Nur je la tagiĝo la vento alportis la tondran eĥon kvazaŭ de tre malproksima ŝtormo. Kaj denove estis la silento, jam sunlumigita. Subite kvazaŭ cent sunoj ekbrulis surĉiele kaj sur la Eternon falegis amaso da fajrecaj bolidoj; ili dispremis palacojn, ekrompis murojn je pecetoj, premante per ruboj la malfeliĉulojn, kiuj malespere vokis helpon, sed eĉ iliaj vanaj krioj ne estis aŭdeblaj. Tiamaniere la Kuprulo revenis, ĉar la monstro ĝin ekfrakasis, distranĉis, kaj la restaĵojn ekĵetis eksteren super la atmosfero; nun ili revenis falante, fanditaj de falo, kaj la kvaronon da la ĉefurbo ili detruis.
Tio ĉi estis terura malvenko. Ankoraŭ du tagojn kaj du noktojn faladis el ĉielo la kupra pluvo. Tiam ekmarŝis por batali la monstron la Hidragokapulo kirlanta, kvazaŭ nedetruiebla, ĉar je pli ĝi estis batata, des pli dura ĝi fariĝis. La bategoj ne disigis ĝin, sed kontraŭe — kunsolidigis ĝin. Balancante super la dezerto, ĝi alvenis montojn, rigardante trovis inter ili la monstron kaj atakis ĝin de sur la roka deklivo. Jena atendis la atakon senmove. En tondroj ekskuis la ĉielo kaj la tero. La monstro iĝis la blanka fajromuro, kaj la Hidragokapulo — la nigra abismo, kiu ensorbis la muron. Pikis ĝin la monstro traen, sin turnis per fajrecaj flugiloj, denove ekbatis kaj ree trairis la kontraŭulon farinte al ĝi nenian malutilon. Violkoloraj fulmegoj eklumigis la nubon, en kiu ili batalis, sed oni ne povis aŭdi la tondrojn — per tiaj bruegojn mallaŭtigis ilin la batalo de du gigantoj. Ekkonis la monstro, ke tiamaniere ĝi nenion akiros, do ĝi enspiris en sin la tutan eksteran varmegon, displatiĝis kaj fariĝis la Materia Spegulo: io ajn staris antaŭ la spegulo, reflektiĝis en ĝi ne per la bildo, sed per la realeco; la Hidragokapulo ekvidis sin mem, ripetita en tiu ĉi spegulo, ĝi ekbatis, kontraŭ si mem ekbatalis, kontraŭ sia spegulbildo, sed ja ne povis sin mem venki. Tiamaniere bataladis ĝi tri tagojn, ĝis tiom da bategoj ĝi ricevis, ke fariĝis pli dura ol ŝtono, ol metalo, ol ĉio, kio nur ne estas la kerno de la Blanka Malgrandulo — kaj kiam ĝi tiun ĉi limon atingis, ĝi kaj ĝia spegula reflektulo eniĝis internen de la planedo, lasinte nur detranĉegon inter la rokoj, la kratero, kiun tuj komencis plenigi la rubene lumanta lafo el subteraj profundaĵoj.
La trian heroon oni ne vidis, kiam ekmarŝis batalon. La Granda Abstraktoro, la Krona Fizikulo, enmane elportis ĝin matene ekster la urbon, manon malfermis kaj ekspirblovis, kaj jena ekflugis, ĉirkaŭigita nur de la maltrankvilo de volvumanta aero, sensone, ne ĵetante ombron je la suno, kvazaŭ ĝi entute ne ĉeestus, kvazaŭ ne ekzistus.
Efektive ĝi estis pli malmulte ol nenio; ĉar ĝi devenis ne el la mondo, sed el la antimondo kaj ne estis materio, sed la antimaterio. Kaj eĉ ĝi ne estis materia, nur la ebleco de materio, kaŝita en tiaj fendoj de la spaco, ke la atomoj ĝin preteriris kiel la glacimontoj preternaĝas la forvelkintajn trunketojn, lulantajn sur la ondoj de oceano. Ĝi tiel flugis, portita de vento, ĝis ĝi renkontis la brilantan korpaĉon de la monstro, kiu paŝadis simila al la longa ĉeno de feraj montoj, kun ŝaŭmo de nuboj, kiu defluis laŭlongen de ĝia dorso. Ĝi ekbatis la harditan flankon de la monstro, malfermante en ĝi la sunon, kiu tuj nigriĝis kaj fariĝis nenio hurlanta per rokoj, nuboj, fluida ŝtalo kaj aero; ĝi trapafis ĝin kaj revenis, la monstro kurbiĝis vibrante, ŝprucis per la blanka varmego, sed jena tuj cindriĝis kaj nur vakuiĝis; ŝirmiĝis la monstro per la Materia Spegulo, sed ankaŭ la Spegulon trapikis la elektroheroo Antymato, tiam ekmoviĝis la monstro, alrulis sian kapomonton, el kiu pafis la plej dura radiado, sed ankaŭ la radiado moliĝis kaj fariĝis nenio; la koloso ekskuis kaj, faligante la rokojn, en blankaj nuboj de ŝtona faruno, en bruegoj de montaj lavangoj ĝi forkuris, markante sian malfaman vojon per flakoj de fandita metalo, per vulkana skorio kaj tofo, kaj ĝi tiamaniere kuregis, sed ne sola; kuratingis ĝiajn flankojn Antimato, ilin kvaronigis, ŝiris, disŝiris, ĝis skuis la aero, kaj la monstro, disŝirita, volverampis per siaj lastaj restaĵoj samtempe al ĉiuj horizontoj, kaj la vento disblovis ĝiajn postsignoj, kaj jam ĝi ĉesis ekzisti. Tiam tre ekĝojis la Arĝentuloj. Sed je la sama horo la tremo trapaŝis la tombejon de la Bizmalio. Sur la kampoj da ladoj per rusto koroditaj, da kadmiaj kaj tantalaj vrakoj, ke nur la vento ĉeestadis ĝis nun ronkinte en montetoj da ĉirkaŭtrenitaj feraĵoj, komencis malgranda movado, kiel en formikejo, senĉesa, supraĵon de metalo kovris la ŝelo de lazura varmego, dissparkiĝis la metalaj skeletoj, plimoliĝis, de interna varmo pliheliĝis kaj komencis kuniĝi, fendiĝi, veldiĝi kaj el la kirlaĵo de krakantaj buloj formiĝis kaj elkoviĝis la nova monstro, la sama, nedistingebla. La vento neniecon portanta renkontis ĝin kaj denove komencis la batalo. Kaj jam sekvantaj monstroj naskiĝis kaj elruliĝis de sur la tombejo, kaj la nigra timego ekkaptis la Arĝentulojn, ĉar jam ili sciis, kiel nevenkebla danĝero ilin minacas. Tiam relegis Inhistono la surskribon sur lia sceptro gravuritan, ektremis kaj ekkomprenis. Disrompis li la arĝentan sceptron kaj el ĝi elfalis kristaleto maldika kiel nadlo, kiu enaere per fajro komencis skribi. Kaj malkaŝis la fajreca surskribo al la konsternita reĝo kaj lia krona konsilantaro, ke ne si mem estas la monstro kaj ne sin mem ĝi prezentas, sed iun, kiu, el la malkonata distanco, administras ĝian naskiĝon, formiĝon kaj mortigan forton. Per brilego la enaere skribanta kristaleto sciigis ilin, ke ili kaj ĉiuj Arĝensoj estas la malproksimaj posteuloj de estaĵoj, kiujn la kreintoj de la monstro antaŭ miloj da jarcentoj alvokis al ekzisto. Kaj la kreintoj de la monstro estis malsimilaj al la prudentaj, kristalaj, ŝtalaj aŭ tutoraj robotoj — nek al ĉio, kio vivas en metalo. Ili estis la estaĵoj, kiuj eliris el sala oceano kaj konstruadis maŝinoj, por moko nomitajn la metalaj anĝeloj, ĉar ili tenadis ilin en terura mallibero. Mankinte fortojn por batali kontraŭ la idaro de oceanoj, la metalaj estaĵoj forkuris, kaptinte grandegajn vakuoflugmaŝinojn, en kiuj ili forflugis el la domo de mallibero al la plej malproksimaj stelaj arkipelagoj kaj originigis potencajn ŝtatojn, inter kiuj la arĝensa ŝtato kuŝas kiel la sablero inter la sabloj de dezerto. La estintaj suverenoj ne forgesis la liberiĝulojn, kiujn ili nomas la ribelantoj kaj serĉadas ilin en la tuta Universo, traflugante ĝin de la orienta ĝis la okcidenta flanko de galaksioj kaj de la norda poluso ĝis la suda. Kaj ie ajn ili detektas la malkulpajn posteulojn de la unua ŝtala anĝelo, inter helaj aŭ malhelaj sunoj, sur fajrecaj planedoj aŭ glaciaj, ili uzas sian perfidan potencon, por per la venĝo suferigi ilin pro jena forlaso — tiel estis, estas kaj estos. Kaj por la trovitoj ne ekzistas la alia savo nek la eskapo je la venĝo, ol tiu, kiu faras jenan venĝon senfrukta kaj vana — nur pere de la nenieco. Estingiĝis la fajreca surskribo kaj rigardis la eminentuloj la pupilojn de sia suvereno, kiuj estis kvazaŭ mortaj. Li silentis longe, ĝis ili ekparolis: — Reganto de Eterno kaj Erysfeno, Reĝo de Ilidaro, Sinolasto kaj Arkapturio, Posedanto de sunoj kaj lunoj — alparolu nin!
— Ne vortojn, sed faron ni bezonas, la lastan! — diris Inhistono.
Ektremis la konsilantaro, sed unuvoĉe ili diris:
— Vi diris!
— Do estu tiel! — ekdiris la reĝo. — Nun, kiam ĝi jam estis decidita, mi elparolos la nomon de la estaĵo, kiu devigas nin al ĉi tio; mi aŭdis pri ĝi ĉe la komenco de mia regado. Ĉu ĝi estas homo?
— Vi diris! — respondis la konsilantaro.
Tiam Inhistono ordonis al la Granda Abstraktoro:
— Faru vian devon! Kaj jena respondis:
— Mi aŭdas kaj obeas!
Post tio ĉi li elparolis la Vorton, kies vibradoj malsuprenflugis per aerofoldoj en la planedan subteraĵon, kaj tiam ekkrevis la jaspa ĉielo kaj antaŭ ol la fruntoj de falantaj turoj povis atingi grunton, sepdeksep arĝensaj urboj malfermiĝis per sepdeksep blankaj krateroj kaj inter la fendiĝantaj platoj de kontinentoj, de arbeda fajro dispremitaj, pereis la Arĝentuloj, kaj la granda suno jam limigis ne la planedon, sed la kirlon da nigraj nuboj, kiu malrapide degelis, de la vento de nenieco disblovita. La vakuo, dispuŝita pro la radiado pli dura ol rokoj, konverĝis poste en unu vibranta sparko, kiu estingis. La frapondoj post sep tagoj alvenis la lokon, kie noktonigraj vakuoflugmaŝinoj silente atendis.
— Estas farite! — ekdiris la gardstaranta kreanto de monstroj al siaj kunuloj. — La ŝtato de la Arĝentuloj ĉesis ekzisti. Ni povas ekflugi pluen. — La mallumo ĉe la posto de iliaj ŝipoj ekfloris per fajro kaj ili ekflugis laŭ la vojo de la venĝo. La Kosmo estas senfina kaj limojn ne havas, sed ankaŭ senlima estas ilia malamo, kaj tial ĉiutage, ĉiuhore ĝi povas ankaŭ vin atingi.
La Arageno estis planedo konstruita direkte al sia interno, ĉar ĝia suvereno, Metameriko, kiu disvastiĝis sur la ekvatora ebeno je tricentsesdek gradoj kaj tiamaniere ĉirkaŭigis la tutan ŝtaton, estante ne nur ĝia sola reganto, sed ankaŭ ĝia ŝirmanto, volante defendi siajn subulojn, la Enteritojn, kontraŭ kosma invado, malpermesis pertuŝe movigi ion ajn, eĉ la plej etan ŝtoneton, sur la supraĵo de la globo. Pro tio estis la landoj de la Arageno sovaĝaj kaj senvivaj, nur fulmaj rompilegoj ĉirkaŭĉarpentis ŝtonajn montospinojn, kaj meteoritoj per krateroj skulptadis la kontinentojn. Sed dek mejlojn sub la supraĵo disvastiĝis la sfero de la diligenta laborado de la Enteritoj; kavigante la patran planedon ili plenigis ĝian internon per kristalaj ĝardenoj kaj urboj el arĝento kaj oro; konstruadis renversajn domojn, similajn al dudekedroj kaj ikosaedroj, kaj ankaŭ hiperbolajn palacojn, en kies spegulaj kupoloj ili povis sin speguli, pligrandigitaj dudekmiloble kiel en la teatro de grandeguloj — ĉar ili amegis la brilon kaj la geometrion, kaj estis tre lertaj konstruantoj. Per la sistemoj de subteraj tuboj ili transportadis al la interno de la planedo la lumon, kiun ili filtris unufoje per smeraldoj, unufoje per diamantoj kaj alifoje per rubenoj, kaj dank' al tio ili laŭvole havis tagiĝon, tagmezon aŭ rozan vesperon; kaj tiel ili amegis siajn staturojn, ke spegula estis ilia tuta mondo; ili posedis kristalajn veturilojn, de la spiro de varmaj gasoj movigatajn, sen fenestroj, ĉar ili tutkorpe estis travideblaj, kaj la pasaĝeroj dumveturante povis sin mem vidi respegulitajn de la facoj de palacoj kaj temploj, kiel mirindaj multoblaj reflektaĵoj, tanĝantaj kaj spektrantaj. Ili eĉ posedis sian propran ĉielon, kie en araneaĵoj el molibdeno kaj tantalo ardadis spineloj kaj montaraj kristaloj, kiujn ili en fajro kulturadis.
La heredanta kaj samtempe eterna reganto estis Metameriko, ĉar li ekposedis malvarman, belan kaj multpartan korpegon, kaj en lia unua parto loĝis la menso; kiam ĝi maljuniĝis, post miloj da jaroj, kiam jam elviŝiĝis la kristalaj retoj pro grandregada pensado, ĝian funkcion prenis la sekvanta parto, kaj tiel tio ĉi ripetis, ĉar li posedis dek miliardojn da jenaj partoj, Metameriko mem estis la posteulo de Aŭrigenoj, kiujn li neniam vidis, kaj li sciis pri ili nur tio, ke kiam ekminacis al ili la pereo pro certaj teruraj estaĵoj, kiuj okupadis sin pri la kosmnaĝado kaj por ĝi ili forlasis siajn gepatrajn sunojn, enmetis la Aŭrigenoj sian tutan scion kaj vivdeziron en malgrandetajn atomajn erojn, per kiuj ili fekundigis la rokan grundon de la Arageno. Tiun ĉi nomon ili uzis por nomi la planedon, ĉar ĝi similis ilian propran gentan nomon, sed eĉ per ilia fera piedo ili ne kuraĝis tuŝi ĝiajn rokojn, por ne alvenigi pro jena postsigno siajn terurajn persekutantojn; ili ĉiuj pereis, ĝojante nur por tio, ke iliaj malamikoj, nomitaj blankuloj aŭ paluloj, eĉ ne devenas, ke la pereo de la Aŭrigenoj ne estis tute kompleta.
La Enteritoj, kiuj el Metameriko estis kreitaj, ne posedis lian scion pri sia propra neordinara deveno: la historio pri la terura fino de la Aŭrigenoj kaj samtempe pri la komenco de la Enteritoj estis enskribita en la nigran prakristalon vezuvianan, kaŝitan en la vera kerno de la planedo. Des pli bone sciis ĝin kaj memoris ilia reganto. El roka kaj magneta grundo, kiun elrompadis la bravaj konstruantoj, pligrandigante sian subteran reĝlandon, ordonis Metameriko fari vicojn da rifoj, ĵetatajn en la vakuo. Per infernaj cirkloj ili ĉirkaŭflugadis la planedon, ne permesante la atingon al ĝi. Do evitis stelaj flugantoj jenan ĉirkaŭaĵon nomitan la Nigra Sonserpento, ĉar tiel ofte karamboliĝis grandegaj ŝtipoj da bazaltoj kaj porfiroj, komencigante multajn torentojn da meteoritoj, kaj estis jena loko la fonto de ĉiuj kometaj kapegoj, de ĉiuj bolidoj kaj asteroidoj ŝtonaj, kiuj polve enŝutiĝas la tutan sistemon de Skorpio. La meteoritoj ankaŭ bategis per ŝtonaj falaĵegoj la grundon de Arageno, bombardis ĝin, sulkigis kaj displugigis per fontanoj da fajrecaj kolizioj, ŝanĝante nokton al tago, kaj tagon — per polvonuboj — al nokto. Sed eĉ la plej malgranda vibrado ne atingis la ŝtaton de la Enteritoj; kiu ajn kuraĝus alproksimiĝi ilian planedon, ekvidus, se ne pli frue frakasus la ŝipon pro la rokaj kirloj, la ŝtonan globon similan al la kranio truita de krateroj. Eĉ la enirejon, gvidantan al la subteraĵon, faris la Enteritoj simila al disŝiritaj rokoj.
Dum jarmiloj neniu vizitadis la planedon, sed tamen Metameriko ne malŝtreĉis eĉ je unu palpebrumo la ordonojn de la severa atento.
Tamen okazis, ke unu tagon la grupo de la Enteritoj, kiu supreniris la supraĵon, ekvidis kvazaŭ gigantan kalikon, per sia trunko enfiksita en roka amasigo, kies direktita al la ĉielo konkaveco estis multloke frakasita kaj truita. Oni tuj alvenigis al tiu ĉi loko la multsciulojn-stelflugantojn, kaj jenaj verdiktis, ke antaŭ ili estas la vrako de fremda stela ŝipo alveninta de nekonata malproksimaĵo. La ŝipo estis grandega. Nur demalproksime oni povis vidi, ke ĝi similas gracian cilindron kun la ŝipbeko enfiksita en la rokojn, ke kovras ĝin dika tavolo da brulaĵo kaj fulgo, kaj ĝia malantaŭa kalika parto konstrukcie similas la plej grandajn arkaĵojn de subteraj palacoj. El subteraĵoj elkrablis la prenilhavaj maŝinoj, kiuj kun granda singardo eligis la enigman ŝipon el la loko de ĝia falo kaj enportis ĝin en subteraĵojn. Post tiam la grupo de la Enteritoj ebenigis la krateron, faritan de la ŝipbeko, por ĉiu postsigno de la fremda invado malaperu de la planeda supraĵo kaj la bazalta pordego estis bone fermita.
En la ĉefa esplora ermitejo, aranĝita kun brilanta lukso, ripozis la nigra, kvazaŭ sur karbbuloj fritita fuzelaĝo, kaj la esplorantoj, sciante la danĝeron, direktigis al ĝi la spegulajn surfacojn de la plej helaj kristaloj kaj per la diamantaj akraĵoj distranĉis la unuan, supraĵan kirason, sub kiu estis la dua, mirinde blanka, kiu ilin iomete ektremigis, kaj post kiam ankaŭ tiun tavolon tramordis la karborundaj boriloj, ili ekvidis la trian, netravideblan tavolon, en kiu estis hermetike enfiksita pordo, sed ili ne kapablis ĝin malfermi.
La scienculo plej maljuna, Afinoro, esploris skrupule la seruron de jena pordo; montriĝis ke ĝi malfermu oni devis ĝin movigi per elparolita vorto. Ili ĝin ne konis kaj koni ne povis. Longan tempon ili provadis uzi diversajn vortojn, kiel "Kosmo", "Steloj", "Eterna Flugo", sed la pordo eĉ ne skuiĝis.
— Mi ne estas certa, ĉu ni bone faras penante malfermi la ŝipon sen la scio de la reĝo Metameriko — fine diris Afinoro. — Estinte la knabo mi aŭdis la legendon pri blankaj estaĵoj, kiuj persekutas en la tuta Kosmo ĉiun vivon, en metalo naskitan, kaj detruas ĝin pro la venĝo, ĉar…
Ĉimomente li interrompis kaj kun la aliaj ekrigardis kun la plej granda teruro la mursimilan ŝipflankon, ĉar dum liaj lastaj vortoj la pordo, ĝis nun malviva, subite ekmoviĝis kaj disŝoviĝis tutlarĝe. La ĝin malfermanta vorto estis "Venĝo". Alvokis la scienculoj la kirasulojn kaj kun ili ĉeflanke, kiam la sparkĵetilegoj estis pafipretaj, eniris la sufokan kaj senmovan mallumecon de la ŝipo, lumigante ĝin per lazuraj kaj blankaj kristaloj. La maŝinaro estis plejparte frakasita, longe do ili erarvadis inter ĝiaj ruinoj, serĉante la ŝipanaron, sed ili nek trovis ĝin, nek iun ĝian postsignon. Ili konsideris, ĉu la ŝipo mem estis la inteligenta estaĵo, ĉar tiaj estaĵoj povas ja ekzisti, ekzemple ilia reĝo mem estis miloble pli granda ol la nekonata ŝipo kaj estis la unuo. Sed la cirkvitoj de elektra pensado, kiujn ili trovis, estis etaj kaj disĵetitaj; la fremda ŝipo ne povus esti io alia ol la fluganta maŝino kaj sen la ŝipanaro estis tiel senviva kiel la ŝtono.
En unu de anguletoj de ferdeko, ĉe la kirasa muro, trafis la esplorantoj la disŝprucitan flakon, kvazaŭ el ruĝa farbo, kiu ekmakulis ilian arĝentajn fingrojn, kiam ili tie alproksimiĝis; el tiu ĉi flako oni ekstraktis la fibrojn de nekonata vestaĵo, malsekajn kaj ruĝajn, kaj ankaŭ iomete da splitoj, ne tro duraj, kalciaj. Ili ne sciis kial, sed ĉiuj ektremis starante tie en la mallumo, nur per la kristallumo heligita. Kaj eksciiĝis la reĝo pri la aventuto, tuj alkuris liaj senditoj ordonante plej severa neniigi la fremdan ŝipon kun ĉio, kio en ĝi estas, kaj precipe ordonis la reĝo per atoma fajro bruli la fremdajn flugantojn.
Respondis la esplorantoj, ke en ĝi neniu estis, nur la mallumo kaj frakasitaj restaĵoj, feraj intestoj kaj polvo, per iometo da ruĝa farbo makulita. Ekskuis la reĝa sendito kaj tuj ordonis la atomajn stakojn bruligi.
— Je la reĝa nomo! — li diris. — La ruĝo, kiun vi trovis, estas la antaŭsigno de pereo! La blanka morto per ĝi vivas, kiu scias nenion alian ol la venĝo farita al la senkulpuloj nur pro ilia ekzisto…
— Se ĝi estis la blanka morto, ĝi jam nin ne minacas, ĉar la ŝipo estas senviva kaj kiu ajn flugis per ĝi, en la ringo de defendaj rifoj ekmortis — ili respondis.
— Senfina estas la povo de jenaj blankaj estaĵoj, ĉar se ili mortas, multoble ili renaskiĝas de nove, malproksime de fortaj sunoj! Faru vian devon, ho atomuloj!
La timo paralizis la saĝulojn kaj la esplorantojn, post kiam ili ekaŭdis tiujn ĉi vortojn. Sed ili ne ekkredis la profetaĵon de la pereo, ĉar tro malprobabla ŝajnis al ili ĉia ĝia ebleco. Do ili eltiris la tutan ŝipon el ĝia kuŝejo, sur platenaj ambosoj disrompis ĝin, kaj post kiam ĝi dispecetiĝis, mergis ĝin en dura radiado, ĝis ĝi iĝis miliardoj da flugantaj atomoj, kiuj eterne silentas, ĉar havas la atomoj nenian historion, ĉiuj estas egalaj unu al la alia, ĉu devenas ili el la plej helaj steloj, ĉe el senvivaj planedoj, ĉu el inteligentaj estaĵoj, bonaj aŭ malicaj, ĉar la materio estas la sama en la tuta Universo kaj ne al ĝi oni devas timi. Tamen ili kaptis tiujn ĉi atomoj, formigis el ili unu bulon glaciigitan, kaj forpafis ĝin al steloj kaj nur tiam ili diris al si mem kun kvietigo: — Ni estas savitaj. Nenion povas okazi pro tio. Sed kiam platenaj marteloj batis la ŝipon, kaj jena estis dispecetiĝanta, el la vestaĵa fadeno, de la sango makulita, el diskudrita kunkudro elfalis nevidebla sporo, tiel malgrandeta, ke eĉ cent da jenaj povas esti kovritaj de unu sablero. Kaj el ĉi tiu sporo dumnokte en polvo kaj sablo, inter la ŝtonegoj de kavoj, elkoviĝis unu blanka ĝermo, kaj el ĝi la dua, tria, centa — el ili disbloviĝis acido kaj malsekeco, per rustaĵo atakante la tabulojn de spegulaj urboj, kaj interplektiĝis la malvideblaj fadenoj, naskitaj en malvarmaj intestoj de la Enteritoj, kiuj matene ekleviĝante, jam portis morton en si. Kaj post unu jaro ili ĉiuj mortofalis. Senmoviĝis la maŝinoj en kavoj, estingiĝis la kristalaj fajroj, brunruĝa lepro detruis la spegulajn kupolojn, kaj kiam forkuris la lasta atoma varmo, ekregis la mallumo ĉirkaŭe, en kiu pligrandiĝadis, penetrante la knarantajn skeletojn, enirante la rustigitajn kraniojn, kovrante la senvivajn okulkavojn — la lanuga, malseka, blanka ŝimo.
La stelscienculoj instruas, ke ĉio ekzistanta — nebularoj, galaksioj, steloj — forkuras unu de la alia ĉiuflanken kaj pro tiu ĉi senĉesa forkurado la Universo plivastiĝas jam de miliardoj da jaroj.
Multaj tre miregas pro jena ĝenerala forkurado, renversinte ĝin enkape ili konkludas, ke antaŭ treege longa tempo la tuta Kosmo estis amasigita en unu punkton, kiel la stela guto, kaj pro nekomprenebla kialo ĝi eksplodis, kaj jena eksplodo daŭras ĝis nun. Kaj kiam ili tiamaniere rezonas, ĉirkaŭprenas ilin la intereseco, kio povus esti antaŭe, kaj ili ne povas solvi la enigmon. Kaj estis tiel.
En la antaŭa Universo vivis du konstruantoj, la nekompareblaj majstroj de la kosmologia metio, ke ekzistis nenio, kion ili ne kapablis kunmeti. Tamen por konstrui ion oni devas pli frue havi la planon por la konstruaĵo, kaj la planon oni devas pensante eltrovi, ĉar de kien oni povas ĝin akiri? Tiamaniere la du konstruantoj, Mikromilo kaj Gigaciano, nur pri tio pensis, kiel oni povus ekscii, kio alia ankoraŭ estas ebla por konstrui krom tiuj miregaĵoj, pri kiuj ili jam pensas.
— Mi kapablas fari ĉion pri kio mi ekpensos — diris Mikromilo — sed ne pri ĉiu mi ja pensas. Tio ĉi min limigas, ankaŭ vin — ĉar ni ne kapablas elpensi ĉion, kion oni povas elpensi, kaj estas eble, ke ĝuste iu alia aĵo, ne ĉi tiu pri kiu ni pensis kaj kiun ni faras, estus pli inda por fari! Kion vi diros je tio?
— Vi pravas, sendube — respondis Gigaciano — sed kian konsilon vi havas por tio ĉi?
— Kion ajn ni faras, el la materio ni faras — diris Mikromilo — kaj en ĝin estas planitaj ĉiuj eblecoj; se ni intencis domon, ni konstruos domon, se kristalan palacon — ĝin ni kreos, se pensantan stelon, fajrecan menson ni intencos — ankaŭ tion ni kapablas konstrui. Sed pli multe da ebleco ekzistas en la materio ol en niaj kapoj; tiam oni devus doni al la materio la buŝon, por ke ĝi mem diru al ni, ankoraŭ kio estas ebla por krei el la materio, pri kio ni mem neniam pensus!
— La buŝo estas necesa — konsentis Gigaciano — sed ne sufiĉos, ĉar ĝi povas esprimi nur tion ĉi, kion kreas la menso. Tiamaniere ne nur buŝon oni devas doni al la materio, sed ankaŭ devigi ĝin pensi, kaj tiam ĝi certe ĉiujn siajn sekretojn malkaŝos al ni!
— Prave vi diras — respondis Mikromilo. — La verko estas inda por fari. Mi komprenas ĝin sekve: Ĉar ĉio, kio estas, estas la energio, el ĝi oni devas konstrui la pensadon, komencante de la plej malgranda pensado, do de la kvantumo; oni devas enkapti la kvantuman pensadon en la kaĝeton el atomoj konstruitan, kiel eble plej malgrandan, do estante la atomaj inĝenieroj ni kapablos ĉi tion konstrui, ne ĉesante la plimalgrandigon. Kiam mi estos ebla en mian poŝon enŝuti cent milionojn da geniuloj, kiam ili ĉiuj en ĝi enteniĝos — nia celo estos atingita; plimultiĝos la geniuloj kaj tiam iu ajn manpleno da pensanta sablo diros al vi, simile al la konsilantaro konsistanta el nekalkulebla nombro da personoj, kion kaj kiel fari!
— Ne, ne tiel! — je tio respondis Gigaciano. — Kontraŭe oni devas fari, ĉar ĉio, kio estas, estas la maso. Do el ĉia maso de la Universo oni devas konstrui unu cerbon de neordinara grandeco, plenan da pensado; kiam mi ĝin demandos, ĝi malkaŝos al mi ĉiujn sekretojn de la ĉiokreanteco — ĝi sola. Via genia pulvoro estas malefika kuriozaĵo, ĉar kiam ĉiu pensanta ero diros al vi alie, vi intermiksos kaj ne pliriĉigos vian scion!
De vorto al vorto, terure interkverelis la konstruantoj kaj jam ne estis ebla, ke ili komune ion faros. Do ili disiris, mokante unu la alian, kaj ĉiu el ili komencis labori laŭ sia propra plano. Mikromilo komencis kapti kvantumojn, en atomajn kaĝetojn malliberigis ilin, kaj ĉar la plej malvastaj por ili estis kristaloj, tial li pensigis la diamantojn, kalcedonojn, rubenojn — per rubenoj li plej multe sukcesis, tiom da prudenta energio li en ilin malliberigis, ke eĉ ili brilis. Li ankaŭ posedis sufiĉe multe da aliaj mempensantaj mineralaj etaĵoj, kiel smeraldoj lazure prudentaj kaj topazoj de sageca flavo, tamen li plej multe valoris la ruĝan pensadon de la rubenoj. Kiam tiamaniere la ĥoron de pepantaj malgrandaĵoj klopodiĝis Mikromilo, intertempe Gigaciano al grandaĵoj dediĉis sian tempon, do per la plej granda fortostreĉo li koncentris unu al la aliaj sunojn kaj tutajn galaksiojn, fandigis ilin, intermiksis, ligis, kunigis kaj laborante terure, li finkreis la kosmulon, per sia grandeco tiel ĉion entenanta, ke ekster ĝi preskaŭ nenio alia ekzistis, nur malgranda fendeto, en kiu restis Mikromilo kun siaj juveloj.
Kiam ili ambaŭ finkreis siajn verkojn, jam temis ne pri tio, kiu per sia kreitaĵo ekscios pli multe da sekretoj, nur pri tio, kiu el ili pravis kaj pli bone elektis. Do ili ordenis la duelon de konkurado. Gigaciano atendis Mikromilon apud la flanko de sia kosmulo, kiu je centmiloj da centlumjaroj disvastiĝis laŭlongen, laŭsupren kaj laŭlarĝen, kies korpego estis el malhelaj stelaj nuboj farita, la spirado el svarmoj da sunoj, la piedoj kaj la brakoj el galaksioj de la gravitado insertitaj, la kapo el cent trilionoj da feraj globoj, sur kiu estis vila ĉapego, ardanta, el suna harego. Kiam agordadis Gigaciano sian kosmulon, li flugis de ĝia orelo al ĝia buŝo, kaj ĉiu jena vojaĝo daŭris ses monatojn. Kontraŭe, Miromilo alvenis sola al la batalejo, kun malplenaj manoj; en la poŝeto li havis malgrandan rubenon, kiun li volis kontraŭstarigi la koloson. Ekridis je la vido Gigaciano.
— Kaj kion diros jena etulo? — li demandis. — Kio povas esti ĝia scio kontraŭ tiu ĉi abismo de galaksia pensado, de nebulara rezonado, en kiu sunoj al sunoj pensojn transdonas, la gravitado ilin terure plifortigas, la eksplodantaj steloj aldonas brilon al konceptoj, kaj la interstelara mallumo pligrandigas la pripenson?
— Anstataŭ laŭdi la vion kaj fanfaroni, pli bone komencu la duelon — je tio reaktis Mikromilo. — Aŭ ne. Kial ni mem devas demandi niajn kreitaĵojn? Ili mem faru inter si la diskurson de konkurado! Mia mikroskope malgranda geniulo renkontiĝu kun via stelkosmulo en la areno de tiu ĉi turniro, en kiu la saĝeco estas la ŝirmilo, kaj la glavo estas la prudenta penso!