124296.fb2 La robotfabeloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 5

La robotfabeloj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 5

— Estu tiel — konsentis Gigaciano. Tiam ili malproksimiĝis de siaj verkoj, por ili solaj restu sur la placo. Cirkuladis, cirkuladis en mallumo la ruĝa rubeno super la vakuaj oceanoj, en kiuj naĝadis la stelmontoj, super la korpego briligita, nemezurebla, kaj ekpepis:

— Hoj, vi, trograndegulo, fajreca mallertulo, troa iel-ajn-ulo, ĉu vi ĝenerale povas pensi pri io ajn?!

Jam post unu jaro atingis jenaj vortoj la cerbon de la koloso, en kiu la firmamentoj komencis cirkuladi, per la arta harmonio kunigitaj, do ekmiregis ĝi iomete pro la aŭdacaj vortoj kaj volis vidi, kiu kuraĝas tiel al ĝi paroli.

Do li komencis turni la kapon al la direkto, de kien alvenis la demando, sed antaŭ ol la kapo estis turnita, pasis du jaroj. Li ekrigardis per la okuloj — helaj galaksioj en mallumon kaj nenion tie ĝi vidis, ĉar la rubeno jam delonge tie ne restis kaj nur el malantaŭ la dorso de la koloso pepadis:

— Kia mallertulo vi estas, mia stelnebululo, sunharulo, kia maldiligentulo-timiĝulo! Anstataŭ turnadi vian kapaĉon, vilajn sunojn, diru pli bone al mi, ĉu vi kapablos adicii du kaj du, antaŭ ol la duono da lazuraj sungrandeguloj forbruliĝos en via cerbujo kaj pro maljuneco estingiĝos!

Kolerigis jenaj cinikaj mokaĵoj la kosmulon, do ĝi komencis, kiel plej rapide kapablis, turniĝi, ĉar el malantaŭ ĝia dorso oni al ĝi diradis; kaj ĝi turniĝis pli kaj pli rapide, kaj rotaciis ĉirkaŭ la akso de ĝia korpo laktaj vojoj, kurbiĝis pro rapideco galaksiaj brakoj ĝis nun rektaj formante spiralojn, turniĝis la stelaj nuboj kaj tial ili iĝis la globformaj aroj, kaj ĉiuj sunoj, globoj kaj planedoj, pro la rapideco komencis sin turni kiel turboj, sed antaŭ ol ĝi povis sian kontraŭulon per la okulegoj ekvidi, tiu jam deflanke ĝin mokadis. Kuregis la kristaleto-barvulo pli kaj pli rapide, kaj la kosmulo ankaŭ komencis cirkuladi kaj cirkuladi, sed neniel povis kunprogresi, kvankam jam turniĝis kiel turbo, ĝis atingis tian grandrapidan cirkuladon, kun tia terura rapideco komencis kirli, ke malstreĉis la gravitaj katenoj, diskudriĝis ekstreme streĉitaj kunkudroj de la gravitado, de Gigaciano surmetitaj, interrompiĝis la steboj de la elektra atrakto kaj, kiel kirlanta centrifugilo, ekkrevis subite kaj disfalis ĉiuflanken la kosmulo, kaj per spiralaj galaksioj-brulspongoj rondflugante, per laktaj vojoj semante, kaj per tiu ĉi decentrokura forto disŝprucita komencis la forkuro de nebularoj. Poste diradis Mikromilo, ke li estis la venkinto, ĉar la kosmulo de Gigaciano disfalis antaŭ ol kapablis ion sencan diri; sed Gigaciano je tio respondadis, ke la celo de konkurado estis ne la kuniĝantan forton mezuri, sed la saĝecon, tio estas, kiu el iliaj kreintaĵoj estas pli saĝa, kaj ne — kiu pli forte sin kuntenas. Kaj ĉar tio ne estis la temo de ilia disputo, Mikromilo superuzis lin kaj trompis malfame.

De tiu tempo ilia kverelo eĉ pligrandiĝis. Mikromilo serĉas sian rubenon, kiu ie dum la katastrofo perdiĝis, sed trovi ĝin ne povas, ĉar kien ajn li rigardas, la ruĝan lumon li vidas kaj tuj tien flugas, sed ĝi estas nur la lumo de nebularoj forkurantaj, kiuj pro maljuneco ruĝiĝas, do li denove serĉas, sed ĉiam vane. Kaj Gigaciano penas per gravitaj katenoj, per radiadaj fadenoj kunkudri sian kosmulon, uzante la plej malmolan radiadon kiel nadloj. Sed kion li kunkudras, ĝi tuj krevas, tia estas la terura forto de la unufoje komencanta forkuro de nebularoj, kaj nek unu nek la alia povis la sekretojn de la materio malkaŝi, malgraŭ ili faris la materion pensanta kaj donis al ĝi la buŝon, sed antaŭ ol komencis la decida konversacio, okazis tiun ĉi malbonaĵon, kiun la malsaĝuloj pro sia malscio nomas la kreo de la universo.

Efektive nur la kosmulo de Gigaciano diseriĝis je pecetoj pro la rubeneto de Mikromilo, kaj je tiaj etaj eroj ĝi disfalis, ke ĝis nun ĉiuflanken ĝi flugas. Se iu la rakonton ne kredas, tiu demandu la scienculojn, ĉu estas malvere, ke ĉio, kio nur ekzistas en la tuta Universo, senĉese turniĝas ĉirkaŭ sia akso kiel turbo; ĉar de tiu ĉi kapturna kirlado ĉion komencis.