124704.fb2
El pola tradukis Valentin Melnikow
La eventoj okazas en luna stacio, loĝata de du homoj, doktoro Mills kaj doktoro Blopp. Ili longe troviĝas sur Luno kaj atendas anstataŭantojn, kiuj devas veni post ilia lasta luna nokto. Ambaŭ okupiĝas pri enujigo de ŝtonoj uzotaj kiel geologiaj specimenoj. Sonfonas tre malforta resonado de ĉirkaŭanta aparataro: jen zumoj de elektronikaĵoj, jen mallaŭtaj ŝmacoj de klapo. Aparte aŭdeblas melodiado de radioportanta ondo, konstante kuniganta la lunan stacion kun fluga centro en Houston. Ambaŭ stacianoj klopodas, sed ne tre brue: akurate metas ŝtonojn, do ne frapas per ili.
Blopp: Kion vi donas al mi? Tio ree estas breĉio[1]. Tiu kesto jam estas plena de breĉio. Ĉu ne estas iuj plagioklazoj[2]?
Mills: Ne. Mi nombris 118 specimenojn, averaĝa maso 400 gramoj, kune kun la kesto proksimume 70 kilogramoj. Konsentu. Ĉu ne?
Blopp: 70 kilogramoj ĉi tie, sed sur Tero tio pezos sesoble pli. De kie aperis tiu diabazo? Mi metos ĝin en tiun keston.
Mills: Ĝi ne fermiĝos.
Blopp: (aŭdeblas klako) Jam fermiĝis. La ŝtono estas el tiu lasta ercejo. Vi tie rompis borilon — ĉu memoras?
Mills: La lasta ŝtono kaj la lasta boro. Pfu, kiel tiu luna polvo ĉien penetras!
Blopp: Mi ŝaltos ventolilon. (aŭdeblas kvieta bruo de eltirventolilo). Kiom da akvo al ni restis?
Mills: Ĉu vi volas trinki? Prenu kokakolon. Estas en fridujo.
Blopp: Mi ne volas trinki. Mi volas min bani.
Mills: Mi nur duŝos min, kaj banos jam hejme. Post tricent ok… Ne, post tricent dek ok horoj. Kaj kiam oni elakvigos nin, mi ekdeziros bieron. Nenion mi tiel deziras, kiel bieron. Kial ĉi tie ne eblas trinki bieron?
Blopp: Ĉar Houston estas la lasta loko en la mondo, kie ankoraŭ regas purisma etiko. Eĉ malfortaj alkoholaĵoj malutile influas homan menson.
Mills: Ĉesu. Pli bone ŝaltu radion. Post minuto ni havos parolon kun Houston. Tiu estas jam la lasta. (efektas plifortiĝo de radioportanta ondo. Aperas malproksima voĉo).
Voĉo: Ha lo. Estas Houston. Parolas Houston. Ĉu vi min aŭdas, knaboj? Akcepto.
Mills: Estas Mills de Luno. Bonan (komencas terni) vesperon! Diablo prenu! (ternas)
Voĉo: Ĉu vi ternas, Mills? Ĉu vi malvarmumis? Tuj mi disponigos al vi doktoron Frigard. Hej, Tom, venu ĉi tien. Mi anoncas nazkataron sur Luno.
Mills: (interrompas lin). Mi tute ne malvarmumis. Tio estis nur pro polvo. La specimenoj. Ni finpakigis la ujojn. Luno plejparte konsistas el polvo kaj rubo, ĉu vi ne scias?
Voĉo: Bonorde. Ni havas ankoraŭ dek minutojn. La libracio[3] entiros vin en radian ombron je la dudekunua kaj dudek sep. Ĉu vi ŝatus aŭskulti lastajn novaĵojn? Mi ĉi tie havas por vi surbendigitajn vesperajn informojn de NBC el Washington.
Mills: Ĉu novaĵoj? Indeblas aŭskulti, se ili estas bonaj.
Voĉo: (ridante). Jen kia vi estas! Mi tuj ŝaltos por vi la informojn. Kaj je tri minutoj antaŭ la fado ni lastan fojon interparolos. Ĉu bone? Akcepto.
Mills: Bone. Eble Blopp deziras ion komuniki.
Blopp: Ne, ĉe mi ĉio bonordas. Dankon.
Voĉo: Mi aŭdigas por vi la bendon. (aŭdiĝas lanĉita bendo en Houston).
Radioparolisto: Parolas Washington. Ni transdonas koncizigon de lastaj informoj. New York: La alarmo anoncita kaŭze de anonima telefondiro, ke en la staplo Grand Terminal Central troviĝas atombombo kun horloĝa prajmo, finiĝis, bonŝance, hodiaŭ posttagmeze. Polico trovis la bombon, kiu ne eksplodis. Ekspertoj asertas, ke teroristojn oni trompis, vendinte al ili nerafinitan izotopon de uranio. Dum paniko sur elurbaj aŭtovojoj pereis dek tri homoj. Tridek sep estas vunditaj. Lima: La situacio en Lima komplikiĝis. Generalo Diaz ne uzurpis potencon post la puĉo, kiel ni komunikis antaŭe. La potencon je lia nomo puĉakiris insurgentoj[4], kiuj barikadiĝis en la domo de parlamento, kaj ostaĝigis[5] la parlamentanaron. La deputitoj de komunumoj troviĝas en la halo de kunsidoj, kaj la anoj de la Supra Ĉambro en la kelo de la domo. Ĉar generalo Diaz estis subtenata de plejparto el la Supra Ĉambro, nun ne estas sciate, ĉu la generalo estas starigito de teroristoj, ĉu ankaŭ legala ĉefo de la registaro. Washington: Ĉi nokte estis detruita per elektra kurento la plej nova komputilo de Bell Telephones Corporation. Laŭ nekonfirmitaj asertoj, la komputilon detruis laborantoj de la firmao, kiuj perdis laboron pro instalo de tiu nova aparato. Neoficiala reprezentanto de laborantoj de Bell Telephones doktoro Buckmann tamen komunikis en gazetara konferenco, ke tiu komputilo kapablis programi memlikvidon. Tio estus la unua okazo de komputil-suicido. Je la 22.00 ni translacios intervjuon kun doktoro Buckmann, kiu asertas, ke la plej novaj komputiloj prezentas minacon por publiko. Houston: Sur la kosmodromo finiĝas preparoj al starto de raketo «Saturn», transportonta sur Lunon du usonajn sciencistojn, kiuj konsistigos vican teamon de la Luna Stacio. (aŭdiĝas malŝalto de la bendo).
Voĉo: Ha lo, parolas Houston, estas denove mi. Restis ankoraŭ kelkaj konfliktoj kaj streĉoj en diversaj partoj de la mondo. Ni havas je dispono kvar minutojn. Ĉu vi deziras plu aŭskulti novaĵojn, knaboj, ĉu prefere ni konversacioj? Akcepto.
Mills: Dankon pro la novaĵoj. Verŝajne estas ĵurnalista «anaso» pri tiu komputilo de Bell Telephones! Nia komputilo ĉiuokaze funkcias normale. Aŭskultu, ĉu vere la antaŭstarta proceduro jam estas finita? Ĉu ĉio bonordas?
Voĉo: Certe. Vi povas esti trankvilaj. Tom kaj James venos por anstataŭi vin kun precizeco de duoblaj reloj (ridas). Ĉu vi ne domaĝas forlasi Lunon kaj ĝiajn luksajn pejzaĝojn?
Blopp: Iomete. Sed ĉi tie estas sufiĉe enue. Iuj el ni plendas pro manko de biero.
Voĉo: Do, ili eraras, ĉar trinki bieron ĉe vi ne eblas. Malfortas gravito! La tuta biero transformiĝos je ŝaŭmo kaj forkuras…
Mills: (ekinteresiĝinte). Kion vi diras? Ĉu vi provis?
Voĉo: Tio estas ŝtata sekreto. Knaboj, estas du minutoj antaŭ la fado. Mi rigardas oscilografon kaj vidas, ke via radioportanta ondo jam komencas malfortiĝi. Se vi ankoraŭ ion intencas transdoni, do diru haste! Akcepto.
Mills: Ĉe ni ĉio normalas. Ni prepariĝas al la lasta luna nokto.
Voĉo: Ni deziras al vi bonan lunan nokton! Akcepto.
Mills: Ĝis revido sur Tero. Kaj komuniku al la niaj en flughaveno, ke ili preparu bonan provizon da biero. Prefere la danlandan! Ni atendas niajn anstataŭantojn! Fino!
Blopp: Ili, eble, jam ne aŭdis.
Mills: Ĉu vi opinias?
Blopp: Jes. Ĉu vi aŭdas? Eĉ ne unu spuro de la portanta signalo. Mi plifortigos iomete… (plialtiĝas sibloj de radio). Jen maljunulino Tero tiel siblas. Tuj ĉesos, kiam ni eniros pli profunden sub la horizonton… Tamen mi malŝaltu, ŝparendas energio. Do jen tiel. El tio konsistas la vivo. Kion ni faru? Strange, sed mi ne dormemas. Ĉu, eble, partieton de pokero?
Mills: Dankon, ne. Vi ĉiam gajnas.
Blopp: Ĉar vi ne scipovas blufi. Tamen oni povas instrui ĉiun. Ludu ni?
Mills: Mi ne volas. La kartoj tiom diable malrapide falas sur la tablon, ke ĉio videblas.
Blopp: En pokero? Nu, kaj kio? Ĉu vi volas diri, ke mi fiuzas dum ludo la malfortan graviton?
Mills: Kial do… Mi volas diri, ke necesas sekvi la reĝimon. Jam estas tempo por informoj.
Blopp: Domaĝe, ke nia komputilo ne ludas pokeron. En tio estas senduba manko de la programo. Necesas ĝin poste korekti. (ŝaltas la komputilon).
Lunako: Atenton. Parolas Lunako. Estas la 21-a horo 29 minutoj laŭ tera tempo de Greenwich kaj la 1-a de luna nokto. Mi komunikas kurantan informon. Rezulte de libracia movado de Luno la stacio subiris la radian horizonton kaj dum 219 horoj estos senigita de interkomunikado kun Tero. La temperaturo ekster la stacio malaltiĝis ĝis minus 139 gradoj. Dum la lasta horo mi registris tri malfortajn malproksimajn falojn de meteoritoj. Mi komunikas raporton pri statoj sur la stacio. Akvo en la ĉefa konservujo — 2970 litroj. En la sanitara konservujo — 148 litroj. Temperaturo plus 19 Celsiaj gradoj. Enhavo de oksigeno 23 %. Almiksaĵo da merkaptano[6] estas laŭ normo — neglektinda.
Blopp: Malŝaltu ĝin, aŭ aŭskultu mem. Mi iras min bani.
Mills: Ĉu vi ne povas toleri ankoraŭ kelkajn minutojn?
Lunako: Forto de uzata kurento estas 116 amperoj. Rezervo de la potenco estas 1570 amperohoroj.
Blopp: Mi ĝin malŝaltus. Ĉu ne? Do mallaŭtigu ĝin.