124704.fb2 Luna nokto - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

Luna nokto - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

Lunako: (mallaŭte). Mi rememorigas pri la neceso ŝpari akvon kaj energion.

Blopp: Tamen mi min banos!

Mills: Kun kiu vi disputas, ĉu kun komputilo? Vi fariĝas incitebla.

Blopp: Nenio tiel trankviligas, kiel bano. (deiras. Aŭdiĝas malfermata pordo en banĉambron, bruo de akvo).

Lunako: Helpaj agregatoj estas en plena bonfunkcio. Post minuto mi prezentos staton de rezervo da oksigeno en la stacio.

(Aŭdeblas kantado de Blopp el la banĉambro)

«John Browns baby got a cold

Upon his chest and they rub him

with camphorated oil.

Glory, glory alleluia…»

Lunako: Atenton, parolas Lunako. Mi anoncas gravan informon. Mi anoncas gravan informon. (fone aŭdiĝas kantado de Blopp, kiu plaŭdas en bankuvo). Atenton. Ekstervica informo. Mi anoncas minacon de unua grado kaj la proceduron D kiel danĝero unu-nul-sep.

Mills: Kion vi diras? Kia minaco? Pri kio temas?

Lunako: Atenton. La premo de oksigeno en ĉefa rezervujo sinkas kun meza rapideco 9 ĝis 9.76 kilogramoj po kvadratcentimetro ĉiuminute.

Mills: Oksigeno? La premo sinkas?!

Lunako: Atenton. Mi konfirmas proceduron D kiel danĝeron unu-nul-sep. Je la 21.40 oksigenpremo en la ĉefa rezervujo egalis 190 kg/cm2 (fone Blopp kantas «An American boy in Paris fell for a lovely mademoiselle…»)

Mills: Ĉu la oksigeno forflugas? Ĉu ĝuste? Kiel? Ĉu malhermetikeco? Kie?

Lunako: La ĉefa klapo de la dukto A27, la centra regulilo de alta premo, kaj ankaŭ reduktoroj de sekcioj B, D kaj H18 estas en normo. Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo sinkas plu. Nun ĝi egalas 103 kg/cm2.

Mills: Kiel do en normo, se sinkas? Hej… — tuj repumpu la oksigenon en la aldonan rezervujon!

Lunako: Laŭ la unua regulo de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep mi repumpas oksigenon el la ĉefa rezervujo en la aldonan. Premo en la aldona rezervujo egalas 89 kg/cm2. Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo sinkas plu. Nun ĝi egalas 70 kg/cm2.

Mills: Tiom impete fluas! Kio okazis — ĉu la rezervujo krevis?

Lunako: Rapida sinko de premo en la ĉefa rezervujo estas parte kaŭzita de repumpo de oksigeno al la aldona rezervujo. La receptoroj ne montras deflankiĝon de la normo. La oksigenpremo en la ĉefa rezervujo egalas nun 66 kg/cm2 kaj sinkas plu.

Mills: Kial forflugas tiu oksigeno? Kial ĝi forflugas? Respondu!

Lunako: La informoj ne estas sufiĉaj. Atenton. La aldona rezervujo estas plenigita per oksigeno ĝis maksimumo. Premo en la aldona rezervujo egalas 90 kg/cm2. Premo en la ĉefa rezervujo sinkas plu. Egalas nun 57 kg/cm2.

Mills: Forfluas plu kun tia rapido?! Devas esti truo! Sed kie? Se la distribuilo ne difektiĝis, de verŝajne klapoj! Reduktoraj klapoj! Kial vi ne respondas?

Lunako: La indikatoro montras plenan hermetikecon de la reduktoro kaj klapoj. La mufoj sur tuboforkoj ne lasas forfluon. Premo en la ĉefa rezervujo sinkas plu. Nun ĝi egalas 50 kg/cm2.

Mills: Kaj kiom estas en la aldona?

Lunako: Premo en la aldona rezervujo estas sen ŝanĝoj. Egalas 90 kg/cm2. (Blopp kantas «It is a lovely day today…»)

Mills: Kantu, kantu! Lunako! Por kiom da horoj sufiĉos al ni oksigeno el rezervo?

Lunako: En kondiĉoj de ŝpara uzado dum la eksterordinara proceduro D kiel danĝero, la kapacito de la aldona rezervujo sufiĉos al unu homo por 280 horoj.

Mills: Malmulte! Diablo prenu, malmulte! Alpumpu tien oksigenon, antaŭ ol ĝi forfluos tute. Tiru el la ĉefa rezervujo kiom eblas!

Lunako: La aldona rezervujo estas projektita kalkule je maksimuma premo 85 kg/cm2. Laŭ la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep mi superis la allaseblan premon en la aldona rezervujo je 5 kg/cm2 por maksimume pligrandigi rezervon de oksigeno. Plua levo de premo povas minaci je eksplodo de la rezervujo. Atenton. La kuranta informo en kadroj de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. Premo en la ĉefa rezervujo sinkas plu. Egalas nun 41 kg/cm2.

Mills: Daŭre forfluas?.. Ho majesta dio… kial vi do nenion faras? Kial ĝi forflugas?

Lunako: La informoj ne estas sufiĉaj. Atenton. Mi ŝaltas nun la instrukcion por savo laŭ la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. La prefaco: «Forfluo de oksigeno kaj minaco de asfiksio». Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo sinkas pro nedifinita kaŭzo. Nun ĝi egalas 32 kg/cm2. Ĉe daŭra forfluo la premo en la ĉefa rezervujo atingos nulon post 9 ĝis 10 minutoj. La indikatoroj A, B, D kaj grupoj H26 estas en normo. Hermetikiloj sur la duktoj antaŭ la reduktoro kaj post ĝi estas en normo. La reduktoro kaj la klapoj estas en normo.

Mills: Ĉio estas en normo, nur la oksigeno forfluas! (kun bridata rabia kolerego): Ĉu ne?

Lunako: Estas tiel. Ĉar la mezuriloj kontrolas nur liberajn partojn de la rezervujo kaj de duktaro, aperas ebleco, antaŭvidita en la ĉefa programo de akcidento, punkto 8, subpunkto 12, paragrafo 64, ke krevis la ekstera kiraso de la oksigenrezervujo en la loko, kie la rezervujo estas senpere apogata de baza luna roko en betona fundamento. La probablecon de la krevo en tiu rezervuja kiraso la programo de akcidento en paragrafo 05 konsideras kiel unu ŝanco kontraŭ kvarcent miliardoj. Atenton. Mi donas kurantan informon en kadroj de sava instrukcio de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo nun sinkas malpli rapide, ĉar la oksigeno eliras sub malaltiĝanta propra premo. La premo egalas 28 kg/cm2.

Mills: Ĉu tio estas sava instrukcio? Pli ĝuste nekrologo! Ĉu ne eblas plialtigi la premon en la aldona rezervujo?

Lunako: Plialtiĝo de premo en la aldona rezervujo je ĉiu sekva kilogramo po kvadratcentimetro plialtigas ŝancojn de rezervuja krevo eksponente kun potenco tri.

Blopp (kantas): «It is a lovely day today…»

Mills: Kio estas en tiu sava instrukcio?! Lunako!

Lunako: Atenton. Parolas Lunako kun ŝaltita sava instrukcio de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. Punkto nul-unu de la instrukcio. Atentante tion, ke homa organismo eluzas la plej malgrandan kvanton da oksigeno dum plena ripozo, estas proponate al ĉiuj homoj ĉeestantaj en la stacio tuj kuŝiĝi surdorse, malstreĉi muskolojn, spiri modere kun frekvenco ne pli ol 14 fojojn minute, dum tio pensi pri io agrabla aŭ almenaŭ indiferenta, ĉar ajna pensa ekscito plifortigas metabolon kaj pro tio la oksigenelspezon.

Mills: Pri io agrabla, ĉu? Aŭskultu! Enŝovu do almenaŭ ducent funtojn da oksigeno plu en la aldonan rezervujon. Mi ordonas tion fari tuj! Ĉu vi aŭdas?!

Lunako: Mi ne povas plenumi tiun ordonon, ĉar mi estas limigita de la programo D kiel danĝero unu-nul-sep. Laŭ la sava instrukcio mi povas montri lokon, kie troviĝas bobeno de la limiganta programo. Vi povas min malŝalti kune kun la kontrolo de staciaj aparatoj kaj agi laŭ propraj decidoj, je propra responso. Mi tamen malkonsilas tian konduton, ĉar la parametroj de la forfluo montras, ke oksigeno plene forlasos la ĉefan rezervujon pli frue, ol eblos malŝalti la menciitajn limigojn.

Mills: Nu, almenaŭ tio klaras. (Subite muĝas el la tuta gorĝo): Blopp!! Blooopp!!!!

Blopp (tra duonmalfermita pordo de la banĉambro): Kial do vi tiel superstreĉiĝas? Ĉu vi deziras vin duŝi? Tuj mi eliros.

Mills: Mi ne deziras duŝi min. Mi deziras vivi. (sonas porda frapo, nudpiedaj kurpaŝoj, proksimiĝanta voĉo de Blopp).

Blopp: Kio okazis? Kiel vi aspektas? Kio estas al vi?

Mills: Ni ambaŭ aspektas same. Forfluo de oksigeno. La tuta oksigeno forfluis de ni el la ĉefa rezervujo.

Blopp: La tuta oksigeno? Kiaj do stultaj ŝercoj…

Mills: Ĉu vi ne kredas? Do aŭskultu (ŝaltas la komputilon).

Lunako: Atenton. Parolas Lunako. La sava instrukcio de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep estas ŝaltita. En la stacio estas anoncita alarmo de grava minaco. Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo egalas nun 8 kg/cm2. La premo en la ĉefa rezervujo sinkas plu, sed nun malpli rapide. Laŭ la manometraj donitaĵoj la ĉefa rezervujo likas. Loko de la forfluo ne estas difinita pro nesufiĉaj informoj. Probable la rezervujo krevis en ekstera parto de la kiraso. La ĉefa programo de akcidento konsideras tian krevon kiel unu ŝanco kontraŭ kvarcent miliardoj. Atenton. En kadroj de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep, antaŭ daŭrigi la savan instrukcion mi komuniku parametrojn de indikatoroj sur la stacio. Sur duktoj de la reduktoro ĉiuj klapoj estas en normo. Sur la tufoblokoj de duktaro kaj sur la mufoj ĉiuj klapoj estas en normo….