124704.fb2 Luna nokto - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

Luna nokto - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

Blopp: Malŝaltu tiun mokadon! Ni devas decidi, kion fari! (klakas malŝalto. La komputilo silentiĝas je duonvorto).

Blopp: Mi ankoraŭ ne ordigis pensojn. En la ĉefa ujo oksigeno mankas — sed rezervo estas, ĉu?

Mills: Estas. Laŭ la komputila kalkulo de oksigeno sufiĉos por 140 horoj.

Blopp: Por 140 horoj!! Sed… sed ĉu por du homoj?

Mills: Certe. Por du. Eblas konfirmi. (ŝaltas la komputilon). Lunako! Por kiom longe… da oksigeno?

Lunako: Parolas Lunako. La oksigeno el la aldona rezervujo sufiĉos por 140 horoj al duopo, ĉe minimuma elspezo laŭ konduto de pleja ŝparemo, sed al unu homo por 280 horoj. Mi daŭrigas la savan instrukcion de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. Ĉar homa organismo eluzas la plej malgrandan kvanton da oksigeno en stato de plena ripozo, estas proponate al ĉiuj homoj, ĉeestantaj en la stacio tuj kuŝiĝi surdorsen, malstreĉi muskolojn, spiri modere kun frekventeco 14 fojoj minute kaj dume pensi pri io agrabla… (klakas malŝalto).

Blopp: Nu, do ni pensu pri io agrabla! 140 horoj, ĉu? Sed la raketo venos post 280 horoj. (mallaŭte): Ni ne eltenos.

Mills: Tiel aspektas.

Blopp: Kiel tio okazis? Tiom subite…

Mills: Mi ne scias. Ĝi same nenion scias: «La informoj ne estas sufiĉaj». Ĉu vi konas tiun kanteton? Ŝajnas, ke cedis la ekstera kiraso. Laciĝo de la materialo aŭ… cetere nun tio jam ne gravas.

Mills: Do, ni ekkuŝu, ĉu? Surdorse. Kaj malstreĉu la muskolojn.

Blopp: Por kio? Ĉe pleja ŝparemo la oksigeno sufiĉos nur por 140 horoj, sed la raketo alflugos je 140 horoj pli malfrue! Anstataŭ sufokiĝi kuŝante kaj pensante pri agrablaĵoj, pli bonas serĉi ian eliron!

Mills: Ni povas interkonsulti. Certe. Tamen surmetu ion sur vin.

Blopp: Kio? Oh! Mi forgesis, ke staras nuda… atendu, mi nur surĵetos ion… nun la plej grava estas konservado de trankvilo kaj racio. (efekto de ŝirata tolo).

Mills: Rimarku! La ĉemizon vi surtiras sur la krurojn!

Blopp: Diabloj! Mi ŝatis tiun ĉemizon… (stultece ekridas, sed lia gajo tuj malaperas). Nu, mi jam estas preta.

Mills: Vi povas fari kion vi deziras. Mi ajnokaze ekkuŝas. Ankaŭ kuŝante oni povas interparoli. La instrukcioj ekzistas por tio, ke oni lin plenumu.

Lunako: Atenton. Mi aŭdigas specialan komunikon en kadroj de proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo nun sinkis ĝis malpli ol 4 kg/cm2. Ĉar tia premo ne estas sufiĉa por provizado de la stacio, mi reŝaltas provizadon de la stacio per oksigeno el la aldona rezervujo. (efekto: mallaŭta siblo, poste silento). Atenton. Mi daŭrigas la savan instrukcion de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep. Dum la tuta tempodaŭro en la stato de alta minaco oni ne rajtas konsumi nutraĵojn. Precipe albumenozajn kaj altkaloriajn, ĉar ilia digestado pliaktivigas metabolon, tiel pligrandigante elspezon de oksigeno. (efekto de malŝalto de la komputilo).

Mills (kuŝante): Kial vi malŝaltis?

Blopp: Aŭskultu! Necesas kontakti kun Houston! Ili pliurĝigu starton de la raketo!

Mills: Vi forgesis, ke ni ne havas interkomunikeblon!

Blopp: Al diablo! (ŝaltas la komputilon): Lunako, kiam ni havos interkomunikon kun Houston?

Lunako: Parolas Lunako. La stacio nun situas en radia ombro sub la luna horizonto kaŭze de libracia movado. La tempodaŭro de radia silento egalas 218 horoj ekde nuna momento. Mi daŭrigas la savan instrukcion de la proceduro D kiel dan… (efekto de malŝalto je duonvorto).

Blopp: Tro multe. Tamen tutegale… do kion fari? Hm?

Mills: Kuŝiĝu.

Blopp: Ĉu por eterna ripozo? Mi ĝin ankoraŭ ne aspiras. Nu certe! Sur la stacio ja devas esti oksigenaj balonoj de skafandroj. Kie ili estas?

Mills: Restis nur du. En ĉiu po ok funtoj da oksigeno.

Blopp: Sed la malplenaj! La malplenajn ni povis plenigi per oksigeno antaŭ ol ĝi forfluis el la rezervujo, sed vi, anstataŭ ol fari tion…

Mills: Trankviliĝu. Hieraŭ vi mem forĵetis ĉiujn malplenajn balonojn apud tiu konuso de Toricelli. (Silento).

Blopp: Sed mi tamen provos voki Houston. Kio? Kiel vi pensas?

Mills: Ni estas ja sub la radia horizonto. Vanaj klopodoj!

Blopp: Provi ne malutilas. (efekto: ŝalto de radio). Ha lo, Houston. Ha lo, Houston. Reeĥu! Parolas Luno! Ni havas gravan zorgon. Houston, ĉu vi aŭdas min? Houston, ni estas en morta danĝero, de ni forfinis oksigeno! Houston! Al diablo…

Mills: Ĉesu premi. Prefere ekkuŝu kaj ne moviĝu.

Blopp: Ni supozu, ke mi ekkuŝos. Kion tio utilos?

Mills: Tio plialtigos niajn ŝancojn.

Blopp: Ĉu vi tiel opinias? Mi ŝatus ekscii, kial?

Mills: La raketo povas veni pli frue.

Blopp: Vi mem tion ne kredas. Ĉu vi scias?…

Mills: Mi aŭskultas.

Blopp: Ni povus, tamen, ion fari. Mi ne diras, ke tuj. Sed necesas primediti ĉiujn eventualaĵojn.

Mills: Kion vi konsideras? (subite li komprenis) Ha-a-a!

Blopp: Ĝuste.

Mills: Min en kalkulon ne prenu. Mi havas la edzinon kaj gefilojn.

Blopp: Mi ne instigas vin al io. Sed ni povus ambaŭ…

Mills: Kiel do ambaŭ?

Blopp: Ekzistas tia rimedo. Malnova kaj provita.

Mills: Ĉu lotumo?

Blopp: Ekzemple.

Mills: Temas ne nur pri familio. Tio estas kontraŭ miaj konvinkoj. La homo ne rajtas tion fari mem.

Blopp: Ĉu sinjoro Dio al vi malpermesas?