124704.fb2
Blopp: Mi tute ne ofendas. La religio ordonas amon al proksimulo.
Mills: Sed vi ja ne kredas.
Blopp: Sed vi tamen kredas.
Mills: Ĉesu. Tio estas cinika kaj stulta. (Aŭdiĝas, ke unu el ili ekstaris kaj komencas iradi).
Mills: Kial vi ekstaris? Ĉesu tiel iradi. Ĉu vi aŭdas? Vi elspezas pli multe da oksigeno.
Blopp: Nu, kaj kio? Tutegale ne sufiĉos.
Mills: Vi elspezas mian oksigenon.
Blopp: Kiamaniere?
Mills: Tiamaniere, ke mi kuŝas konforme al la instrukcio, sed vi tumultaĉas. Mi elspezas malpli, kaj vi — pli multe, tamen ni devas egale…
Blopp: Mi proponas ian pli noblan temon. Pli konvenan al la cirkonstancoj. Eble skribi lastan volon?
Mills: Tio ne estas bezonata. Ĉiu vorto, kiun ni diris, estas ja registrita sur la bendo.
Blopp: Interese, kie estas tiu bendo? Mi neniam interesiĝis pri ĉi tio! Lunako!
Lunako: Parolas Lunako. Mi aŭskultas.
Blopp: Ĉu estas vi, kiu registras ĉiujn parolojn?
Lunako: Ne. En la sekcio VII de mia korpuso troviĝas prisigelita kasedo kun vitra kovrilo, enhavanta magnetofonon, kasedojn, ŝanĝilon de la kasedoj kaj sendependan fonton de elektro. La surbendigaĵo ne estas forviŝebla. Ĉe ĉiu ŝanĝo de stacia teamo la surbendigaĵo estas transportota sur Teron kaj aŭskultota en Houston.
Blopp: En Houston?
Lunako: Estas tiel. En Houston.
Blopp: La magnetofono havas sendependan elektrofonton. Kial?
Lunako: La magnetofono estas provizata per elektro de propra atoma pilo, enigita en kirason, tial, ke la surbendigaĵo povu konserviĝi dum katastrofo en la stacio kaj ankaŭ ke ĝi ne dependu de tensio en la elektra reto de la stacio.
Blopp: Mi komprenas. Iu povus fari fuŝkontakton kaj la magnetofono haltus. Ĉio estas antaŭvidita! Tiu kovrilo, ĝi verŝajne ne estas ordinara vitro. Ĉu?
Lunako: La kovrilo de la magnetofono estas farita el altrezista kirasa vitro. Atenton. Parolas Lunako. Mi daŭrigas la savan instrukcion de la proceduro D kiel dan… (efekto de malŝalto).
Mills: Ĉu vi amuziĝas, aŭ kio? Lasu tiun instalaĵon en trankvilo. Ĉu vi ne aŭdis, kion diris la komputilo? Vi ne atingos internon. Ekstremokaze vi rompos viajn ungojn!
Blopp: Mi ne rompos la ungojn, ĉar mi nenion tuŝas. (sonoj kvazaŭ de gratado aŭ frapado kontraŭ glaso, sufiĉe fortaj).
Mills: Tuj lasu tiun magnetofonon kaj kuŝiĝu ĉi tie! Ĉu vi aŭdas?
Blopp: Mi ne volas kuŝi. Kaj krom tio mi petas, ke vi regu vin. Vi fariĝas agresiva.
Mills: Ĉu mi?
Blopp: Jes. Vi. Tamen ne indas pri tio. Se vin incitas nome tio, ke mi rigardas la magnetofonon, mi jam ne plu tion faros. Ĉu vi kontentas?
Mills: Plej bone estus, se ni povus ekdormi. Dum dormo oni elspezas malpli multe da oksigeno.
Blopp: Ĉu vi povus ekdormi? Mi rigardos…
Mills: Eblas akcepti dormigilon.
Blopp: Ĉu vi tiel pensas? (post momento) Nu bone. Faru ni tiel. Kie ĝi estas? Ĉu en la medicina kesto?
Mills: Jes. (sonoj). Kion vi tie faras?
Blopp: Tion, kion vi diris (sono de akvoverŝo en glason). Jen. Tio estas Seconal (skuas skatoleton kun tablojdoj).
Mills: Lasu tiun skatoleton! Mi mem prenos la tablojdon (aŭdeblas, ke ankaŭ li ekstaris).
Blopp: Prenu. Mi jam prenis. Pri kio temas? Kial do vi tiel rigardas?
Mills: Metu vian tablojdon en la buŝon, do tiam ankaŭ mi metos.
Blopp: Bonvole. (komencas paroli iom obtuze, kvazaŭ havas tablojdon sur la lango). Kial vi ne glutas?
Mills: Komence necesas disronĝi.
Blopp: Tamen vi ja ne ronĝas.
Mills: Glutu ni post unu-du-tri. Ĉu bone?
Blopp: Stranga penso. Sed bonvolu, se vi insistas. Unu, du, tri!
Mills: Vi tute ne glutis!
Blopp: Ĉar ankaŭ vi ne glutis…
Mills: Mi ne fidas al vi.
Blopp: Estus strange, se mi al vi fidus.
Mills: Kial?
Blopp: Ĉar vi ŝajnigas vin sanktulo. Vi ekkuŝis disciplineme, substrekante, ke vi kondutas laŭ la instrukcio, sed mi — ne, kaj poste vi faros kontraŭ mi denuncon.
Mills: Kian denuncon? Kion vi fantazias?
Blopp: Denuncon al la centro de flugoj en Houston. Mi estas nek surda, nek stulta, mia karulo. Mi eĉ ne tuŝis la kovrilon de la magnetofono, sed vi diris, ke mi penas atingi la internon. Kaj eĉ pli! Kiam mi respondis, ke tute ne tuŝas ĝin, vi komencis per io grati post miaj ŝultroj. Tiu sono estas registrita. Vi intence tion faris! Vi volis farbi min per suspekto, ke mi perfortis malfermi la magnetofonon…