124704.fb2
Blopp: Ekspertizo tion montros. Sono el malproksimo registriĝas alie ol la tute proksima. Mi staris ĉe la komputilo, kaj vi kuŝis — kaj gratis kontraŭ io per ungoj…
Mills: Aŭskutu — al vi io ŝajnis. Eble estis iu hazarda susuro, sed mi ĝin ne rimarkis. Mi petas, ke vi ĉesu paroli al mi tiamaniere. Mi vin konas ne de hodiaŭ. Vi estas impulsiva, sed sendepende de tio, kiel finiĝos tiu ĉi historio, mi turnas min al la bona flanko de via naturo. Haltu. Estus hide, se ĉi tie okazus io… kontraŭa al nia solidareco.
Blopp: Al kio vi aspiras? Ĉiu el ni havas bonan kaj malbonan flankon de sia naturo. Ankaŭ vi ne estas sankta.
Mills: Sed mi tute ne asertas tion. Mi simple deziras proponi, ke ni kondutu tiel, kiel postulas la situacio. Konsenteme kaj racie.
Blopp: Do ĉu vi ŝanĝis vian opinion?
Mills: Mi ne komprenas.
Blopp: Ĉu vi volas lotumi?
Mills: Ne. Kaj mi petas, ke vi ĉesu pri tio paroli.
Blopp: Ne deflankiĝu. Mi demandis, ĉar vi mem diris, ke ni devas konduti racie…
Mills: Kaj konsenteme! Vi ne sukcesos perversi eĉ unu vorton! Ni havas atestanton, jen! (frapas la vitran kovrilon de la magnetofono).
Blopp: Vane vi tiel ekscitiĝas. Ĉu pro unu vorto?.. Pardonu, se mi malbone tion komprenis. Nun mi diras: ni ekkuŝu. Se vi al mi ne fidas, kuŝiĝu en tiu flanko, tiamaniere vi povos min vidi… malgraŭ ke de mia flanko al vi certe nenio minacas! Kio al vi estas? Vi estas alterne ruĝa kaj blanka… ĉu vi deziras trinki akvon? Viaj manoj tremas — atentu, vi ellasos la glason! (sono de falinta kaj frakasata glaso).
Mills: Fripono! Estas vi, kiu disbatis la glason!
Blopp: Kiamaniere? Starante je tri paŝoj de vi, kiam vi ĝin tenas?
Mills: Vi disbatis, vi! Intence prenis kaj ĵetis sur plankon, ĉar la sono estas registrata, sed la vido — ne! Vi intencis min akuzi, sed tio al vi ne sukcesis!
Blopp: Akuzi? Pri kio, je dia kompato? Ĉu pri ellaso de la glaso? Jen kia kulpo! A-a-a… mi komprenis! La duan fojon vi preparas por mi kaptilon! Unue, ho moŝta komisiono, Blopp penis atingi la magnetofonon, sed tion li ne sukcesis. Tiam li disbatis glason, sed diris, ke ĝin ellasas Mills, ĉar liaj manoj tremis. Tiu ruza Blopp! Ja se io okazus al Blopp, tio signifus, ke doktoro Mills devis agi laŭ necesa defendo… Se vi plu kondutos tiamaniere, apelante al bona flanko de mia naturo kaj samtempe farante tiajn porkaĵojn, mi barikadiĝos en mia kabino deinterne. Ĉu vi komprenas?
Mills: Mi perfekte komprenas. Vi intencas aspektigi min paranojulo, sed tion vi ne sukcesos!
Blopp: Por kio mi devus aspektigi vin frenezulo? Kion mi per tio povus akiri?
Mills: Vi mem bone scias.
Blopp: Ne. Vere, ke ne scias. Mi dirus eĉ, ke vi kondutas malĝentile…
Mills: Mi kondutas tute normale. Tio signifas — afable.
Blopp: Bone. Vi kondutas tute normale. Se vi deziras, mi povas eĉ dekfoje ripeti tion. Doktoro Mills kondutas tute normale, normale, normale, normale, normale, normale. Ĉu mi kontentigis vin? Mi diris nur: ni supozu, ke vi kondutas malĝentile kaj ke tio estas registrita. Kion mi per tio akiros?
Mills: Ĉu vi efektive deziras, ke mi rakontu?
Blopp: Tamen jes. Mi petas vin pri tio.
Mills: Bone. Kion vi havas tie en la poŝo?
Blopp: En kiu? En tiu ĉi mi havas naztukon, ŝlosilojn de mia aŭto kaj dozmezurilon. En la alia mi havas ĵetonon por aŭtomato kaj notlibreton. Tio estas ĉio, vi mem vidas.
Mills: Vi havas tie ankoraŭ ion. Ion pezan, kio etendigas vian poŝon. Kunmeteblan tranĉilon, ĉu ne?
Blopp: Estas vi, kiu havas tranĉilon, sed ne mi. Vi mem ĝin montris al mi en la bazo — ĝin donis al vi via filo unu tagon antaŭ la starto. Sur ĝi estas via monogramo. Vi tenas ĝin en la poŝo, sed penas tion prezenti tiel, kvazaŭ mi ĝin havas.
Mills: Ĉar vi havas ĝin. Vi ĝin prenis por malfermi botelon da kokakolo. Per ĝi oni povas malfermi botelojn. Ĝi kuŝis sur la tablo apud la mikroskopo, kaj vi prenis ĝin.
Blopp: Ĉu mi prenis vian tranĉilon?
Mills: Jes. Mi mem vidis. Homo, kiu spertas pri uzado de mikroskopo, tute de devas fermi alian okulon. Mi ekzamenis preparaĵon, sed vidis per la alia okulo, kiel vi prenis la tranĉilon.
Blopp: Kiam?
Mills: Tio okazis hodiaŭ tagmeze. Post la tagmanĝo. Ne ŝajnigu, ke vi ne memoras.
Blopp: Interese, kiucele mi bezonus vian tranĉilon, se en la malvarmigilo sur la supra breto kuŝas universala malfermilo por konservaĵoj?
Mills: Mensogo! Ne kuŝas, kaj mi ne permesos al vi, ke vi ĝin tuj tien subĵetu!
Blopp: Tio estas blankfadene kunkudrita, mia kara. Se mi povas subĵeti la malfermilon por boteloj en la malvarmigilon, tio signifas, ke mi scias, kie ĝi estas. Se mi scias, kie ĝi estas, do por kia diablo mi bezonas vian tranĉilon?
Mills: Sed vi ĝin havas. Mi vidas, kiel etendiĝas via poŝo.
Blopp: Kaj mi vidas, ke vi furioziĝas. Estas nur du eblecoj. Aŭ vi halucinas, aŭ kalumnias, ĉar mi nek havis ian tranĉilon, nek plu havas. Se mi dezirus ĝin preni, tiam mi unue demandus vin, kaj tio estus registrita sur la bendo. Kaj matene mi ja ne povis scii, ke vespere de ni forfluos oksigeno. Mi ne estas aŭguranto. Mi ne havas pretekston kaŝiĝi por preni vian tranĉilon, kiam vi rigardis en la mikroskopon. Ĉu vi vidas, kiom valoras via konkludo? Faru al vi malvarman bandaĝon sur la kapon.
Mills: Kia perfido! Oni imagu, ke iam mi konsideris vin honesta homo. Sed oni jam avertis min antaŭe. Jam antaŭnelonge. Ankoraŭ en la bazo. Vi rapide faris la karieron. Irante sur kadavroj.
Blopp: Tio nomiĝas manovro por deflankigi atenton. Mian karieron lasu en trankvilo. Vi ĉiam uzas la saman skemon de insinuo. Unue estis magnetofono, poste la glaso, kaj nun la tranĉilo. Mi ne scias, ĉu vi havas manion de persekuto, sed tiel aŭ alie vi fariĝis danĝera. Mi devas vin ligi.
Mills: Ne proksimiĝu al mi! Ĉu vi aŭdas?!!
Blopp: Mi ne proksimiĝus al vi, eĉ se vi mem tion volus. Mi ne estas stulta. Tio estas gambito?
Mills: Kia gambito? Vi diras absurdaĵon.
Blopp: Ja ĉiumomente vi povas ĉion turni, samkiel faris tion ĝis nun. Unue vi uzis tion, ke mi rigardis la magnetofonon. Poste, kiam la glaso falis el viaj manoj, vi uzis tion kontraŭ mi, kriante, ke estas mi, kiu disbatis ĝin. Sekva estas la tranĉilo, via tranĉilo, kun via monogramo. Do, evidente, se vi volus, ke mi proksimiĝu al vi, sub ajna preteksto, tio estus kaptilo. Ĉu diri, kion kaj kiel vi al vi pripensis? Kriante, ke mi ĵetas min sur vin, vi eltirus la tranĉilon por min murdi. La bendo en Houston ripetus vian krion, kaj vi rakontus, ke vi sukcesis elŝiri de mi la tranĉilon. Ke vi agis laŭ necesa defendo! Tial vi priplektas min per suspektoj. La tuta kateno de krimaj pruvoj! Sed mi disŝiris ĝin. Vi nenion al mi faros!
Mills: Kia sensenca deliro! Ja estas vi, kiu diris antaŭ momento, ke vi volas min ligi.
Blopp: Mi ne diris, ke mi volas. Mi diris, ke mi devas, ĉar vi estas danĝera. Vi uzis tion tujmomente, kriante, ke mi ne proksimiĝu al vi. Sed mi eĉ ne ekmoviĝis de la loko. (facila krako)
Mills: Blopp malfermis la tranĉilon!
Blopp: Estas vi, kiu ĝin malfermis. Prenis el la poŝo kaj malfermis. Vi subtaksas la nuntempan teknikon de surbendigado. Ekspertizo konfirmos, de kiu flanko aŭdiĝis la krako de malfermata tranĉilo — ĉu de mia, ĉu de via! (Iliaj voĉoj lasas kompreni, ke ili ambaŭ iras — eventuale rigardas unu la alian kaj ĉirkaŭiras la ejon, kiel reciproke observantaj luktistoj sur areno).
Mills: Ne proksimiĝu al mi! Staru surloke!
Blopp: Mi ne povas stari surloke, ĉar vi iras al mi kun tranĉilo. Mi devas retiriĝi!