124704.fb2 Luna nokto - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 6

Luna nokto - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 6

Mills: Estas mi, kiu devas retiriĝi, aĉulo!

Blopp: Mills ne estas stulta. Li komprenas, ke demaskis sin malferminte la tranĉilon, ĉar tiu krako venis de lia flanko. Tial li ekiris al mi, kaj mi devas retiriĝi. Tiamaniere Mills penas malebligi solvon de la situacio. Ni plenumas la tutan ĉirkaŭiron.

Mills: Vi mensogas! Nur duonon de ĉirkaŭiro!

Blopp: Denove la sama taktiko. Mills havas tranĉilon, sed mi estas senarmita. Tial mi prenos de la tablo geologian martelon (facila bruo). Kaj kion vi nun elpensos?

Mills: Sur la tablo forestis la martelo!

Blopp: Bonvolu. Ne estis martelo. Do kion mi prenis de sur la tablo?

Mills: Nenion! Frapis la tablon per fingroj! Vi preparas ian novan perfidon!

Blopp: Vi havas la tranĉilon kaj mi la martelon. Via avantaĝo malgrandiĝis. Pro tio mi proponas… oh! (metala sonfrapo) Mills ĵetis kontraŭ min oksigenan balonon!

Mills: Mensogo! Ĝi kuŝis kaj vi piedbatis ĝin!

Blopp: Mills, lasu la alian balonon en trankvilo!

Mills: Mi levis ĝin. Mi prenis ĝin, ĉar devas min iel defendi!

Blopp: Pro tio ankaŭ mi devas (leĝera sono. Paŝoj, ekspiroj, krio, bruo de renversata tablo).

Mills kaj Blopp (samtempe): Mills atakis min! Blopp atakis min! (silento).

Blopp: Mi lastan fojon penas enmeti peceton de racio en tiun frenezadon. Se ni plue kondutos samkiel antaŭe, ni pereos ambaŭ. Ni pritaksu nin reciproke. Mi en efektivo estas pli juna kaj pli forta, tamen, kiam vi malfortiĝos, vi rigliĝu de interno en via kabino kaj barikadigu la pordon. Evidente, mi faru la samon, se mi malfortiĝos la unua. Provu pensi logike. Se vi barikadiĝos en la kabino, al vi certe nenio minacos de mia flanko, vi simple baldaŭ sufokiĝos pro manko de oksigeno. Ankaŭ mi, same. Ni ambaŭ sufokiĝos, kaj antaŭ la morto turmentiĝos ĝis sveno. Ĉu tio speciale interesas vin?

Mills: Do, kion vi volas?

Blopp: La samon, kiel antaŭe.

Mills: Ke ni lotumu?

Blopp: Jes.

Mills: Mi ne kredas, ke tio estas honesta propono. Tio estas via nova artifiko!

Blopp: Ŝajnas, ke sole mia propono, kiun vi konsideros kiel honesta, estus tio, ke mi pendumu min antaŭ viaj okuloj, ĉu? Je tio ne kalkulu. Mi diras: ni lotumu!

Mills: Nu, kion do… rakontu, kiel vi tion imagas…

Blopp: Ni lotumos. Kiu malgajnos, tiu iros al sia kabino kaj glutos venenon. En la kesto kun kemiaĵoj estas kalia cianido. Kiu malgajnos, tiu rigliĝos de interno antaŭ ol gluti la venenon, ke ne estu suspektata tiu, kiu restos vivanta. Kion vi al tio respondos?

Mills: Bone. Vi insistadas. Ni lotumu.

Blopp: Mi havas en la poŝo dolaran moneron. Por mi estas averso, por vi reverso. La averso malgajnas. La reverso gajnas. Kiam la monero falos, ni ambaŭ anoncos, kiu flanko estas supre. Ĉu vi konsentas?

Mills: Konsentas.

Blopp: Atenton, mi ĵetas! (sonoro de monero) Reverso, reverso!

Mills: Averso, averso!

Blopp: Reverso! Vi mensogas, reverso!

Mills: Estas vi, kiu mensogas! Averso! (momento de silento).

Blopp: Tio estas senelirejo. Fakte mi povis tion supozi laŭ vi. Tamen ne ĉio estas perdita. Ni devas doni nian sorton al iu tria.

Mills: Sed ĉi tie estas ja neniu.

Blopp: Tamen estas certe. La komputilo. Ni ŝaltos ĝin, ke ĝi donu informon. Se la oka vorto, kiun ĝi diros, havos paran nombron de silaboj, do vi gajnos, kaj se la neparan, do mi. Ĉu vi konsentas?

Mills: Jes. Tio, kion parolas la komputilo, ne dependas de iu el ni kaj ne eblas tion antaŭvidi. Sed necesas ŝalti ĝin tiel, ke ĝi parolu malrapide, kaj ni kune nombru la vortojn ĝis ok.

Blopp: Bone. Ne indas ion atendi. Jam multe da oksigeno elspeziĝis vane. Prepariĝu al nombrado. Atenton! Mi ŝaltas la komputilon! Jam!

Lunako: Proceduro D kiel danĝero, dua punkto de l' sava instrukcio antaŭvidas en ekstrema minaco de asfiksio rimedojn de ekstrema ŝparo de oksigenelspezo. (La komputilo parolos de nun dum tuta tempo ĝis la fino, iom malpli rapide ol kutime. Mills kaj Blopp nombris laŭtvoĉe «unu, du, tri k.t.p.» la elparolatajn vortojn. Je la kalkulo «ok» estas la difinita artikolo. Sur tiu bazo — ĉu ĝi estas unusilaba, ĉu ne — inter ili aperas disputo).

Blopp: Ok. Nepara! La oka vorto estas «l'».

Mills: «l'» ne estas konsiderenda! Ĝi ne estas vorto, nek silabo! La oka vorto estas «sava», du silaboj, para! Mi gajnis!

Blopp: Hooo! Ĉi tiu perfido jam ne sukcesos al vi! La kondiĉoj estas registritaj sur la bendo! Ne temis pri ajnaj esceptoj! La artikolo estas vorto! Mi gajnis!

Mills: Malvero, mi!

Blopp: Iru por cianido! Tuj!

Mills: Vi mem iru! Ne instigu min! Mi iros neniam! For! Kiel vi aŭdacas!

(Bruo kaj krioj. Ambaŭ komencis batali. Ili ruliĝas sur la planko. Aŭdeblas bruetoj de renversitaj instalaĵoj, frapoj, raŭkado: «Mills, lasu!!», «Blopp… ne sufoku… a! Tranĉilo! Ĵetu tion! Mills! Oh! Ne! Ne!! Blopp min premas… ne murdu min…» Resonoj en komenco plifortiĝas, kvazaŭ luktado okupas la tutan stacion. Povas aperi ankaŭ diversaj sonoj, kaŭzitaj de korpobatoj kontraŭ muroj kaj kestoj. La homoj luktas senĉese, malfortiĝas, kaj fin-fine ambaŭ kvazaŭ svenas aŭ agonias: ies lasta lamento, kaj silento. Dum tiu tuta tempo Lunako diktas la savan instrukcion.)

Lunako: Post plenigo de la aldona rezervujo per oksigeno ĝis maksimumo, do ĝis la premo je 90 kg/cm2, oni povas komenci la trian punkton de la sava instrukcio. Tiu punkto ordonas komenci la operacion S kiel savon. Necesas serĉi sur la planka surfaco la kvadraton, markitan per ruĝa litero S kiel savo, kaj levi ĝin por eltiri el la teniloj. Sub la kvadrato kun la litero S kiel savo, troviĝas averia aparataro por elektrolizo de akvo. La elektrolizo malkomponas akvon je hidrogeno kaj oksigeno. La aparataron por elektrolizo necesas kunigi per kabloj kun la bornoj sur la elektrostando E4 kaj E5. La pilaro ebligas ricevon de elektro, sufiĉa por malkomponado de akvo je hidrogeno kaj oksigeno por du homoj. La oksigenon, kiu kolektiĝas en la kvara retorto, necesas konduki en la aeron de la stacio, kaj la hidrogenon necesas forkonduki eksteren tra la speciala dukto T6, markita per lumineska verda farbo. Por garantii sufiĉan alfluon de oksigeno por du homoj, necesas starigi la regulilon de la klapo sur la literon S kiel savo. La averian aparataron eblas lanĉi dum ok minutoj. Post ĝia lanĉo necesas plue zorgi pri ŝparema elspezo de oksigeno. Por tiu celo, necesas ekkuŝi surdorse, kun malstreĉitaj muskoloj kaj pensi pri io agrabla aŭ almenaŭ indiferenta…

Junio 1975


  1.  breĉio — rokaĵo, konsistanta el nature kuncementiĝintaj akraj pecoj.

  2.  plagioklazo — speco de feldspato, enhavanta kalcion kaj natrion.

  3.  libracio — periodaj ŝanceliĝoj de Luno ĉirkaŭ ĝia masa centro, pro la neegalritma movado laŭ la orbito.

  4.  insurgento — ribelanto, partoprenanto de revolucio aŭ puĉo.

  5.  ostaĝo — persono, kontraŭleĝe kaptita kaj tenata de krimuloj, kiuj postulas plenumon de siaj pretendoj, minacante aliokaze murdi la ostaĝon.

  6.  merkaptano — kemia substanco, gaso (CH3SH), tre fiodora, en grandaj kvantoj — venena.