153305.fb2 Eta Eyolf - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

Eta Eyolf - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

Dramo en tri aktoj

Tradukis Odd Tangeru

ROLOJ:

ALFRED ALLMERS, bienulo, literaturisto, iama pohora instruisto. Sinjorino RITA ALLMERS, lia edzino. EYOLF, ilia infano; naŭ jarojn aĝa. Fraŭlino ASTA ALLMERS, pli juna duonfratino de Alfred. Inĝeniero BORGHEJM. RATO-FRAŬLINO.

(La okazaĵoj trovas lokon en la bieno de Allmers ĉe la fjordo, kelkajn mejlojn de la urbo.)

UNUA AKTO

(Bela, riĉe ekipita ĝardena ĉambro. Multaj mebloj, floroj, plantoj. En la fono malfermitaj vitraj pordoj al verando. Vasta elvido super la fjordon. Arbarkovritaj montetoj fore. Sur ambaŭ flankaj muroj estas pordoj; tiu dekstre estas duobla pordo kaj iom pli malantaŭa. Antaŭe dekstre estas sofo kun opaj kusenetoj kaj kovriloj. Seĝoj kaj malgranda tablo ĉe la sofoangulo. Antaŭe maldekstre estas pli granda tablo kun apogseĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo staras kofreto. Estas frua somermateno en varma sunvetero.)

(Sinjorino Rita Allmers staras apud la tablo, kun la dorso dekstren, elprenante el la kofreto. Ŝi estas bela, iom granda, ŝvelbrusta, blonda sinjorino de proksimume 30 jaroj. Vestita en hela matenrobo.)

(Iom poste fraŭlino Asta Allmers envenas tra la pordo dekstre, vestita en helbruna somerkostumo kun ĉapelo, jako kaj sunŝirmilo. Sub la brako ŝi havas sufiĉe grandan, ŝlositan tekon. Ŝi estas svelta, mezalta, kun malhelaj haroj kaj profundaj, seriozaj okuloj. 25 jara.)

ASTA

(enveninta tra la pordo) Bonan matenon, kara Rita.

RITA

(turnas la kapon kaj kapsignas al ŝi) Jen, – ĉu estas vi, Asta! Ĉu vi tiel frue venas el la urbo? Tiom foren al ni?

ASTA

(metas la vestaĵojn sur seĝon apud la pordo) Jes, mi havis eĉ ne momentan kvieton. Ŝajnis al mi, ke mi nepre devis iri ĉi tien kaj vidi etan Eyolf hodiaŭ. Kaj ankaŭ vin. (metas la tekon sur la tablon ĉe la sofo) Kaj mi veturis per la vaporŝipo.

RITA

(ridetas al ŝi) Kaj surborde vi eble renkontis iun aŭ alian bonan amikon? Tiel hazarde, mi pensas.

ASTA

(trankvile) Ne, mi tute ne renkontis iun konatulon. (rigardas en la kofreton) Sed, Rita, – kio do tio estas?

RITA

(daŭre elpakas) La valizo de Alfred. Ĉu vi ne rekonas ĝin?

ASTA

(ĝoja, proksimiĝas) Ĉu! Alfred revenis hejmen?

RITA

Jes, imagu, – li venis tute neatendite per la nokta trajno.

ASTA

Ho, do estis tio , kion mi sentis! Estis tio , kio tiris min ĉi tien! – Kaj li nenion skribis antaŭe? Eĉ ne poŝtkarton?

RITAEĉ ne unu vorton.ASTAEĉ ne telegrafis?RITA

Jes, horon antaŭ ol li venis. Tute mallonge kaj malvarme. (ridas) Ĉu ne kutimas al li, Asta?

ASTA

Jes ja. Ĉion li faras tiel senemocie.

RITA

Sed des pli ĝuinde estis, kiam mi havis lin reen.

ASTA

Jes, mi ja komprenas.

RITA

Eĉ dek kvar tagojn antaŭ ol mi atendis lin!

ASTA

Kaj li fartas bone? Ne deprimata?

RITA

(fermas la kofreton kaj ridetas al ŝi) Li aspektis kvazaŭ transformita, kiam li envenis tra la pordo.

ASTA

Kaj eĉ ne laca, ĉu?

RITA

Jes, laca mi kredas ke li vere estis. Sufiĉe laca, jes. Sed, la kompatindulo, li ja iris piede preskaŭ la tutan vojon.

ASTA

Kaj la aero inter la altaj montoj certe estis iom akra por li.

RITA

Ne, tion mi vere ne opinias. Mi aŭdis lin tusi eĉ ne unu fojon.

ASTA

Jen, vi vidu! Do estis tamen bone, ke la kuracisto decidigis lin fari tiun ekskurson.

RITA

Jes, nun, kiam ĝi fine estas finita, jen –. Sed komprenu, ke estis terura tempo por mi, Asta. Pri tio mi neniam volis paroli. Kaj vi ja malofte vizitis min –