153305.fb2
RITA
(en kreskanta animskuo) Jes, ĉar tiam ŝi devis longe foren vojaĝi kun li! Kaj tiam ŝi ne povus veni ĉi tien al ni kiel nun!
ALLMERS
(rigardas ŝin surprize) Kion! Ĉu vi dezirus kvitiĝi de Asta!
Sed kial je la mondo –?
RITA
(pasie ĵetas la brakojn ĉirkaŭ lian kolon) Jes, ĉar tiam mi fine havus vin sola por mi mem! Tamen – eĉ ne tiam! Ne tute por mi! (ekploregas) Ho, Alfred, Alfred, – mi ne povas malkapti vin.
ALLMERS
(milde liberigas sin) Sed plej kara Rita, – estu do prudenta!
RITA
Ne, mi tute ne ŝatas esti prudenta! Mi nur ŝatas vin! Nur sole vin en la tuta mondo! (denove ĉirkaŭbrakas lian kolon) Vin, vin, vin!
ALLMERS
Lasu, lasu, – vi sufokas min –!
RITA
(malkaptas lin) Je Dio se mi povus! (rigardas lin fajre) Ho, se vi scius, kiom mi estas vin malaminta –!
Jes, – kiam vi sidis tie ene ĉe vi mem. Kovante sur via laboro. Ĝis longe – longe en la noktojn. (plendante) Tiom longe, – tiel malfrue, Alfred. – Ho, kiel mi malamis vian laboron!
ALLMERS
Sed nun estas ja finite pri tio.
RITA
(ridas tranĉe) Jes, certe! Nun vi ja estas okupata pri tio, kio estas pli malinda.
ALLMERS
(ekscite) Pli malinda! Ĉu vi nomas la infanon tio, kio estas pli malinda?
RITA
(impete) Jes, mi faras. En la rilato inter ni du, mi ĝin tiel nomas. Ĉar la infano, – la infano, ĝi aldone estas viva homo, ĝi. (en kreskanta ekscitiĝo) Sed mi tion ne toleras, Alfred! Mi ne toleras, – mi jenon diras al vi!
ALLMERS
(rigardas ŝin fikse kaj diras mallaŭtete) Multajn fojojn mi preskaŭ timas vin, Rita.
RITA
(sombre) Mi foje ankaŭ timas min mem. Kaj ĝuste tial vi ne devas veki la malicon en mi.
ALLMERS
Jes, sed je la nomo de Dio, – ĉu tion mi faras?
RITA
Jes, vi faras, – kiam vi pecen ŝiras la plej sanktan inter ni du.
ALLMERS
(emfaze) Sed pripensu do, Rita. Estas ja via propra infano, – nia sola infano pri kiu temas.
La infano estas nur duone mia propra. (denove en eksplodo) Sed vi estu sole mia! Tute mia vi estu! Tion mi rajtas postuli de vi!
ALLMERS
(ektiras la ŝultrojn) Ho kara Rita, – ne utilas ion postuli. Ĉio devas esti donata libervole.
RITA
(rigardas lin streĉe) Kaj tion vi de nun eble ne povas?
ALLMERS
Ne, mi ne povas. Mi devas dividi min inter Eyolf kaj vi.
RITA
Sed se Eyolf neniam estus naskita? Kiel tiaokaze?
ALLMERS
(cedante) Nu, tiaokaze estus alie. Tiam mi ja havus nur vin por ami.
RITA
(malrapide; tremante) Do mi esperus, ke mi neniam estus lin naskinta.
ALLMERS
(eksaltas) Rita, vi ne scias mem kion vi diras!