153305.fb2 Eta Eyolf - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 17

Eta Eyolf - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 17

Ho, se mi vere povus vin veki.

ALLMERS

(rigardas super la akvon) Kiom senkora aspektas la fjordo hodiaŭ. Kuŝas peza kaj dormema. Plumbogriza, – kun flavaj ekflagroj, kaj spegulas la pluvnubojn.

ASTA

(petante) Ho, Alfred, ne sidadu tie fikse rigardante la fjordon!

ALLMERS

(sen ŝin aŭskultante) La supraĵon, jes. Sed en la profundo, – tie fluas la forta subfluo –

ASTA

(timeme) Ho, pro Dio en la ĉielo, – ne pensu pri la profundo!

ALLMERS

(rigardas ŝin milde) Vi certe kredas, ke li kuŝas tie ĝuste eksterborde, vi? Sed tion li ne faras, Asta. Ne kredu tion. Memoru, kiel ĉi tiu fluo torentas foren. Rekte en la maron.

ASTA

(ĵetas sin plorante sur la tablon kun la manoj antaŭ la vizaĝo) Ho, Dio, – ho Dio!

ALLMERS

(peze) Tial nun eta Eyolf foriĝis tiom longe – longe for de ni, la liaj.

ASTA

(rigardas lin petante) Ho, Alfred, ne diru do tiaĵon!

ALLMERS

Jes, vi povas mem elkalkuli. Vi kiu estas tiel lerta –. En dudek ok – dudek naŭ – horoj. Konsideru –! Konsideru –!

ASTA

(krias kaj kovras la orelojn) Alfred –!

ALLMERS

(premegas la manon forte kontraŭ la tablon) Sed ĉu vi komprenas la sencon en io tia?

ASTA

(rigardas lin) En kio?

ALLMERS

En tio ĉi, farita kontraŭ mi kaj Rita.

ASTALa sencon en tio?ALLMERS

(senpacience) Jes, La sencon, mi diras. Ĉar senco devas ja troviĝi en ĝi. La vivo, la ekzistado, – la sorto estu do ne tiel tute sensenca.

ASTA

Ho, kiu povas diri ion certe kaj decide pri tiuj aferoj, kara Alfred?

ALLMERS

(ridas amare) Ne-ne; vi eble vere pravas. Eble ĉio iras tiel hazarde, Asta. Prizorgante sin mem, kiel rompita ŝipo sen stirilo. Vere povas esti tiel. – Almenaŭ tiel aspektas.

ASTA

(pensema) Se nur aspektis –?

ALLMERS

(impete) Nu? Ĉu vi povas klarigi por mi? Ĉar mi ne povas. (pli milde) Jen Eyolf preta eniri spirit-konscian vivon. Enhavas en si senfinajn eblecojn. Riĉajn eblecojn, eble. Plenumus mian ekzistadon kun ĝojo kaj fiero. Kaj jen bezoniĝas nur freneza, maljuna virinaĉo venanta – montranta hundon en saketo –

ASTA

Sed ni ja ne scias, kiel tio vere okazis.

ALLMERS

Jes, ni scias. La knaboj vidis ŝin remanta foren sur la fjordo. Ili vidis Eyolf staranta sola sur la eĝo de la kajo. Vidis lin fiksrigardi post ŝin – kaj kvazaŭ sveni. (tremetanta) Kaj jen li ekfalis malsupren, – kaj malaperis.

ASTA

Jes, jes. Sed tamen –

ALLMERS

Ŝi tiris lin en la profundon. Pri tio estu certe, Asta.

ASTA

Sed, kara, kial ŝi tion farus?

ALLMERS

Jes, – jen estas la afero! Kial ŝi faris? Estas neniu venĝo kaŝita. Neniu pentofaro, mi pensas. Eyolf neniam faris al ŝi malbonon. Neniam fikriis post ŝin. Neniam ĵetis ŝtonon al ŝia hundo. Li eĉ ne vidis ŝin aŭ ŝia hundo antaŭ siaj okuloj antaŭ hieraŭ. Neniu venĝo do. Tiel senkaŭza ĉio. Tiel tute sensenca, Asta. – Kaj tamen la monda ordo tion bezonas.

ASTA

Ĉu vi parolis kun Rita pri tiuj pensoj?

ALLMERS

(skuas la kapon) Ŝajnas al mi ke mi pli facile povas paroli kun vi pri tiaĵoj. (spiras pene) Kaj ankaŭ pri ĉio alia.

(Asta prenas kudraĵojn kaj paketon en papero el la poŝo. Allmers sidas spiritforesta kaj rigardas ŝin.)