153305.fb2 Eta Eyolf - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 29

Eta Eyolf - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 29

(fervore) Ne, ne; li ne faras! En tio vi mispensas.

ALLMERS

Bone. Do mi venos al vi, – vi kara, kara fratino. Mi devas reveni al vi. Hejmen al vi por puriĝi kaj nobliĝi de la kunvivo kun –

ASTA

(ekscitita) Alfred, – vi pekas kontraŭ Rita!

ALLMERS

Mi estas pekinta kontraŭ ŝi. Sed ne en tio ĉi. Ho, pripensu do, Asta! Kia do estis la kuna vivo inter vi kaj mi? Ĉu ne estis kiel nura alta, sankta tago de komenco ĝis fino?

ASTA

Jes, estis, Alfred. Sed ne estas revivebla.

ALLMERS

(amare) Ĉu vi opinias, ke la geedzeco tiom neripareble degenerigis min?

ASTA

(trankvile) Ne, tion mi ne opinias.

ALLMERS

Jen do, ni du volas revivi nian iaman vivon.

ASTA

(decide) Ni ne povas , Alfred.

ALLMERS

Jes, ni povas. Ĉar amo de frato kaj fratino –

ASTA

(streĉita) Kio pri ĝi?

ALLMERS

Tiu rilato estas la sola, kiu ne estas sub la leĝo de transformo.

ASTA

(malrapide; tremetanta) Tamen, se tiu rilato ne –

ALLMERSNe –?ASTA

– ne estas nia rilato?

ALLMERS

(rigardas ŝin fikse kaj surprizita) Ne nia ? Kara, kion vi per tio sugestas?

ASTA

Plej bone ke mi tuj al vi diras, Alfred.

ALLMERSJes, jes, jen diru!ASTA

La leteroj de patrino –. Tiuj kiuj kuŝas en la teko –.

ALLMERSNu jes?ASTA

Tiujn vi legu – kiam mi estos forvojaĝinta.

ALLMERSKial mi faru?ASTA

(batalante kun si mem) Jes, kaj jen vi vidos, ke –

ALLMERSNu!ASTA

– ke mi ne rajtas porti – la nomon de via patro.

ALLMERS

(ŝanceliĝante malantaŭen) Asta! Kion vi diras!

ASTA

Legu la leterojn. Jen vi vidos. Kaj komprenu. – Kaj eble havu pardonon – por patrino, ankaŭ.

ALLMERS

(manpremas sian kapon) Mi ne povas kapti jenon. Ne fikse teni la penson. Vi, Asta, – ne estus –

ASTA

Vi ne estas mia frato, Alfred.

ALLMERS

(rapide, duone obstine, rigardas ŝin) Nu, sed kion do vere tio ŝanĝas en la rilato inter ni du? Funde nenion.

ASTA

(agitas la kapon) Ĉion ĝi ŝanĝas, Alfred. Nia rilato ne estas tia de frato kaj fratino.

ALLMERS

Ne-ne. Sed tamen same sankta. Restos ĉiam same sankta.

ASTA

Ne forgesu, – ke ĝi estas sub la leĝo de transformo, – kiel vi ĵus diris.

ALLMERS

(rigardas ŝin esplore) Ĉu per tio vi sugestas, ke –?

ASTA

(kviete, varme emociigita) Ne pliajn vortojn, – vi kara, kara Alfred. – (prenas la florojn de la seĝo) Jen vidu tiujn nimfeojn!

ALLMERS

(kapsignas malrapide) Estas el tiuj, kiuj supren streĉas sin, – de la profundo.

ASTA