153305.fb2
ASTA
(petante) Tamen, Alfred, vi ja devas resti hejme ĉe Rita nun!
(sen respondi, turnas sin al Borghejm ) Estus eble pli bone por vi, ke vi ankoraŭ ne havas kunvojaĝanton.
BORGHEJM
(malema) Ho, kial vi povas diri tiaĵon!
ALLMERS
Ja, ĉar vi neniam scias, kiun vi eble renkontos poste. Survoje.
La ĝusta vojaĝkamarado. Kiam estos tro malfrue. Tro malfrue.
ASTA
(silente, tremante) Alfred! Alfred!
BORGHEJM
(rigardas ilin laŭvice) Kion tio signifas? Mi ne komprenas –
(Rita suprenvenas de maldekstre de la fono.)
RITA
(plende) Ho, ne foriru de mi, ĉiuj!
ASTA
(al ŝi renkonte) Vi ja preferis esti sola, vi diris –
RITA
Jes, tamen mi ne kuraĝas. Komencas tiom malbele malheliĝi. Ŝajnas al mi, ke estas grandaj, malfermitaj okuloj, kiuj rigardas min!
ASTA
(mole, kunsentanta) Se tiel do estus, Rita? Tiujn okulojn vi ne timu.
RITA
Ke vi tion povas diri! Ne timu!
ALLMERS
(petege) Asta, mi petas vin, – por ĉio en la mondo, – restu – ĉe Rita!
RITA
Jes! Kaj ankaŭ ĉe Alfred! Restu! Restu, Asta!
ASTA
(batalante) Ho, mi dezirus ege volonte –
Nu, do jen tion faru! Ĉar Alfred kaj mi ne povas solaj travivi la funebron kaj aflikton.
ALLMERS
(sombre) Prefere diru – tra la riproĉo kaj turmento.
RITA
Jes, kion ajn vi preferas nomi jenon, – ni ne portas ĝin solaj, ni du. Ho, Asta, mi petas vin elkore! Restu, kaj helpu nin! Estu por ni en la loko de Eyolf –
ASTA
(retiras sin) De Eyolf –!
RITA
Jes, ĉu ne, ŝi povas, Alfred?
ALLMERS
Se ŝi volas kaj povas.
Antaŭe vi ja nomis ŝin via eta Eyolf. (prenas ŝian manon) De nun vi estu nia Eyolf, Asta! Eyolf kiel vi antaŭe estis.
ALLMERS
(en kaŝata emocio) Restu – kaj dividu la vivon kun ni, Asta. Kun Rita. Kun mi. Kun mi, via frato!
ASTA
(decide, retiras sian manon) Ne. Mi ne povas. (turnas sin) Borghejm, – kiam ekveturos la vaporŝipo?
Jen mi devas preni la ŝipon. Vi volas kuniri, ĉu?
BORGHEJM
(mallaŭta ĝojkrio) Se mi volas! Jes, jes, jes!
(malrapide) Ha, tiel. Jes, do vi ja ne povas resti ĉe ni.