153305.fb2
Ho, silentu pri tiaĵoj, Alfred! Ĉar vi ja tamen sekure elvenis.
ALLMERS
Jes; kaj jen subite mi atingis la celon. Sur la alia bordo de la lago.
RITA
Estus nokto en teruro por vi, Alfred. Sed nun poste vi ne volas konfesi tion por vi mem.
ALLMERS
Tiu nokto suprenlevis min al decido. Kaj jen okazis, ke mi turnis kaj iris rekte hejmen. Al Eyolf.
RITA
(mallaŭte) Tro malfrue.
Jes. Kaj kiam jen – la kamarado venis kaj prenis lin –. Jen blovaĉis teruro de li. De la tuto. De ĉio , – kion ni tamen ne kuraĝas forlasi. Tiom terligitaj ni ambaŭ estas, Rita.
RITA
(kun brileto de ĝojo) Jes, ĉu ne vere! Ankaŭ vi! (pli proksime) Ho, ni vivu do la vivon kune plej eble longe!
ALLMERS
(levas la ŝultron) Vivi la vivon. Jes! Kaj eĉ nenion havi por ĝin plenigi. Dezerto kaj malpleneco ĉio. Kien ajn mi rigardas.
RITA
(timigita) Ho, frue aŭ malfrue vi foriros de mi, Alfred! Mi tion sentas! Kaj mi ankaŭ vidas laŭ via aspekto! Vi foriros de mi!
ALLMERS
Kun la vojkamarado, vi aludas?
RITA
Ne, mi aludas tion, kio ankoraŭ pli aĉa estas. Libervole vi foriros de mi. Ĉar estas nur ĉi tie, ĉe mi, ke vi ne trovas, ke vi havas vivotaskon. Respondu al mi! Ĉu ne tiel vi pensas?
ALLMERS
(rigardas ŝin firme) Kaj se nun mi pensis –?
(Bruo kaj kriado kvazaŭ de koleraj, ekscititaj voĉoj aŭdiĝas de fore malsupre. Allmers iras al la baraĵo.)
RITA
Kio estas? (ekkriante) Ho, vidu, ili lin trovis!
ALLMERS
Li neniam estos trovata.
(antaŭeniras) Nur interbatado, – kiel kutime.
RITA
Malsupre sur la marbordo?
ALLMERS
Jes. La tuta marborda vilaĝo devus esti forigata. Nun la edzoj venas hejmen. Ebriaj kiel kutime. Draŝas la infanojn. Aŭdu kiel la knaboj ululas! La virinoj kriaĉas pri helpo por ili –
RITA
Jes, ĉu ni ne sendu iun malsupren por helpi ilin?
ALLMERS
(malmole kaj kolere) Helpi ilin, kiuj ne helpis Eyolf! Ne, lasu ilin perei, – kiel ili lasis Eyolf perei!
RITA
Ho, ne parolu tiel, Alfred! Ne pensu tiel!
ALLMERS
Mi ne povas alimaniere pensi. Ĉiuj tiuj domaĉoj devus esti malkonstruataj.
RITA
Kaj kio do fariĝus de tiuj multaj malriĉaj homoj?
Ĉu gravas, kie ili pereas.
RITA
(silente, riproĉe) Vi trudas vin mem al tia malmoleco, Alfred.
(impete) De nun mi rajtas esti malmola! Estas ankaŭ mia devo!
Mia devo al Eyolf. Li ne kuŝu senvenĝita. Jen, mallonge, Rita! Mi al vi diras! Malkonstruu la tutan lokon kaj ebenigu la bordon, – kiam mi estos for.
RITA
(rigardas lin profunde) Kiam vi estos for?