153305.fb2 Eta Eyolf - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 4

Eta Eyolf - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 4

EYOLF

Kaj aŭdu, paĉjo, – Borghejm aĉetis al mi pafarkon. Kaj ankaŭ trejnigis min pafi.

ALLMERS

Jen, jes, vere estas io por vi, Eyolf.

EYOLF

Kaj kiam li venontfoje revenos, mi ankaŭ petos lin instrui al mi naĝi.

ALLMERS

Naĝi! Ho, sed kial vi do tion volas!

EYOLF

Jes, ĉar ĉiuj knaboj malsupre sur la marbordo, ili scipovas naĝi. Estas nur mi, kiu ne scipovas.

ALLMERS

(kortuŝita, metas la brakojn ĉirkaŭ lin) Estas permesite lerni ĉion kion vi volas! Ĉion kion vi mem deziras lerni.

EYOLF

Jes, ĉu vi scias kion mi pleje deziras, paĉjo?

ALLMERSNu? Diru?EYOLF

Pleje mi deziras lerni fariĝi soldato.

ALLMERS

Ho, eta Eyolf, estas multaj aliaj okupoj, kiuj estas pli bonaj ol tiu.

EYOLF

Jes, tamen kiam mi estos granda, tiam mi ja devas esti soldato. Tion vi ja scias.

ALLMERS

(premegas la manojn) Jes, jes, jes; ni vidos –

ASTA

(eksidas ĉe la tablo dekstre) Eyolf! Venu al mi, kaj mi ion al vi rakontos.

EYOLF

(iras al ŝi) Kio estas, onklino?

ASTA

Imagu, Eyolf, mi vidis la Rato-fraŭlinon.

EYOLF

Ĉu! Vi vidis la Rato-fraŭlinon! Ho, vi nur ŝerctrompas min!

ASTA

Ne, estas vero. Mi vidis ŝin hieraŭ.

EYOLF

Kie vi do vidis ŝin?

ASTA

Mi vidis ŝin sur la vojo, ekster la urbo.

ALLMERS

Ankaŭ mi vidis ŝin ie en la kamparo.

RITA

(kiu sidas en la sofo) Eble ankaŭ ni vidos ŝin, Eyolf.

EYOLF

Onklino, ĉu ne estas strange, ke ŝi estas nomita Rato-fraŭlino?

ASTA

La homoj nur nomas ŝin tiel, ĉar ŝi iras tra kamparo kaj laŭ bordoj forpelante ĉiujn ratojn.

ALLMERS

Efektive ŝi laŭdire estas nomita fraŭlino Lup, mi kredas.

EYOLF

Lup? Tio ja signifas lupo.

ALLMERS

(Frapetas lin sur la kapon) Jen, ankaŭ tion vi scias, Eyolf!

EYOLF

(pensema) Do eble estas vero, ke ŝi estas lup-fantomo dum la nokto. Ĉu vi tion kredas, paĉjo?