153305.fb2 Eta Eyolf - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 9

Eta Eyolf - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 9

(seniluziigita, malprenas lian manon) Nu ja, – pri Eyolf!

ALLMERS

Pli kaj pli profunden eta Eyolf prenis lokon en mi. Post la fatala falo de la tablo –. Kaj pleje post kiam ni certiĝis, ke estas nekuraceble –

RITA

(insiste) Sed vi ja zorgas pri li laŭ ĉiuj povoj, Alfred.

ALLMERS

Kiel lerneja instruisto, jes. Sed ne kiel patro. Kaj patro estas kio mi de nun volas esti por Eyolf.

RITA

(rigardas lin kaj skuas la kapon) Aspekte mi ne vere komprenas vin.

ALLMERS

Mi celas, ke mi el ĉiuj miaj povoj volas provi igi lian nekuraceblan staton tiom milda kaj facila kiom elpenseble.

RITA

Ho, sed, vi, – dank' al Dio, mi opinias, ke li ne sentas tion tiom profunde.

ASTA

(kortuŝita) Ho jes, Rita, li sentas.

ALLMERS

Jes, estu certa, ke li sentas tion profunde.

RITA

(senpacience) Sed, kara, – kion pli povas vi do por li fari?

ALLMERS

Mi volas provi lumigi ĉiujn tiujn riĉajn eblecojn, kiuj aperas en lia infana animo. Ĉio kion li havas en si de noblaj ĝermoj, mi volas instigi al kresko, – porti florojn kaj fruktojn. (pli kaj pli arde; ekstaras) Kaj mi volas pli ol tio ! Mi volas helpi lin harmoniigi siajn dezirojn kaj tion, kio kuŝas atingebla antaŭ li. Ĉar tia li ne estas nun. Lia tuta aspiro celas tion, kio lian tutan vivon restos por li neatingebla. Sed mi volas krei senton de feliĉo en lia animo.

(Li paŝas kelkajn fojojn tien kaj reen sur la planko. Asta kaj Rita sekvas lin per la okuloj.)

RITA

Vi devus preni tiujn aferojn pli trankvilanime, Alfred!

ALLMERS

(haltas apud la tablo maldekstre kaj rigardas ilin) Eyolf daŭrigu la verkon de mia vivo. Se li tion volas. Aŭ li povas elekti ion, kio estas plene lia propra. Plej eble tio. – Do, ĉiuokaze mi lasas mian resti.

RITA

(ekstaras) Sed, plej kara Alfred, – ĉu vi ne povas labori por vi ambaŭ, vi kaj Eyolf?

ALLMERS

Ne, tion mi ne povas. Neeble! Mi ne povas dividi min mem. Kaj tial mi cedas. Eyolf estu la superulo en nia parencaro. Kaj mi faros tion la verko de mia vivo fari lin la superulo.

ASTA

(ekstaris kaj iras al li) Tio ĉi kostis por vi terure severan batalon, Alfred.

ALLMERS

Jes, efektive. Ĉi-hejme mi ne estus reginta min mem. Neniam trudinta min mem al rezigno. Neniam ĉi-hejme.

RITA

Tial vi do faris vojaĝon ĉi-somere?

ALLMERS

(kun lumantaj okuloj) Jes! Kaj jen mi atingis supren en la senfinan solecon. Vidis la sunleviĝon lumi sur la pintojn. Sentis min pli proksima al la steloj. Kvazaŭ en kompreno kaj komunumo kun ili. Kaj jen mi kapablis.

ASTA

(malĝoje) Sed neniam plu vi daŭrigos skribi la libron pri "La respondeco de la homo"?

ALLMERS

Ne, neniam, Asta. Mi ne povas dividi min inter du taskoj, mi ja diras. – Sed mi volas realigi la respondecon de la homo – en mia vivo.

RITA

(kun rideto) Ĉu vi vere kredas ke vi povas subteni tiajn altajn intencojn ĉi-hejme?

ALLMERS

(prenas ŝian manon) Lige kun vi mi povas. (etendas la alian manon) Kaj lige ankaŭ kun vi, Asta.

RITA

(retiras sian manon) Do kun du. Vi tamen povas vin dividi.

ALLMERSSed plej kara Rita –!

(Rita foriras de li kaj haltas ĉe la pordo de la ĝardeno.)

(Iu frapas facile kaj rapide sur la pordon dekstre. Inĝeniero Borghejm rapide envenas. Li estas juna viro iom pli ol 30 jaroj. Hela kaj brava esprimo, Rekta staturo.)

BORGHEJM

Bonan matenon, bonan matenon, sinjorino! (Haltas ĝoja je la vido de Allmers .) Ho ne, kion mi vidas! Jam reen hejme, sinjoro Allmers?

ALLMERS