153312.fb2
TOAS.Vi ankaŭ ilin kovru per silento!
Sufiĉe da teruroj! Vi nur diru,
Per kia do miraklo vi elkreskis
El tiu trunk’ sovaĝa?
IFIGENIO.De Atreo
Unua fil’ Agamemnono estis:
Li estas mia patro. Sed en li
Mi ĉiam vidis—mi kun ĝojo diras—
Modelon de la plej perfekta viro.
Al li kiel unuan amofrukton
Min naskis Klitemnestro, kaj post mi
Elektron. Kaj la reĝo regis pace,
Kaj la ripozon longe ne havitan
Ricevis nun la domo de Tantalo.
Por la feliĉo de l’ gepatroj mankis
Ankoraŭ filo; sed apenaŭ tiu
Deziro plenumiĝis kaj intere
De la fratinoj kreskis la fileto,
Oresto la amata, jen pretiĝis
Jam nova malfeliĉo por la domo.
Vi aŭdis ja pri la milito, kiu,
Por venĝi rabon de virin’ plej bela,
La tutan forton de la grekaj princoj
Venigis sub la grandan urbon Trojo.
Ĉu ili Trojon venkis kaj la celon
De sia venĝ’ atingis,—mi ne aŭdis.
La tutan armearon de la grekoj
Kondukis mia patro. En Aŭlido
Atendis ili longe tute vane
Favoran venton, ĉar Dian’ koleris
Ilian kondukanton, ŝi retenis
La rapidantajn grekojn kaj postulis
Per Kalĥas la filinon la plej aĝan
De l’ reĝo. Tiam ili ruze logis
Min kune kun patrin’ en la tendaron,
Al la altar’ min tiris kaj oferis
Ĉi tiun kapon al Diano. Tiam
Ŝi repaciĝis: ŝi ne volis havi
La sangon mian, ŝi min save kovris
Per nubo. Kaj nur en ĉi tiu templo
Post ŝajna morto mi min mem rekonis.
Ĝi estas mi, mi mem: Ifigenio,
Nepino de Atreo kaj filino
De l’ reĝ’ Agamemnono, la propraĵo
De la diino, antaŭ vi nun staras.
TOAS.Ne pli por mi valoras reĝidino,
Ol la ĝisnuna nekonatulino.
Senŝanĝe mi ripetas: vi min sekvu,
Kun mi dividu, kion mi posedas!