153312.fb2
Ke ĝi revivu, ke nun el la cindro
De ĝiaj estingitaj fajrolokoj
La patraj dioj ĝoje releviĝu
Kaj bela fajro lumu nun denove
Por ili. Via mano la unua
Por ili ŝutos el la oraj vazoj
Incenson. Trans la sojlon vi enportos
Denove savon, ĝojon, novan vivon,
Kaj la malbenon vi malaperigos,
Kaj vian familion vi ornamos
Per novaj, freŝaj floroj de la vivo.
IFIGENIO.Ho, kiam mi vin aŭdas, mia kara,
Tuj mia kor’, trafita de l’ radio
De viaj vortoj, turnas sin feliĉe
Al dolĉa la konsolo, kiel floro
Sin turnas al la suno. Kian ĝojon
Alportas firmaj vortoj de amiko
Apudestanta! tiuj vortoj havas
Ĉielan forton, dum solulo falas
Sub ŝarĝ’ de sia propra meditado!
Ŝlositaj en la brusto, maturiĝas
Nur malfacile kaj tre malrapide
La pensoj kaj decidoj, sed alesto
De kara homo ilin tre facile
Disvolvas.
PILADO.Nun adiaŭ! Mi rapidos
Nun trankviligi la amikojn, kiuj
Atendas sopirante. Poste baldaŭ
Ĉi tien mi revenos kaj, kaŝita
En arbetaĵ’ de roko, mi atendos
De vi signalon.—Tamen diru, kial
Vi nun meditas? Vian frunton kovris
Subite ia ombro de malĝojo.
IFIGENIO.Pardonu! Kiel la senpezaj nuboj
Antaŭe de la suno, tiel flugas
Malgranda zorgo antaŭ mia koro.
PILADO.Ne timu! Nur por trompi la danĝero
Sin ligis kun la timo. Ambaŭ estas
Kunuloj.
IFIGENIO.Tamen ne malnobla estas
La zorgo, kiu penas min averti,
Ke mi ne trompu mian reĝon, kiu
Por mi fariĝis kvazaŭ dua patro.
PILADO.La homon, kiu buĉas vian fraton!
IFIGENIO.La homon, kiu faris al mi bonon.
PILADO.Se la neces’ ordonas, ĝi ne estas
Maldanko.
IFIGENIO.Tamen restas ĝi maldanko;
Nur la neces’ ĝin senkulpigas.