153322.fb2
Teatraĵo en kvin aktoj
Tradukis: Odd Tangerud
ROLOJ:
DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto. SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino. Liaj filinoj el la unua geedzeco: BOLETTE. HILDE, nur duone plenkreska. LEKTORO ARNHOLM. LYNGSTRAND, antaŭa maristo, malsana. Li esperas fariĝi skulptisto. BALLESTED, pedelo, ĉiofaranto, amatora pentristo FREMDA VIRO. JUNAJ HOMOJ EL LA URBO. TURISTOJ. SOMERGASTOJ.
(La intrigo okazas somere en malgranda urbo ĉe fjordo en norda Norvegio.)
(La domo de doktoro Wangel . Tegmentita verando maldekstre. Ĝardeno antaŭe kaj ĉirkaŭe. Malsupre de la verando estas flagstango. Dekstre en la ĝardeno estas laŭbo kun tablo kaj seĝoj. Heĝa barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaŭ la barilo estas vojo al la marbordo. Aleo laŭ la vojo. Inter la arboj vidiĝas la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo. Estas varma kaj brile klara somermateno.)
(Ballested , mezaĝa, vestita en malnova velurjako kaj kun larĝrandaĵa artistĉapelo, staras apud la flagstango ordigante la ŝnuron. La flago kuŝas sur la tero. Iom fore de li staras pentrostablo kun streĉita tolo. Flanke de ĝi kuŝas faldebla seĝo, penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.)
(Bolette Wangel venas sur la verandon tra la malfermita ĝardenĉambra pordo. Ŝi portas grandan vazon kun floroj, kiun ŝi metas sur la tablon.)
BOLETTE Nu, Ballested, – ĉu vi sukcesas ĝin suprentiri?
BALLESTED Jes ja, fraŭlino. Estas simpla afero. – Pardonu, – ĉu vi atendas fremdulojn vizite hodiaŭ?
BOLETTE Jes, ni atendas ĉefinstruiston Arnholm ĉi tien antaŭtagmeze. Li venis al la urbo ĉi-nokte.
BALLESTED Arnholm? Atendu iomete –. Ĉu li ne nomiĝis Arnholm, tiu guvernisto ĉi tie antaŭ kelkaj jaroj?
BOLETTE Jes. Ĝuste li.
BALLESTED Jen, jen. Li do revenos ĉi tien denove.
BOLETTE Ĝuste tial ni deziras flagi.
BALLESTED Jes, estas ja vere konvene.
(Bolette iras en la ĝardenan ĉambron.)
(Iom poste Lyngstrand venas laŭ la vojo dekstre, kaj haltas interesate vidante la stablon kaj la pentristajn aĵojn. Li estas maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas malforte.)
LYNGSTRAND (de ekstere de la heĝo) Bonan matenon.
BALLESTED (turnas sin) Ho –! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.) Jen, jen, – Nun leviĝas la balono. (Fiksas la ŝnuron, kaj iom ordigas ĉe la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas la plezuron –
LYNGSTRAND Aspekte vi estas pentristo, vi.
BALLESTED Kompreneble. Ĉu mi ne ankaŭ estus pentristo?
LYNGSTRAND Jes, mi vidas. – Ĉu vi permesas, ke mi eniru?
BALLESTED Vi eble volas rigardi?
LYNGSTRAND Jes, mi ege volus.
BALLESTED Ho, ankoraŭ ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu. Proksimiĝu.
LYNGSTRAND Dankon, dankon. (Li proksimiĝas tra la kradpordo.)
BALLESTED (pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras.
LYNGSTRAND Mi ja vidas.
BALLESTED Sed mankas ankoraŭ la figuro. En la ĉi-tiea urbo neeblas trovi modelon.
LYNGSTRAND Ĉu estu ankaŭ figuro?
BALLESTED Jes. Ĉe tiu rifo en la antaŭo kuŝu duone morta marvirino.
LYNGSTRAND Kial ŝi estu duone morta?
BALLESTED Ŝi erare naĝis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj nun ŝi kuŝas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas.
LYNGSTRAND Nu, tiel.
BALLESTED Estas la sinjorino en ĉi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion pentri.
LYNGSTRAND Kion vi fine nomu la bildon?
BALLESTED Mi intencas nomi ĝin "La fino de la marvirino".
LYNGSTRAND Konvenas bone. – Vi certe faros ion bonan el tio.
BALLESTED (rigardas lin) Fakulo eble?
LYNGSTRAND Pentristo, vi sugestas?
BALLESTED Jes.
LYNGSTRAND Ne, mi ne estas. Sed mi fariĝos skulptisto. Mi nomiĝas Hans Lyngstrand.
BALLESTED Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaŭ estas bela arto. – Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Ĉu vi estas longe loĝinta ĉi tie?
LYNGSTRAND Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan someron.
BALLESTED Ĝui la agrablan naĝejan vivon? Ĉu?
LYNGSTRAND Jes. Mi provos regajni miajn fortojn.
BALLESTED Ĉu malsana?
LYNGSTRAND Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas danĝere. Estas nur ioma anheleco en la brusto.