153322.fb2
BOLETTE Kompatindulo –.
HILDE Se Lyngstrand proponus geedziĝon al vi, ĉu vi lin akceptus?
BOLETTE Ĉu vi freneziĝis?
HILDE Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne baldaŭ estus mortanta. Ĉu vi tiam akceptus lin?
BOLETTE Mi opinias, ke estus pli bone ke vi prenus lin.
HILDE Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li eĉ ne havas sufiĉe por vivteni sin.
BOLETTE Kial vi do okupiĝas tiel multe pri li?
HILDE Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto.
BOLETTE Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro tio.
HILDE Ne, mi eĉ ne faras. Sed estas tiel tente.
BOLETTE Kio?
HILDE Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas danĝere. Kaj ke li povos iri eksterlanden, kaj ke li fariĝos artisto. Tiun ĉion li kredadas kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio nenio fariĝos. Neniam. Ĉar li ne vivos tiel longe. Estas por mi ekscite pripensi tion.
BOLETTE Ekscite!
HILDE Jes, ĝuste ekscite. Tion mi permesas al mi.
BOLETTE Fi, Hilde, vi vere estas aĉa infano!
HILDE Mi eĉ volas esti. Spite! (rigardas malsupren) Nun fine! Aspekte Arnholm ne ŝatas supreniri. (turnas sin) Sed al aliaĵo, – ĉu vi scias, kion mi vidis sur Arnholm ĉe la manĝotablo?
BOLETTE Nu?
HILDE Imagu, – liaj haroj komencas defali – tie supre, meze sur la kapo.
BOLETTE Ho, babilaĵo! Ne estas vero.
HILDE Jes. Kaj li havas sulkojn ĉe ambaŭ okuloj. Je Dio, Bolette, ke vi povis esti tiel enamiĝinta al li, tiam kiam li legis kun vi!
BOLETTE (ridetas) Jes, ĉu eblas kompreni tion ? Mi memoras, ke mi iam ploris brulantajn larmojn, ĉar li diris, ke Bolette estas malbela nomo.
HILDE Jes, imagu! (rigardas malsupren) Ho, jen vidu! Nun "la sinjorino el la maro" konversaciadas kun li. Ne kun patro. – Mi miras ĉu tiuj du ĵetas senteman okulon unu al la alia.
BOLETTE Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiaĵon pri ŝi? Fariĝis ja nun tiel bone inter ni –
HILDE Jes, jes, – kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, fariĝos neniam bone inter ni kaj ŝi. Ĉar ŝi ne konvenas por ni. Kaj nek ni por ŝi. Dio scias kial patro tirus ŝin en la domon! – Mi ne mirus se ŝi iun tagon fariĝus freneza.
BOLETTE Freneza! Kiel vi povas imagi tion?
HILDE Ho, ne estas strange. Ankaŭ ŝia patrino fariĝis freneza. Ŝi mortis freneza, mi scias.
BOLETTE Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne babiladu pri tio. Estu afabla – pro patro. Aŭdu, Hilde?
(Wangel, Ellida, Arnholm kaj Lyngstrand venas de dekstre.)
ELLIDA (montras al la fono) Jen fore ĝi estas!
ARNHOLM Jes, ĝuste. En tiu direkto ĝi ja estas.
ELLIDA Jen fore kuŝas la maro.
BOLETTE (al Arnholm ) Ĉu vi ne trovas la lokon bela?
ARNHOLM Mi trovas ĝin belega. Grandioza vidaĵo.
WANGEL Jes. Eble vi neniam antaŭe supreniris ĉi tien?
ARNHOLM Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado ĉi tie apenaŭ estis atingeble. Eĉ ne vojeto.
WANGEL Kaj eĉ neniu aranĝo. Ĉion ni faris la lastajn jarojn.
BOLETTE Jen sur la "Pilotkabo" estas ankoraŭ pli grandioza vidaĵo.
WANGEL Ĉu ni iru tien, Ellida?
ELLIDA (eksidas sur ŝtonon dekstre) Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj. Kaj dume mi sidas ĉi tie.
WANGEL Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al Arnholm.
BOLETTE Ĉu vi ŝatas iri kun ni, sinjoro Arnholm?
ARNHOLM Jes, volonte. Ĉu estas vojo ankaŭ tien?
BOLETTE Ho jes. Estas larĝa vojo.
HILDE La vojo estas tiel larĝa, ke estas abunda spaco por du iri brakon en brako.
ARNHOLM (ŝerce) Ĉu vere, eta fraŭlino Hilde? (al Bolette ) Ĉu ni provu, ĉu estas vero?
BOLETTE (subpremas rideton) Jes ja. Ni provu. (Ili iras brakon en brako maldekstren)
HILDE (al Lyngstrand) Ĉu ankaŭ ni iru –?
LYNGSTRAND Brakon en brako –?
HILDE Nu, kial ne? Bonvolu.