153322.fb2
HILDE Ŝerce –?
LYNGSTRAND Jes, ĉar aspektas ja kiel ni estas gefianĉoj.
HILDE Vi neniam antaŭe promenis kun sinjorino ĉe la brako, sinjoro Lyngstrand, ĉu?
(Ili eliras maldekstren.)
WANGEL (kiu staras apud la ŝtonstako) Kara Ellida, nun ni havas momenton solan por ni mem –
ELLIDA Jes, venu kaj eksidu ĉe mi.
WANGEL (eksidas) Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune.
ELLIDA Pri kio?
WANGEL Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne povas daŭri.
ELLIDA Kio anstataŭus, laŭ vi?
WANGEL Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, – kiel antaŭe.
ELLIDA Ho, se eblus! Sed ne estas eble!
WANGEL Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj foje, mi kredas.
ELLIDA (impete) Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas –!
WANGEL Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon –
ELLIDA Jes, mi havas.
WANGEL Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj feliĉa, devas esti senrezerva rilato.
ELLIDA (rigardas lin atente) Nu, – kaj do!
WANGEL Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro.
ELLIDA Kial vi tiel pensas nun?
WANGEL Ĝi ofte eklumiĝis en mi kiel suspekto. Hodiaŭ fariĝis pli klare. La memorfesto de la infanoj –. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon –. Nu ja, – la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Ĉiuokaze ne la miajn. Tia mi ne estas.
ELLIDA Mi scias. Mi ja scias bone.
WANGEL Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazaŭ la patrino de la infanoj vivas ankoraŭ. Kvazaŭ ŝi nevidate ĉeestas inter ni. Vi kredas, ke mia animo estas egale dividata inter vi kaj ŝi. Tiu penso vin ofendas. Tial vi ne plu povas – aŭ ne plu volas vivi kun mi kiel edzino.
ELLIDA (ekstaras) Ĉu vi ĉion ĉi vidis, Wangel? Enrigardis en ĉion ĉi?
WANGEL Jes, hodiaŭ mi fine rigardis internen en ĝi. Ĝis la fundo.
ELLIDA Ĝis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion.
WANGEL (ekstaras) Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio ĉi.
ELLIDA (timoplena) Ĉu vi scias, ke estas pli?
WANGEL Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la ĉirkaŭaĵon ĉi tie. La montoj premas peze sur vian animon. Ne estas sufiĉe da lumo por vi. Ne sufiĉe vasta ĉielo ĉirkaŭ vi. Ne forto kaj abundeco en la aerfluo.
ELLIDA Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron ĝi estas super mi – tiu loganta hejmveo al la maro.
WANGEL Mi bone scias, kara Ellida. (metas la manon sur ŝian kapon) Kaj tial la malsana infano revenu al sia propra hejmo.
ELLIDA Ĉu kiel?
WANGEL Tute simple. Ni transloĝiĝu.
ELLIDA Transloĝiĝu!
WANGEL Jes. Al iu loko ĉe la vasta maro, – al iu loko kie vi povos trovi veran hejmon por via animo.
ELLIDA Ho, kara, ne pensu pri tio! Estas tute neeble. Vi ne povas vivi feliĉe en iu ajn loko en la mondo ol tie ĉi.
WANGEL Povas esti pri tio kiel eblas. Kaj krome, – ĉu vi opinias, ke mi povos vivi feliĉe ĉi tie – sen vi?
ELLIDA Sed mi ja estas ĉi tie. Kaj mi restas. Vi ja havas min.
WANGEL Ĉu mi havas vin, Ellida?
ELLIDA Ho, ne parolu pri tio alia. Ĉi tie vi ja havas ĉion por kio vi vivas kaj spiras. La laboro de via tuta vivo kuŝas ja ĝuste ĉi tie.
WANGEL Pri tio estu kiel eblas, mi diras. Ni transloĝiĝu de ĉi tie. Transloĝiĝu marborden. Tiu afero estas nun decidita, kara Ellida.
ELLIDA Ho, sed kion vi kredas, ke ni gajnus per tio?
WANGEL Vi gajnus sanon kaj novan pacon en la animo.
ELLIDA Apenaŭ. Sed jen vi mem! Pensu do iomete ankaŭ pri vi mem. Kion vi gajnus?
WANGEL Mi gajnus vin, vi kara.
ELLIDA Sed tion vi ne povas! Ne, ne, vi tion ne povas, Wangel! Estas ja terure, – senesperige pripensi.
WANGEL Tion ni risku. Se vi havas tiajn pensojn, ne estas alia savo por vi ol – for de ĉi tie. Kaj tio ju pli frue. Tio estas nun definitiva, ĉu vi aŭdas.
ELLIDA Ne! Mi do je la nomo de la ĉielo prefere diru al vi ĉion tute malkaŝe. Tiel kiel estas.
WANGEL Jes, jes, – faru!