153322.fb2
WANGEL Mi havas nun vian promeson, ke vi volas diri al mi ĉion, – kiel estas.
ELLIDA Mi diros al vi tiel bone kiel mi povas. Kaj kiel ŝajnas al mi ke estas. – Venu, kaj sidu ĉe mi.
(Ili eksidas sur ŝtonon.)
WANGEL Nu ja, Ellida? Do –?
ELLIDA La tagon, kiam vi venis al mi tie ekstere kaj demandis min aparteni al vi, – tiam vi parolis tiel malkaŝe kaj honeste al mi pri via unua geedziĝo. Ĝi estis vere feliĉa, vi diris.
WANGEL Ĝi ja estis.
ELLIDA Jes, jes, mi ja kredas, kara. Ne pro tio mi mencias tion nun. Mi nur volas memorigi al vi, ke ankaŭ mi estis honesta al vi. Mi ja diris senrezerve, ke iam en mia vivo mi amis iun alian. Ke okazis – okazis ia gefianĉiĝo inter ni.
WANGEL Ia –?
ELLIDA Jes, ia tia. Nu, daŭris ja tre mallonge. Li forvojaĝis. Kaj poste mi rompis. Mi ja diris al vi ĉion.
WANGEL Sed, kara Ellida, kial vi revivigas ĉion ĉi? Funde ne estis mia afero. Kaj mi eĉ neniam demandis al vi, kiu li estas.
ELLIDA Ne, vi ne faris. Vi ĉiam estis konsiderema al mi.
WANGEL (ridetas) Ho, en tiu ĉi kazo –. Mi povus ja preskaŭ mem diri la nomon.
ELLIDA La nomon!
WANGEL En Skjoldvik kaj tie ĉirkaŭe ne estis ja multaj inter kiuj diveni. Aŭ, pli ĝuste, estis nur unu sola –
ELLIDA Aspekte vi kredas, ke estis – Arnholm.
WANGEL Jes, ĉu ne estis –?
ELLIDA Ne.
WANGEL Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova.
ELLIDA Ĉu vi memoras, ke iam malfrue en la aŭtuno granda usona ŝipo venis al Skjoldvik pro averio?
WANGEL Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la ŝipestron mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron.
ELLIDA Jes, certe.
WANGEL Kredeble la dua ŝipisto mortigis lin.
ELLIDA Neniu povas diri! Neniam malkaŝiĝis.
WANGEL Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris?
ELLIDA Li ne dronigis sin. Li forvojaĝis norden.
WANGEL (surpriziĝas) Kiel vi tion scias?
ELLIDA (sin mem devigante) Jes, Wangel, – ĉar estas al tiu ŝipsubestro, ke mi – fianĉiniĝis.
WANGEL (eksaltas) Kion vi diras! Ĉu tio eblas!
ELLIDA Jes, – tiel estas. Estis kun li.
WANGEL Sed je ĉio, Ellida –! Kiel vi povis ekpensi tiaĵon! Fianĉiniĝi kun tia ulo! Kun tute fremda homo! – Kiel li nomiĝis?
ELLIDA Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis Alfred Johnston.
WANGEL De kie li venis?
ELLIDA De Finnmark, li diris. Sed li naskiĝis en Finnlando. Enmigris kiel infano – kun sia patro, mi opinias.
WANGEL Do kveno (= Loĝanto en Finnmark el Suomio).
ELLIDA Jes. Tiel ili ja nomiĝas.
WANGEL Kion pli vi scias pri li?
ELLIDA Nur tion, ke li frue fariĝis maristo. Kaj ke li faris longajn vojaĝojn.
WANGEL Nenion alian?
ELLIDA Ne. Ni ne parolis pri tiaĵojn.
WANGEL Pri kio vi do parolis?
ELLIDA Pleje ni parolis pri la maro.
WANGEL Ah –! Do pri la maro?
ELLIDA Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la maro dum brilaj suntagoj ni ankaŭ parolis. Sed pleje ni parolis pri la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kuŝas tie sur la ŝeroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la agloj kaj ĉiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. – Imagu, – ĉu ne estas strange, – kiam ni parolis pri ili, estis por mi kvazaŭ kaj la marbestoj kaj la marbirdoj estas liaj parencoj.
WANGEL Kaj vi mem –?
ELLIDA Jes, aspektis kvazaŭ ankaŭ mi fariĝis parenco al ili ĉiuj.
WANGEL Jes, jes. – Kaj do sekvis ke vi fianĉiniĝis kun li?
ELLIDA Jes. Li diris, ke mi faru.
WANGEL Faru? Vi do mem ne havis volon?
ELLIDA Ne kiam li ĉeestis. Ho, – poste ŝajnis al mi, ke estis tute nekompreneble.