153322.fb2
ELLIDA Ne, ne ofte. Iun tagon li vizitis nin kaj ĉirkaŭrigardis en la lumturo. Tiel mi konatiĝis kun li. Kaj poste ni renkontiĝis foje kaj foje. Sed tiam okazis tio pri la ŝipestro. Kaj li devis ja forvojaĝi.
WANGEL Jes, jes, rakontu iom pli pri tio!
ELLIDA Estis frue en la krepusko, – mi ricevis slipon de li. En ĝi li petis min veni al li sur la Krutkabon, – vi ja scias, la kabon inter la lumturo kaj Skjoldvik.
WANGEL Jes ja, jes ja, – mi konas ĝin bone.
ELLIDA Tien mi venus tuj, li skribis, ĉar li volis paroli kun mi.
WANGEL Kaj vi iris?
ELLIDA Jes. Ion alian mi ne povis. Nu, li rakontis al mi, ke en la nokto li tranĉile pikis la ŝipestron.
WANGEL Li tion do mem diris! Rekte diris tion!
ELLIDA Jes. Sed li nur estis farinta ion, kio estis tute ĝusta, li diris.
WANGEL Tute ĝusta? Kial li do forkuris?
ELLIDA Tion li ne volis diri. Li nur diris, ke ne estis por mia orelo.
WANGEL Kaj vi kredis lin je lia nura vorto?
ELLIDA Jes, mi nenion alian ekpensis. Nu, li ja tamen devis forvojaĝi. Sed en la momento kiam li estis dironta adiaŭ al mi –. Ne, vi ne povas imagi, kion li ekpensis.
WANGEL Nu? Diru do!
ELLIDA Li prenis el la poŝo ŝlosilringon kaj tiris de la fingro sian propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du ringojn li pendigis kune sur la ŝlosilringon. Kaj li diris, ke ni nun geedzigu nin kune al la maro.
WANGEL Geedzigu –?
ELLIDA Jes, tiel li diris. Kaj li ĵetis la ringojn per sia tuta forto tiom fore kiom li kapablis en la profundon.
WANGEL Kaj vi, Ellida? Vi akceptis?
ELLIDA Jes, imagu, – mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. – Sed, je bona Dio, – li forvojaĝis!
WANGEL Kaj kiam li efektive estis for –?
ELLIDA Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis kiel stulta kaj sensenca tio estas.
WANGEL Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciiĝis de li poste?
ELLIDA Jes, mi sciiĝis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo. Li nur skribis, ke li intencis vojaĝi al Ameriko. Kaj li donis adreson, kien mi povus sendi respondon.
WANGEL Ĉu vi respondis?
ELLIDA Tuj. Mi kompreneble skribis, ke ĉio inter ni devus esti finita. Kaj ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankaŭ mi neniam plu pensu pri li.
WANGEL Sed li tamen skribis reen, ĉu?
ELLIDA Jes, li skribis reen.
WANGEL Kaj kion li respondis al viaj eldiroj?
ELLIDA Eĉ ne vorton pri tio. Estis kvazaŭ mi ne rompis kun li. Li skribis tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li.
WANGEL Ne volis lasi vin?
ELLIDA Ne. Mi denove skribis. Preskaŭ samvorte kiel en la unua letero. Aŭ ankoraŭ pli decide.
WANGEL Kaj li cedis?
ELLIDA Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antaŭe. Neniun vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu mi skribis al li.
WANGEL Kaj eĉ ne aŭdis ion de li?
ELLIDA Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al mi el Kalifornio kaj alian fojon el Ĉinio. La lasta letero, kiun mi ricevis de li, estis el Aŭstralio. Li tiam skribis, ke li iris fosi oron. Poste venis neniu informo de li.
WANGEL Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida.
ELLIDA Ho jes, jes. La terura homo!
WANGEL Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara, benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli freŝa aero ol ĉi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras?
ELLIDA Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiaĵo! Ne estas helpo por mi en tio. Mi bone konscias, – eĉ tie mi ne povos deŝarĝi min.
WANGEL Kion? Kara, – pri kio vi nun pensas?
ELLIDA La teruraĵon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo –
WANGEL Sed tiun vi ja nun deŝarĝis. Antaŭ longe. Kiam vi rompis kun li. Nun tio ja estas pasinta.
ELLIDA (eksaltas) Ne, ĝuste tio ĝi ne estas!
WANGEL Ne pasinta!
ELLIDA Ne, Wangel, – ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke ĝi neniam pasos. Neniam en mia vivo!
WANGEL (kun sufokata voĉo) Ĉu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam povis forgesi tiun fremdan viron?
ELLIDA Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazaŭ li revenis.
WANGEL Kiam tio okazis?
ELLIDA Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj. Aŭ iom pli. – Estis dum mi atendis la infanon.