153322.fb2 La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 15

La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 15

WANGEL Kiam? Kaj kie –?

ELLIDA Sur la Krutkabo. Antaŭ dek jaroj.

WANGEL (retiras sin paŝon) Kiel – kio –!

ELLIDA (flustras treme) La infano havis la okulojn de tiu fremda viro.

WANGEL (ekkrias senvole) Ellida –!

ELLIDA (kunfrapas plende la manojn super la kapo) Nun vi ja komprenas, kial mi ne plu volas, – neniam plu kuraĝas vivi kun vi kiel via edzino!

(Ŝi turnas sin rapide kaj fuĝas dekstren malsupren la deklivoj.)

WANGEL (rapidas post ŝi kriante) Ellida, – Ellida! Mia kompatinda malfeliĉa Ellida!

TRIA AKTO

(Iom malproksima parto de la ĝardeno de doktoro Wangel . La loko estas humida, marĉa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj. Dekstre vidiĝas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita barilo apartigas la ĝardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono. Plej fore en la malproksimeco vidiĝas la montodorsoj kun montopintoj aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al vespero.)

(Bolette sidas sur ŝtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kuŝas kelkaj libroj kaj kudrilujo. Hilde kaj Lyngstrand , ambaŭ kun fiŝkaptiloj, iras laŭ la bordo de la lageto.)

HILDE (faras signon al Lyngstrand ) Staru trankvile! Jen mi vidas unu grandan.

LYNGSTRAND (ekrigardas) Kie ĝi staras?

HILDE (montras) Ĉu vi ne vidas – jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, ankaŭ kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! – nun li venas kaj fortimigos ilin por ni!

BOLETTE (ekrigardas) Kiu venas?

HILDE Via ĉefinstruisto, panjo!

BOLETTE Mia –?

HILDE Jes, mia li, je Dio, neniam estis.

(Ĉefinstruisto Arnholm venas de dekstre el inter la arboj.)

ARNHOLM Ĉu estas nun fiŝoj en la lageto?

HILDE Jes, naĝas kelkaj tre maljunaj karasioj.

ARNHOLM Ĉu, la maljunaj karasioj daŭre vivas?

HILDE Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn.

ARNHOLM Vi devus prefere provi en la fjordo.

LYNGSTRAND Ne, la lageto – ĝi estas kvazaŭ pli mistera, por tiel paroli.

HILDE Jes, ĉi tie estas pli ekscite. – Ĉu vi naĝis hodiaŭ?

ARNHOLM Ĝuste. Mi rekte venas de la banejo.

HILDE Vi tenis vin en la baseno, ĉu?

ARNHOLM Jes, mi ne estas lerta naĝisto.

HILDE Ĉu vi povas naĝi surdorse?

ARNHOLM Ne.

HILDE Mi povas. (al Lyngstrand ) Ni provu tie aliflanke. (Ili iras laŭ la lageto dekstren.)

ARNHOLM (proksimiĝas al Bolette ) Vi do sidas tute sola, Bolette?

BOLETTE Ho, jes, tion mi plej ofte faras.

ARNHOLM Via patrino ne estas en la ĝardeno, ĉu?

BOLETTE Ne, eble ŝi promenas kune kun patro.

ARNHOLM Kiel ŝi fartas nun posttagmeze?

BOLETTE Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi.

ARNHOLM Kiajn librojn vi havas tie?

BOLETTE Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio.

ARNHOLM Ĉu vi ŝatas tiajn legaĵojn?

BOLETTE Jes, kiam mi havas tempon, –. Sed unue mi devas ja zorgi pri la mastrumado.

ARNHOLM Sed ĉu via patrino ne helpas – via duon-patrino – ĉu ŝi ne helpas vin?

BOLETTE Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel daŭris poste.

ARNHOLM Sed la saman deziron legi vi daŭre havas.

BOLETTE Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja scii ion pri la mondo. Ĉar ĉi tie ni ja vivas tute ekster ĉio. Nu, proksimume, do.

ARNHOLM Sed kara Bolette, ne parolu do tiel.

BOLETTE Ho jes. Ŝajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie naĝadas la grandaj aroj da fiŝoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovaĝaj dresfiŝoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni.

ARNHOLM Mi opinias, ke ne estus avantaĝe por ili lasi ilin tien.

BOLETTE Ho, ŝajnas al mi, ke pri tio ne gravus.

ARNHOLM Cetere vi ne povas diri, ke ĉi tie oni estas metita tute ekster la vivo. Almenaŭ ne dum la somero. Ĉi tiujn tagojn estas ja kvazaŭ kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaŭ nodpunkto – tiel preterpase.