153322.fb2
ARNHOLM Ridindigi –? Kial vi pensas tiel?
BOLETTE Jes, ĉar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja io, kion vi aŭdis diri en la urbo. Jes, ĉar ili paroladas ja tiel.
ARNHOLM Jes, verdire mi tion rimarkis.
BOLETTE Sed vere ne troviĝas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj daŭre loĝas ĉi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo preterpasas por vojaĝi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas obeeme pasigi nian vivon ĉi tie en nia karasi-lageto.
ARNHOLM (eksidas apud ŝi) Diru do nun, kara Bolette, – ĉu ne estas io aŭ alia, – io preciza, mi pensas, al kio vi ĉi tie hejme sopiras?
BOLETTE Ho jes, povus esti.
ARNHOLM Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras?
BOLETTE Unue iri elen.
ARNHOLM Tio do unue?
BOLETTE Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion ĝustan pri la aferoj.
ARNHOLM Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi.
BOLETTE Jes, kompatinda patro, – li multe diras. Sed kiam venas al la realo, –. Vere ne estas iu meminstigo en patro.
ARNHOLM Bedaŭrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed ĉu vi iam parolis kun li pri tio? Sincere kaj instige?
BOLETTE Ne, efektive mi ne faris.
ARNHOLM Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaŭ ol fariĝos tro malfrue, Bolette. Kial vi ne tion faras?
BOLETTE Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo eĉ en mi, mi pensas. Eble mi heredis tion de patro.
ARNHOLM Hm, – mi miras ĉu vi ne estas maljusta al vi mem en tio?
BOLETTE Ho ne, bedaŭrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri mi kaj mia estonto. Li eĉ ne emas. Tiaĵoj li preferas forpuŝi, se li povas. Ĉar Ellida ja tiom koncernas lin –
ARNHOLM Kiu –? Kiel –?
BOLETTE Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino –. (interrompante) Patro kaj patrino havas ja sian vivon, komprenu.
ARNHOLM Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberiĝus el tio ĉi.
BOLETTE Jes, sed ŝajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron.
ARNHOLM Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias, ke vi ju pli frue –
BOLETTE Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaŭ pensi pri mi mem. Provi trovi iun aŭ alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por mia subteno. – Mia kompatinda patro, – mi zorge timas forlasi lin.
ARNHOLM Timas –?
BOLETTE Jes, pro patro.
ARNHOLM Sed, je dio, via duonpatrino do? Ŝi ja restas ĉe li.
BOLETTE Jes, kompreneble. Sed ŝi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel facile ordigis. Estas multe, kion tiu ĉi ne vidas . Aŭ eble ne volas vidi, – aŭ ne atentas . Mi ne scias kiel estas.
ARNHOLM Hm, – eble mi komprenas al kio vi aludas.
BOLETTE Kompatinda patro, – iel li estas malforta. Vi eble mem tion rimarkis. Li ja ankaŭ ne havas sufiĉan profesian laboron por plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke ŝi tute ne kapablas stari flanke de li. – Pri tio li tamen iomete mem kulpas.
ARNHOLM Kiel, vi pensas?
BOLETTE Ho, patro deziras ja ĉiam vidi gajajn vizaĝojn ĉirkaŭ si. Estu suna vetero kaj ĝojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke multfoje li donas al ŝi medicinon, kiu ne estas bona por ŝi longtempe.
ARNHOLM Ĉu vi vere opinias tion?
BOLETTE Jes, mi ne povas liberiĝi de tiu penso. Ĉar foje ŝi estas tre stranga. (impete) Sed ĉu do estas juste, ke mi restadu en la hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaŭ havas devojn al mi mem, mi pensas.
ARNHOLM Sciu, kara Bolette, – tiujn aferojn ni pli profunde priparolu.
BOLETTE Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti ĉi tie en la karasi-lageto, mi pensas.
ARNHOLM Tute ne. Tio dependas de vi mem.
BOLETTE (vigle) Ĉu vi pensas?
ARNHOLM Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem.
BOLETTE Ho, se mi vere povus –! Eble vi volas paroli al patro por mi?
ARNHOLM Ankaŭ tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tŝŝ! Ne komprenigu ion. Ni revenu al tio poste.
(Ellida venas de maldekstre. Ŝi ne havas ĉapelon, sed portas grandan tukon ĵetitan sur la kapon kaj ŝultrojn.)
ELLIDA (en maltrankvila vigleco) Ĉi tie estas bone! Ĉi tie estas belege!
ARNHOLM (ekstaras) Vi faris promenadon?
ELLIDA Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni eliros veladi.
BOLETTE Ĉu vi ne volas sidi?
ELLIDA Ne, dankon. Ne sidi.
BOLETTE (movigas sin sur la benko) Ĉar estas sufiĉa loko.
ELLIDA (ĉirkaŭiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi.