153322.fb2
LA FREMDULO Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus –
ELLIDA Foriru! Foriru denove! Ne revenu – neniam revenu ĉi tien! Mi ja skribis al vi, ke ĉio estu finita inter ni! Ĉio! Vi ja scias!
LA FREMDULO (neĝenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida.
ELLIDA Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis?
LA FREMDULO Vi ja certe scias, ke mi venis por serĉi vin.
ELLIDA (retiras sin en timo) Serĉi min! Ĉu tion vi intencas!
LA FREMDULO Jes, kompreneble.
ELLIDA Sed vi ja scias, ke mi edziniĝis!
LA FREMDULO Mi scias.
ELLIDA Kaj tamen –! Tamen vi venas por – por – serĉi min!
LA FREMDULO Jes, kompreneble.
ELLIDA (kaptas la kapon per ambaŭ manoj) Ho tio terura –! Ho tio terura, terura –!
LA FREMDULO Ĉu eble vi ne volas?
ELLIDA (konfuzita) Ne rigardu min tiel!
LA FREMDULO Mi demandas ĉu vi eble ne volas?
ELLIDA Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi nek povas nek volas! (pli mallaŭte) Mi ankaŭ ne kuraĝas.
LA FREMDULO (transpaŝas la barilon kaj venas en la ĝardenon) Ja, ja, do, Ellida, – permesu al mi diri unu vorton antaŭ ol mi forvojaĝos.
ELLIDA (volas fuĝi, sed ne povas. Ŝi staras kvazaŭ lama en timo, kaj apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tuŝu min! Ne proksimiĝu! Ne pli proksimen! Ne tuŝu min, mi diras!
LA FREMDULO (singardeme, kelkajn paŝojn pli proksimen al ŝi) Ne timu min, Ellida.
ELLIDA (ĵetas la manojn antaŭ la okulojn) Ne rigardu min tiel!
LA FREMDULO Ne timu. Ne timu.
(Doktoro Wangel venas tra la ĝardeno de maldekstre.)
WANGEL (ankoraŭ duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min sufiĉe longe.
ELLIDA (kuras al li, kroĉas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, – savu min! Savu min vi – se vi povas!
WANGEL Ellida, – kio je Dio –!
ELLIDA Savu min, Wangel! Ĉu vi ne vidas lin? Jen li staras!
WANGEL (alrigardas) La viro tie ? (proksimiĝas) Permesu demandon, – kiu estas vi ? Kaj kial vi venas en la ĝardenon?
LA FREMDULO (indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino.
WANGEL Nu ja. Do certe estis vi –? (al Ellida ) Mi aŭdis, ke fremda viro venis en la korton por vin demandi.
LA FREMDULO Jes, estis mi.
WANGEL Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Ĉu vi konas lin, Ellida?
ELLIDA (mallaŭte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes!
WANGEL (rapide) Nu!
ELLIDA Ho, estas ja li , Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias –!
WANGEL Ĉu! Kion vi diras! (turnas sin) Ĉu vi estas tiu Johnston, kiu iam –?
LA FREMDULO Nu, – Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel nomiĝas.
WANGEL Ĉu ne?
LA FREMDULO Nun ne plu, ne.
WANGEL Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la lumturgardisto edziniĝis antaŭ longe. Kaj al kiu ŝi edziniĝis, vi devas ja ankaŭ scii.
LA FREMDULO Mi ja scias dum pli ol tri jaroj.
ELLIDA (streĉe) Kiel vi sciiĝis?
LA FREMDULO Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu ĉi regiono. Ĝi rakontis pri la geedziĝo.
ELLIDA (rigardas antaŭen) La geedziĝo –. Do tio estis –
LA FREMDULO Efikis sur min strange. Ĉar tio pri la ringoj, – tio ja ankaŭ estis geedziĝo, Ellida.
ELLIDA (frapas la manojn antaŭ la vizaĝon) Ho –!
WANGEL Kiel vi kuraĝas –!
LA FREMDULO Vi tion forgesis, ĉu?
ELLIDA (sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante!
WANGEL (paŝas antaŭ lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al ŝi. Do, mallonge, – ĉar vi ja konas la situacion, – kion vi do volas ĉi tie? Kial vi venas por trovi mian edzinon?