153322.fb2 La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

BALLESTED Ba! – bagatelaĵo! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston.

LYNGSTRAND Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel.

BALLESTED Jes, faru. (rigardas maldekstren) Jen denove venas vaporŝipo. Plenŝtopita de pasaĝeroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la feriado la lastajn jarojn.

LYNGSTRAND Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias.

BALLESTED Venas ankaŭ amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo perdu sian karakteron pro tiu fremdaĵo.

LYNGSTRAND Ĉu vi naskiĝis en la urbo?

BALLESTED Ne, tio ne. Sed mi akla – aklimatigis min. Mi sentas min ligita al la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo.

LYNGSTRAND Vi do loĝas ĉi tie longe?

BALLESTED Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive. Sed jen ni akiris financajn malfacilaĵojn. La grupo dissolviĝis, kaj disiris ĉiuj laŭ la vento.

LYNGSTRAND Sed vi mem do restis?

BALLESTED Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi ĉefe laboris en la dekoracia fako, vi sciu.

(Bolette elvenas kun balancseĝo, kiun ŝi metas sur la verandon.)

BOLETTE (parolas en la direkto de la ĝardena ĉambro) Hilde, – vidu ĉu vi povas trovi la broditan piedbenketon de patro.

LYNGSTRAND (proksimiĝas al la verando kaj salutas) Bonan matenon, fraŭlino Wangel!

BOLETTE (ĉe la relo) Ho ĉu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon. Pardonu momenton, – mi nur – (eniras en la domon)

BALLESTED Vi do konas la familion?

LYNGSTRAND Ne sufiĉe. Mi nur renkontis la fraŭlinojn ie kaj ie ĉe aliuloj. Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la "La Videjo". Ŝi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin.

BALLESTED Ho ja, – vi devus kultivi tiun konatecon.

LYNGSTRAND Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus okazon –

BALLESTED Ho, ĉu – okazon – (rigardas maldekstren) Morto kaj plago! (kolektas siajn aĵojn) La vaporŝipo ja estas ĉe la kajo. Mi devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas min. Mi ja ankaŭ praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu.

LYNGSTRAND Aspekte vi estas tre multflanka.

BALLESTED Oni devas scii ak – aklimatizi sin en diversaj fakoj en la urbetoj. Se vi foje bezonus ion pri hararo, – iom da pomado aŭ tiospecan, vi nur demandu pri dancinstruisto Ballested.

LYNGSTRAND Dancinstruisto –?

BALLESTED Estro de la "Kornasocio", se vi bonvolas. Hodiaŭ ni koncertos supre en "La Videjo". Adiaŭ, – adiaŭ! (Li foriras kun siaj pentraĵoj tra la barilpordo kaj daŭrigas dekstren.)

(Hilde elvenas kun la piedbenketo. Bolette alportas pliajn florojn. Lyngstrand salutas al Hilde , de sia staro en la ĝardeno.)

HILDE (ĉe la relo, ne reen salutante) Bolette diris, ke hodiaŭ vi kuraĝis enen veni.

LYNGSTRAND Jes, mi permesis al mi eniri.

HILDE Vi faris vian matenan promenadon, ĉu?

LYNGSTRAND Ho ne, – ne longan promenadon hodiaŭ.

HILDE Ĉu vi naĝis?

LYNGSTRAND Jes, mi banis min tempeton. Mi vidis vian patrinon. Ŝi eniris sian bandometon.

HILDE Kiu faris?

LYNGSTRAND Via patrino.

HILDE Nu tiel, nu. (Ŝi metas la benketon antaŭ la balancseĝon.)

BOLETTE (kvazaŭ interrompante) Ĉu vi ne vidis la boaton de patro tie sur la fjordo?

LYNGSTRAND Jes, ŝajnis al mi, ke velboato stiriĝis ĉi-direkten.

BOLETTE Certe estas patro. Li vizitis malsanulojn sur la insuloj. (Ŝi ordigas ion sur la tablo.)

LYNGSTRAND (staras sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo de la verando) Ho, kiel per floroj beligite –!

BOLETTE Jes, ĉu ne estas bele?

LYNGSTRAND Ho, vere delikate. Aspektas kvazaŭ estas solenaĵo en la domo.

HILDE Jes, tamen estas.

LYNGSTRAND Mi komprenis. Estas la datreveno de via patro, ĉu?

BOLETTE (averte al Hilde ) Hm – hm!

HILDE (senatente) Ne, tiu de patrino.

LYNGSTRAND Nu tiel, – Estas tiu de via patrino.

BOLETTE (mallaŭte, kolere) Ĉu do, Hilde –!

HILDE (same) Lasu min! (al Lyngstrand ) Vi iros hejmen nun por matenmanĝi, ĉu?

LYNGSTRAND (malsupreniras) Jes, mi devus meti ion en la stomakon.

HILDE Vi certe trovas la regalon bona tie en la hotelo?

LYNGSTRAND Mi ne plu loĝas en la hotelo. Estas tro multekoste por mi.