153322.fb2 La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 20

La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 20

ELLIDA (al si mem) Morgaŭ, do. Aŭ neniam.

WANGEL Kaj eĉ se li revenus –

ELLIDA Kio do –?

WANGEL Estos en nia potenco sendanĝerigi lin.

ELLIDA Ho ne kredu.

WANGEL Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, li punpagu pro murdo al la ŝipestro.

ELLIDA (impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la ŝipestro! Vere nenion!

WANGEL Ĉu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi!

ELLIDA Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas.

WANGEL (rigardas ŝin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, – Ellida!

ELLIDA (kroĉas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, – savu min de tiu viro!

WANGEL (liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi!

(Lyngstrand kaj Hilde , ambaŭ kun fiŝkaptiloj, venas de dekstre ĉe la lageto.)

LYNGSTRAND (iras rapide al Ellida ) Ho nun, sinjorino, nun vi aŭdu ion strangan!

WANGEL Kaj kion?

LYNGSTRAND Imagu, – ni vidis la usonanon!

WANGEL La usonanon?

HILDE Jes, ankaŭ mi vidis lin.

LYNGSTRAND Li iris malantaŭ la ĝardeno kaj poste sur la grandan anglan vaporŝipon.

WANGEL De kie vi konas tiun viron?

LYNGSTRAND Mi foje estis maristo sur la sama ŝipo kiel li. Mi certe kredis, ke li dronis. Sed li ja estas tute viva.

WANGEL Ĉu vi scias ion pli pri li?

LYNGSTRAND Ne. Sed li eble venis por venĝi sin sur sia nefidela marista edzino.

WANGEL Kion vi diras?

HILDE Lyngstrand volas uzi lin por fari artaĵon.

WANGEL Mi ne komprenas –

ELLIDA Vi aŭdos poste.

(Arnholm kaj Bolette venas de maldekstre sur la vojeto ekster la barilo.)

BOLETTE (al tiuj en la ĝardeno) Venu kaj rigardu! La angla vaporŝipo iras enen en la fjordon. (Granda vaporŝipo drivas preterpase en la foro.)

LYNGSTRAND (al Hilde apud la barilo) Ĉi-nokte li kaptos ŝin.

HILDE (kapsignas) La malfidelan marist-edzinon, – jes.

LYNGSTRAND Imagu, – meznokte.

HILDE Estos ekscite.

ELLIDA (postrigardas la ŝipon) Morgaŭ do –

WANGEL Kaj poste neniam plu.

ELLIDA (mallaŭte kaj tremante) Ho, Wangel, – savu min de mi mem!

WANGEL (rigardas ŝin timeme) Ellida! Mi suspektas, – estas io malantaŭe.

ELLIDA La tiranta logo estas malantaŭe.

WANGEL La tiranta logo –?

ELLIDA Tiu viro estas kiel la maro.

(Malrapide kaj cerbumante ŝi iras tra la ĝardeno maldekstren. Wangel , maltrankvila, iras flanke de ŝi kaj observas ŝin atente.)

KVARA AKTO

(La ĝardenĉambro de doktoro Wangel . Pordojn dekstre kaj maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma vitropordo al la verando. Malsupre de ĝi vidiĝas parton de la ĝardeno. Sofo kun tablo antaŭe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj pli malantaŭe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas ronda tablo kun seĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo rozarbusto en florado kaj aliaj potfloroj ĉirkaŭ ĝi. – Estas antaŭtagmeze.)

(En la ĉambro apud la tablo sidas maldekstre Bolette en la sofo, okupata pri brodaĵo. Lyngstrand sidas sur seĝo ĉe la fino de la tablo. Malsupre en la ĝardeno sidas Ballested pentrante. Hilde staras apud lin rigardante.)

LYNGSTRAND (kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la laboradon de Bolette .) Aspektas tre malfacile kudri tian bordaĵon, fraŭlino Wangel.

BOLETTE Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru ĝuste –

LYNGSTRAND Nombri? Ĉu vi devas ankaŭ nombri?

BOLETTE Jes, la kudrerojn. Rigardu.

LYNGSTRAND Ĝuste ja! Imagu! Estas ja kvazaŭ iu arto. Ĉu vi povas ankaŭ desegni?

BOLETTE Ho jes, kiam mi havas modelon antaŭ mi.

LYNGSTRAND Alie ne?