153322.fb2
LYNGSTRAND Do tamen ne estas vera arto.
BOLETTE Ne, ĝi pli estas – mana lerteco.
LYNGSTRAND Sed mi opinias ke vi certe povus lerni arton.
BOLETTE Kiam mi ne havas talenton?
LYNGSTRAND Tamen. Se vi ĉiam estus kune kun vera artisto –
BOLETTE Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li?
LYNGSTRAND Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke ĝi venus en vin iom post iom. Kvazaŭ miraklo, fraŭlino Wangel.
BOLETTE Strange.
LYNGSTRAND (iom poste) Ĉu vi pripensis –? Mi intencas diri – ĉu vi pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, fraŭlino?
BOLETTE (rigardas lin preterpase) Pri –? Ne.
LYNGSTRAND Mi faris.
BOLETTE Vi, ĉu?
LYNGSTRAND Jes ja, – mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia miraklo. Ke la virino laŭe ŝanĝiĝas por esti simila al sia edzo.
BOLETTE Ricevas liajn interesojn, vi pensas?
LYNGSTRAND Jes, ĝuste!
BOLETTE Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco?
LYNGSTRAND Hm, jes, – mi miras ĉu ne ankaŭ tiuj –
BOLETTE Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis – aŭ pensis, – tio ankaŭ transpasus al lia edzino?
LYNGSTRAND Ankaŭ tio, jes. Iom post iom. Kvazaŭ mirakle. Sed mi ja scias, ke tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere feliĉa.
BOLETTE Ĉu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tiriĝi al sia edzino? Fariĝi simila al ŝi, mi pensas.
LYNGSTRAND Viro? Ne, tion mi ne imagis.
BOLETTE Kial ne same por li kiel por ŝi?
LYNGSTRAND Ne, ĉar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas tio , kio fortigas la viron, fraŭlino Wangel. Li havas vivotaskon, li.
BOLETTE Ĉiuj?
LYNGSTRAND Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto.
BOLETTE Ĉu vi pensas, ke estas ĝusta faro de artisto, ke li edziĝas?
LYNGSTRAND Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, –
BOLETTE Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto.
LYNGSTRAND Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari eĉ se li edziĝus.
BOLETTE Nu, sed ŝi do?
LYNGSTRAND Ŝi? Kiel –?
BOLETTE Ŝi al kiu li edziĝas. Por kio ŝi vivu?
LYNGSTRAND Ankaŭ ŝi vivu por lia arto. Ŝajnas al mi, ke virino devas senti sin kore feliĉa pri tio.
BOLETTE Hm, – mi ne certe scias –
LYNGSTRAND Jes, fraŭlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn ŝi ĝuas pro li –. Ĉar tiuj estas laŭ mi la malpli valora. Sed ke ŝi povas helpi lin krei, – ke ŝi povas faciligi al li la laboron estante ĉe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la vivon gaja por li. Tio estus laŭ mi feliĉiga por virino.
BOLETTE Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas!
LYNGSTRAND Mi memkontenta, ĉu! Bona Dio –! Ho, se vi konus min iom pli bone ol vi faras – (klinas sin pli proksimen al ŝi) Fraŭlino Wangel, – kiam mi estos for, – kaj mi ja baldaŭ estos –
BOLETTE (rigardas lin kompate) Sed ne komencu do pri tia tristaĵo.
LYNGSTRAND Funde ja ne estas tre triste, mi pensas.
BOLETTE Kiel do?
LYNGSTRAND Mi ja forvojaĝos post monato. Unue de ĉi tiu loko. Poste mi iros al la sudaj landoj.
BOLETTE Ah, tiel. Nu ja.
LYNGSTRAND Ĉu vi foje pensu pri mi, fraŭlino?
BOLETTE Jes, mi volonte faru.
LYNGSTRAND (ĝoja) Vi promesas, ĉu?
BOLETTE Jes, mi promesas.
LYNGSTRAND Solene kaj kore, fraŭlino Bolette?
BOLETTE Solene kaj kore. (ŝanĝas temon) Sed por kio tio ĉi! Ne kondukos al io ajn.
LYNGSTRAND Kiel vi povas tion diri! Por mi estus ĝojige scii, ke vi ĉi-hejme pensadas pri mi.