153322.fb2 La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 22

La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 22

BOLETTE Nu, sed kio poste?

LYNGSTRAND Jes, poste mi ne scias pri io definita –

BOLETTE Ankaŭ mi ne. Multe ja malhelpas. Ŝajnas al mi, ke ĉio en la mondo malhelpas.

LYNGSTRAND Ho, povus okazi iu miraklo. Feliĉa okazaĵo de la destino – aŭ io tia. Ĉar mi kredas, ke mi sukcesos.

BOLETTE (vigle) Jes, ĉu ne! Vi kredas, ĉu!

LYNGSTRAND Jes, mi firme kredas. Kaj jen – post kelkaj jaroj – kiam mi revenos hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano –

BOLETTE Jes, vere. Ni esperu ke vi faros.

LYNGSTRAND Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian vorton.

BOLETTE Vi havas. (skuas la kapon) Sed tamen kondukas al nenio.

LYNGSTRAND Jes, fraŭlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli facile kaj rapide pri mia artaĵo.

BOLETTE Tion vi do kredas?

LYNGSTRAND Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj ŝajnas al mi, ke estus vivige ankaŭ por vi – ĉi tie en la izolo – kiam vi scius en vi mem, ke vi kvazaŭ helpus min krei.

BOLETTE (rigardas lin) Nu, sed vi, viaflanke?

LYNGSTRAND Mi –?

BOLETTE (rigardas al la ĝardeno) Tŝ. Ni parolu pri io alia. Ĉar tie venas la ĉefinstruisto.

(Ĉefinstruisto Arnholm estas vidata malsupre en la ĝardeno maldekstre. Li haltas kaj parolas kun Ballested kaj Hilde .)

LYNGSTRAND Ĉu vi amas vian antaŭan instruiston, fraŭlino Bolette?

BOLETTE Ĉu mi amas lin?

LYNGSTRAND Mi pensas, ĉu vi ŝatas lin?

BOLETTE Ho jes, mi faras. Ĉar estas bone havi lin kiel amikon kaj konsilanton kaj tiel plu. – Kaj li ĉiam estas helpema, se li povas.

LYNGSTRAND Sed ĉu ne estas strange, ke li ne geedziĝis?

BOLETTE Ĉu vi trovas tion strange?

LYNGSTRAND Jes. Ĉar li ja estas sufiĉe riĉa, laŭdire.

BOLETTE Laŭdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu volus havi lin, mi pensas.

LYNGSTRAND Kial tio?

BOLETTE Ho, li estis ja instruisto por preskaŭ ĉiuj junaj knabinoj, kiujn li konas. Tion li mem diras.

LYNGSTRAND Jes. Kiel tio gravus?

BOLETTE Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto!

LYNGSTRAND Ĉu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston?

BOLETTE Ne post kiam ŝi fariĝis plenkreska.

LYNGSTRAND Ĉu – imagu!

BOLETTE (averte) Nu, nu, nu!

(Ballested kolektis siajn aĵojn kaj portas ilin dekstren en la ĝardeno. Hilde helpas lin. Arnholm iras sur la verandon kaj venas en la ĉambron.)

ARNHOLM Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro – sinjoro – hm!

(Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al Lyngstrand , kiu ekstaras kaj klinas la kapon.)

BOLETTE (ekstaras kaj iras al Arnholm ) Bonan matenon, sinjoro ĉefinstruisto.

ARNHOLM Kiel statas hodiaŭ?

BOLETTE Nu dankon, bone.

ARNHOLM Via duonpatrino estas en la banejo ankaŭ hodiaŭ, ĉu?

BOLETTE Ne, ŝi estas en sia ĉambro.

ARNHOLM Iom malsaneta?

BOLETTE Mi ne scias. Ŝi enfermis sin.

ARNHOLM Hm, – ĉu?

LYNGSTRAND Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitiĝis pro tiu usonano hieraŭ.

ARNHOLM Kion vi scias pri tio?

LYNGSTRAND Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaŭ la ĝardeno.

ARNHOLM Nu, tiel.

BOLETTE (al Arnholm ) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto.

ARNHOLM Jes, sufiĉe longe. Ni komencis paroli pri io grava.

BOLETTE Ĉu vi parolis kun li ankaŭ pri mi kaj miaj aferoj?