153322.fb2 La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 24

La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 24

WANGEL (vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne volas kredi tiaĵon! Devas esti pura fantaziaĵo de ŝi. Nenio alia.

ARNHOLM Ĉu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraŭ?

WANGEL Jes, certe mi faris.

ARNHOLM Kaj vi vidis neniun similecon?

WANGEL (eviteme) Hm, – bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antaŭe parolis tiom pri tiu simileco –. Mi vere ne scias, ĉu mi estis kapabla rigardi lin sen antaŭjuĝo.

ARNHOLM Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en ŝi ĝuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen?

WANGEL Jes, vidu, – tio estas ankaŭ io, en kion ŝi verke aŭ sonĝe metis sin mem depost antaŭhieraŭ. Tio tute ne atakis ŝin tiel subite – tiel tuje, kiel ŝi nun asertas. Sed post kiam ŝi aŭdis tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston – aŭ Friman – aŭ kiel li nomiĝas, – ke li estis survoje ĉi tien antaŭ tri jaroj – en Marto, – ŝi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis ŝin ĝuste en tiu sama monato.

ARNHOLM Ĝi do ne faris, ĉu?

WANGEL Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaŭ tiu tempo. – Efektive okazis – hazarde – ĝuste en Marto antaŭ tri jaroj sufiĉe forta ekscitiĝo en ŝi –

ARNHOLM Tamen ja –!

WANGEL Jes, sed tio lasas sin simple klarigi per la stato – la cirkonstanco, – en kiu ŝi je tiu tempo estis.

ARNHOLM Do signo kontraŭ signo.

WANGEL (pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi ŝin! Ne scii pri konsilo! Ne vidi iun ajn rimedon –!

ARNHOLM Se vi nun decidus ŝanĝi loĝlokon? Transloĝiĝi aliloken? Por ke ŝi povu vivi en kondiĉoj pli hejmecaj por si?

WANGEL Ho, kara, – ĉu vi pensas, ke mi ne proponis ankaŭ tion al ŝi? Mi proponis, ke ni transloĝiĝu al Skjoldvik. Sed ŝi ne volas.

ARNHOLM Eĉ ne tion?

WANGEL Ne. Ĉar ŝi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble ŝi pravas.

ARNHOLM Hm, – ĉu?

WANGEL Jes, kaj cetere, – kiam mi pripensas, – mi ne scias kiel mi realigu tion. Ĉar ŝajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas transloĝiĝi al tia forejo. Ili devas ja loĝi en loko, kie estas iometa ŝanco foje edzinigi ilin.

ARNHOLM Edzinigi? Ĉu vi jam pensas pri tio?

WANGEL Jes, bona Dio, – mi devas ja pensi ankaŭ pri tio ! Sed jen – aliflanke – la konsidero pri mia kara malsana Ellida –! Ho, kara Arnholm, – mi vere – multmaniere – staras meze inter fajro kaj akvo!

ARNHOLM Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn – (interrompante) Mi miras kien ŝi – kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo kaj elrigardas.)

WANGEL (al la piano) Ho, mi oferus kion ajn – por ĉiuj tri. – Se mi nur ion scius.

(Ellida envenas tra la pordo maldekstre.)

ELLIDA (rapide al Wangel ) Ne eliru ĉi-matene!

WANGEL Ne, certe ne. Mi restos hejme ĉe vi. (Montras al Arnholm , kiu proksimiĝas) Sed ĉu vi ne volas saluti nian amikon?

ELLIDA (turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon) Bonan matenon.

ARNHOLM Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime?

ELLIDA Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaŭ. Sed bonvolu eksidi por momento?

ARNHOLM Ne, dankon, – ne nun. (rigardas al Wangel ) Mi promesis al la knabinetoj veni al ili en la ĝardeno.

ELLIDA Jes, Dio scias ĉu vi renkontos ilin en la ĝardeno. Mi neniam scias kie ili iradas.

WANGEL Ho jes, ili tenas sin apud la lageto.

ARNHOLM Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la verandon kaj elen en la ĝardenon dekstren.)

ELLIDA Kioma horo estas, Wangel?

WANGEL (rigardas sian horloĝon) Iomete post la dekunua.

ELLIDA Iomete post. Kaj la dekunuan – duonon antaŭ la dekdua ĉi-nokte venos la vaporŝipo. Ho, se mi tion estus trapasinta!

WANGEL (proksimiĝas al ŝi) Kara Ellida, – pri unu afero mi devas demandi vin.

ELLIDA Pri kiu do?

WANGEL Hieraŭ vespere – tie supre sur la "Videjo" – vi diris, ke dum la lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaŭ vi.

ELLIDA Jes, mi faris. Kredu min.

WANGEL Nu, sed kiel vi lin vidis?

ELLIDA Kiel mi vidis lin?

WANGEL Mi pensas, – kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis lin?

ELLIDA Sed kara Wangel, – vi ja nun mem scias kiel li aspektas.

WANGEL Ĉu li ankaŭ tiel aspektis en via imago?

ELLIDA Jes, li ja faris.

WANGEL Ĝuste tiel, kiel vi hieraŭ vidis lin en la realaĵo?

ELLIDA Jes, ĝuste tiel.

WANGEL Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin?

WANGEL (ekmire) Mi ne faris, ĉu?