153322.fb2
ELLIDA (surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Ĉu ne ŝajnas strange por vi, Wangel? Imagu, – ke mi ne tuj rekonis lin!
WANGEL Estas nur la okuloj, vi diris –
ELLIDA Ho jes, – la okuloj! La okuloj!
WANGEL Nu, – sed supre sur la "Videjo" vi diris, ke li ĉiam montris sin kia li estis, kiam vi disiĝis. Tie antaŭ dek jaroj.
ELLIDA Ĉu mi diris?
WANGEL Jes.
ELLIDA Do li tiel aspektis preskaŭ kiel nun.
WANGEL Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antaŭhieraŭ survoje hejmen. Antaŭ dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li ankaŭ estis. Kaj la broĉo kun perlo –? Ĝin la viro ne portis hieraŭ.
ELLIDA Ne, li ĝin ne portis.
WANGEL (rigardas ŝin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Aŭ – eble vi ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur la "Krutdeklivo"?
ELLIDA (pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, – hodiaŭ mi ne kapablas. Ĉu ne estas strange?
WANGEL Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realaĵo montris sin antaŭ vi. Ĝi superombras la antaŭan, – tiel ke vi ĝin ne plu povas vidi.
ELLIDA Ĉu tiel, Wangel?
WANGEL Jes. Kaj ĝi ankaŭ superombras viajn malsanajn imagaĵojn. Tial estas bone, ke la realaĵo venis.
ELLIDA Bone! Vi diras bone, ĉu?
WANGEL Jes, ke okazis, – povos sanigi vin.
ELLIDA (eksidas en la sofon) Wangel, – venu sidi ĉe mi. Mi devas diri al vi ĉiujn miajn pensojn.
WANGEL Jes, faru, kara Ellida.
(Li eksidas sur seĝon aliflanke de la tablo.)
ELLIDA Vere estis malfeliĉo – por ni ambaŭ – ke ĝuste ni du kuniĝis.
WANGEL (miras) Kion vi diras!
ELLIDA Ho jes. Estis. Estas ja ankaŭ kompreneble. Ne povus fariĝi io alia ol malfeliĉo. Ne laŭ la maniero laŭ kiu ni trovis unu la alian.
WANGEL Kio do mankis en la maniero, –
ELLIDA Aŭskultu nun, Wangel, – Ne plu helpas, ke ni iradas ĉi tie mensogante por ni mem – kaj por unu la alia!
WANGEL Ĉu ni faras! Mensogas, vi diras!
ELLIDA Jes, ni faras. Aŭ ni tamen kaŝas la veron. Ĉar la vero – la pura klara vero – estas ja tio , – ke vi venis tien kaj – kaj aĉetis min.
WANGEL Aĉetis –! – Aĉetis – vi diras!
ELLIDA Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis min al vi.
WANGEL (rigardas ŝin en doloro) Ellida, – ĉu vi vere havas koron paroli tiel?
ELLIDA Sed ĉu vere estas alia nomo por ĝi! Vi ne plu eltenis la videcon en via domo. Vi ĉirkaŭrigardis por nova edzino –
WANGEL Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida.
ELLIDA Eble ankaŭ tio – tiel flanke. Tamen – vi ja tute ne sciis ĉu mi taŭgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min – kaj iomete parolis kun mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve –
WANGEL Nu, nomu tion kiel plaĉas al vi.
ELLIDA Kaj mi, de mia flanko –. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola. Estis ja kompreneble, ke mi akceptis – kiam vi proponis nutradi min mian vivon.
WANGEL Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi povis nomi la mian.
ELLIDA Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran laboron, – prefere la plej malriĉajn kondiĉojn en – en libereco – kaj laŭ propra elekto!
WANGEL (ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, ĉu ili estis tute senvaloraj por vi?
ELLIDA Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone ĉe vi, kiel kiu ajn homo povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero.
WANGEL (rigardas ŝin) Ne – en libereco!
ELLIDA Ne. Mi ne libervole iris kun vi.
WANGEL (mallaŭte) Ah, – mi memoras – la frazturniĝon de hieraŭ.
ELLIDA En tiu frazturniĝo ĉio kuŝas. Ĝi eklumigis por mi. Kaj tial mi nun vidas klare.
WANGEL Kion vi vidas?
ELLIDA Mi vidas, ke nia kuna vivo – vere ne estas geedzeco.
WANGEL (amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni nun vivas, ne estas geedzeco.
ELLIDA Eĉ ne antaŭe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antaŭen) La unua – tiu povus esti plena kaj pura geedzeco.
WANGEL La unua? Kiun unuan vi aludas?
ELLIDA La mian – kun li.
WANGEL (rigardas ŝin mire) Mi tute ne komprenas!