153322.fb2
WANGEL Ne, ne! Sed kio sekve?
ELLIDA Jes vidu, – ni neniam povas nei – ke libervola promeso estas same deviga kiel geedziĝo.
WANGEL Sed je Dio –!
ELLIDA (ekstaras impete) Permesu al mi forvojaĝi de vi, Wangel!
WANGEL Ellida –! Ellida –!
ELLIDA Jes, jes, – permesu al mi! Kredu min, – ne eblos alimaniere. Ne post la maniero laŭ kiu ni kuniĝis.
WANGEL (en regata doloro) Al tio do venis inter ni.
ELLIDA Devis veni. Ne povus alimaniere.
WANGEL (rigardas ŝin triste) Eĉ ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. Neniam, – neniam tute posedis vin.
ELLIDA Ho, Wangel, – se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, – ke neniam okazos.
WANGEL Eksedziĝon do? Eksedziĝon, – plenan juran eksedziĝon – vi deziras?
ELLIDA Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. Ĉar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia.
WANGEL (amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, – jes.
ELLIDA (vigle) Ĝuste tiel! Refari la negocon!
WANGEL Kaj poste, Ellida? Poste? Ĉu vi pripensis kiel aspektos por ambaŭ ni? Kiel la vivo fariĝos por vi kaj por mi?
ELLIDA Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, Wangel, – estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al mi mian plenan liberecon!
WANGEL Ellida, – estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem tempon por pripensi, kion vi faros!
ELLIDA Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian liberecon tiun ĉi tagon!
WANGEL Kial ĝuste hodiaŭ?
ELLIDA Jes, – ĉar li ja venos ĉi-nokte.
WANGEL (skuiĝas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio ĉi?
ELLIDA Mi volas stari antaŭ li en plena libereco.
WANGEL Kaj kion – kion vi intencas poste fari?
ELLIDA Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Ĉar tiaokaze ne estus decido.
WANGEL Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu ĉi afero!
ELLIDA Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaŭ flankoj. Mi devas havi la eblecon lasi lin forvojaĝi sola –. Aŭ – sekvi lin.
WANGEL Ĉu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton en liajn manojn!
ELLIDA Sed ĉu mi ne donis mian tutan sorton en viajn manojn! Kaj tion – tiel senpere.
WANGEL Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaŭ ne konas!
ELLIDA Ho, sed vin mi ja eble konis eĉ pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis vin.
WANGEL Tiam vi almenaŭ sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen? Pripensu do! Kion vi scias pri tio ĉi? Eĉ nenion vi scias. Eĉ ne kiu li estas – aŭ kio li estas.
ELLIDA (rigardas antaŭen) Vero. Sed jen tio kio estas la teruraĵo.
WANGEL Jes, certe teruraĵo –
ELLIDA Tial ŝajnas al mi, ke mi kvazaŭ devas tiriĝi en ĝin.
WANGEL (rigardas ŝin) Ĉar aspektas por vi kiel io terura?
ELLIDA Jes, ĝuste tial.
WANGEL (pli proksime) Aŭskultu nun, Ellida, – kio por vi estas do tio terura?
ELLIDA (pripensas) La terura, – estas tio kio timigas kaj allogas.
WANGEL Ankaŭ allogas?
ELLIDA Precipe allogas, – mi sentas.
WANGEL (malrapide) Vi parencas al la maro.
ELLIDA Al ĝi parencas ankaŭ la teruraĵo.
WANGEL Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe.
ELLIDA Ĉu ŝajnas al vi, Wangel?
WANGEL Efektive mi vin neniam konis. Neniam ĝis la fundo. Mi nun komencas kompreni.
ELLIDA Tial vi liberigu min! Liberigu min el ĉiu rilato al vi kaj al la via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni povos disiĝi en kompreno – kaj libervole.
WANGEL (peze) Eble estas pli bone por ambaŭ – se ni disiĝu. – Sed mi tamen ne povas ! – Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La loganta, – tio estas la plej forta en vi.
ELLIDA Ĉu tiel?
WANGEL Lasu nin fini ĉi tiun tagon saĝe. Kun plene trankvila animo. Mi ne kuraĝas liberigi vin hodiaŭ. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin.