153322.fb2 La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 27

La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 27

ELLIDA Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aŭ potenco de ekstere, kiu minacas min. La teruraĵo kuŝas pli profunde, Wangel! La teruraĵo, – tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion povas do vi pri tiu fari?

WANGEL Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontraŭbatali.

ELLIDA Jes, – se mi volus kontraŭbatali.

WANGEL Ĉu vi do ne volas?

ELLIDA Ho, estas ja tio , kion mi ne mem scias!

WANGEL Ĉi-nokte ĉio estos decidata, kara Ellida –

ELLIDA (ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta vivo!

WANGEL – kaj morgaŭ –

ELLIDA Jes, morgaŭ! Eble mia ĝusta estonto tiam estos perdita!

WANGEL Via ĝusta –?

ELLIDA Tuta plena vivo en libereco perdita, – perdita por mi! Kaj eble – ankaŭ por li.

WANGEL (mallaŭte, kaptas ŝian manartikon) Ellida, – ĉu vi amas tiun fremdan viron?

ELLIDA Ĉu mi –? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la teruraĵo kaj ke –

WANGEL – kaj ke?

ELLIDA (liberigas sin) – kaj ke estas ĉe li, ke mi apartenas.

WANGEL (mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton.

ELLIDA Kaj kiun helpon havas vi kontraŭ tion ĉi? Kiun konsilon havas vi por mi?

WANGEL (rigardas ŝin instige) Morgaŭ, – tiam li estos forvojaĝinta. Tiam la malfeliĉo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida.

ELLIDA Ho, Wangel –! Morgaŭ – tiam ja estos tro malfrue –!

WANGEL (rigardas al la ĝardeno) La infanoj! La infanoj –! Ni almenaŭ indulgu ilin – ĝis plue.

(Arnholm, Bolette, Hilde kaj Lyngstrand venas tra la ĝardeno. Lyngstrand adiaŭas tie malsupre kaj eliras maldekstren. La aliaj venas en la ĉambron.)

ARNHOLM Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn –

HILDE Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj –

BOLETTE Ne, diru nenion!

WANGEL Ankaŭ ni du faris planojn.

ARNHOLM Ĉu, – vere?

WANGEL Morgaŭ Ellida foriros al Skjoldvik – por ioma tempo.

BOLETTE Foriros –?

ARNHOLM Jen, jen, tre saĝe, sinjorino Wangel.

WANGEL Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro.

HILDE (eksaltante al Ellida ) Vi foriros! Vi foriros de ni?

ELLIDA (ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi?

HILDE (regas sin) Ho, estas nenio. (duonlaŭte, turnas sin for) Foriru do!

BOLETTE (ektimigita) Patro, – mi komprenas vin, – ankaŭ vi foriros – al Skjoldvik!

WANGEL Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien –

BOLETTE Kaj al ni –?

WANGEL Mi ankaŭ faros viziton –

BOLETTE – foje, jes!

WANGEL Kara infano, devas tiel esti (Li paŝas sur la planko.)

ARNHOLM (flustras) Ni priparolos poste, Bolette.

(Li iras al Wangel . Ili kunparolas tie supre apud la pordo.)

ELLIDA (duonlaŭte al Bolette ) Kio estis al Hilde? Ŝi ja aspektis freneze!

BOLETTE Ĉu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis?

ELLIDA Postsoifadis?

BOLETTE Ekde vi venis en la domon?

ELLIDA Ne, ne, – kio do tio estas?

BOLETTE Unu solan aman vorton de vi.

ELLIDA Ah –! Ĉu estus tasko por mi ĉi tie!

(Ŝi ĉirkaŭfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas antaŭen kvazaŭ trakrozata de kontraŭecaj pensoj kaj animstatoj.)

(Wangel kaj Arnholm venas antaŭen en flustra kunparolo.)