153322.fb2 La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 29

La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 29

(Ili eliras antaŭe dekstre. Sammomente venas Arnholm kaj Bolette antaŭen apud la supra bordo de la lageto.)

BOLETTE (rimarkas la forirantojn) Jen vidu –!

ARNHOLM (mallaŭte) Tŝ, – lasu ilin foriri.

BOLETTE Ĉu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn?

ARNHOLM Ĉu vi ion rimarkis?

BOLETTE Ĉu mi rimarkis!

ARNHOLM Ion aparte?

BOLETTE Ho jes. Plurajn okazaĵojn. Ĉu vi ne?

ARNHOLM Ho, mi ne ĝuste scias –

BOLETTE Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli.

ARNHOLM Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojaĝeton.

BOLETTE Ĉu?

ARNHOLM Jes, ĉu ne estus bone por ĉiuj, ke ŝi povu foje elveni?

BOLETTE Se morgaŭ ŝi transloĝiĝos al Skjoldvik, ŝi certe neniam revenos al ni.

ARNHOLM Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas?

BOLETTE Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, – ŝi neniam revenos. Almenaŭ ne dum mi kaj Hilde estas en la domo.

HILDE Ankaŭ Hilde?

BOLETTE Nu, kun Hilde eblus. Ĉar ŝi ja ankoraŭ estas nur infano. Kaj funde ŝi adoras ŝin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu. Duonpatrino, kiu ne estas multe pli aĝa ol oni mem –

ARNHOLM Kara Bolette, – por vi eble daŭrus nur mallonga tempo ĝis vi elvenus.

BOLETTE (vigle) Ĉu vere! Vi do parolis kun patro?

ARNHOLM Ankaŭ tio, jes.

BOLETTE Nu, – kaj kion li diris!

ARNHOLM Hm, – via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj ĉi tiujn tagojn –

BOLETTE Jes, jes, la samon mi ja antaŭe diris.

ARNHOLM Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li.

BOLETTE Neniun –!

ARNHOLM Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por li.

BOLETTE (riproĉe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante.

ARNHOLM Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem – ĉu vi deziras elveni aŭ ne.

BOLETTE Kio dependas de mi mem, vi aludas?

ARNHOLM Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje ŝatas. Partoprenos en ĉio, kion vi sopiras ĉi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj kondiĉoj, Bolette. Kion vi al tio diras?

BOLETTE (kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio –! Sed ja tute neeblas, tio ĉi. Ĉar patro nek volas, nek povas, do –. Ĉar mi ja ne havas iun alian en la tuta mondo al kiu min turni.

ARNHOLM Ĉu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju – de via antaŭa instruisto?

BOLETTE De vi, Arnholm! Ĉu vi volus –?

ARNHOLM Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion. – Ĉu vi aprobas? Ĉ u? Ĉu vi akceptas?

BOLETTE Ĉu mi akceptas! Povi eliri, – vidi la mondon, – lerni ion profunde! Ĉion kio staris antaŭ mi kiel la granda, feliĉiga neebleco –!

ARNHOLM Jes, tio povos nun fariĝi realaĵo por vi. Se vi mem volas.

BOLETTE Kaj al tiu nedirebla feliĉo vi volas helpi min! Ho ne, – sed diru ĉu povas mi akcepti tian oferton de fremda homo?

ARNHOLM De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn.

BOLETTE (kaptas liajn manojn) Jes, preskaŭ ŝajnas al mi, ke mi povas! Mi ne scias kiel estas; sed – (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj plori pro ĝojo! Pro feliĉo! Ho, – ĉu povos mi tamen vere vivi. Mi komencis timi, ke la vivo preterirus min.

ARNHOLM Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi tute sincere – ĉu estas io – io, kio ligas vin ĉi tie?

BOLETTE Ligas min? Ne, nenio.

ARNHOLM Nenio ajn?

BOLETTE Ne, tute ne. Tio signifas, – patro ja iamaniere ligas min. Kaj ankaŭ Hilde. Sed –

ARNHOLM Nu, – vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaŭ iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette? Neniu rilato?

BOLETTE Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojaĝi kien ajn.

ARNHOLM Jes, ĉar tiel estas, kara Bolette, – vi povos forvojaĝi kun mi.

BOLETTE (manfrapas) Ho Dio en la ĉielo, – kia feliĉo por pripensi!

ARNHOLM Ĉar mi esperas, ke vi plene fidas min?

BOLETTE Jes, efektive!