153322.fb2
LYNGSTRAND Nun mi loĝas ĉe sinjorino Jensen.
HILDE Kiu sinjorino Jensen?
LYNGSTRAND La akuŝistino.
HILDE Pardonu, sinjoro Lyngstrand, sed efektive mi havas aliajn farendaĵojn nun ol –
LYNGSTRAND Ho, mi ja ne devus tiel paroli.
HILDE Kion do?
LYNGSTRAND Tion, kion mi diris.
HILDE (rigardas lin mezure; neindulge) Mi ne komprenas vin.
LYNGSTRAND Ne, ne. Sed mi do diru adiaŭ al la fraŭlinoj ĝis venonte.
BOLETTE (venas sur la ŝtuparon) Adiaŭ, adiaŭ, sinjoro Lyngstrand. Vi vere devas pardoni nin hodiaŭ –. Sed iam poste, – kiam vi havas bonan tempon – kaj kiam vi havas la emon, – vi absolute faru viziton por vidi patron kaj – kaj ankaŭ nin aliajn.
LYNGSTRAND Jes, multan dankon. Mi vere deziras fari tion.
(Li salutas kaj eliras tra la kradpordo. Preterpasante sur la vojo ekstere maldekstre, li salutas ankoraŭ unu fojon al la verando.)
HILDE (duonlaŭte) Adiaŭ, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen de mi.
BOLETTE (mallaŭte, tiras ŝian brakon) Hilde –! Petolaĉa infano! Ĉu vi tute freneziĝas! Li povus ja aŭdi vin!
HILDE Pa, – ĉu vi opinias, ke mi atentas pri tio.
BOLETTE (rigardas dekstren) Jen venas patro.
(Doktoro Wangel , en vojaĝkostumo kaj kun valizo en la mano, venas laŭ la vojeto de dekstre.)
WANGEL Jen mi revenas, knabinetoj!
(Li eniras tra la barilpordo.)
BOLETTE (iras al li renkonte malsupre en la ĝardeno) Ho, bone ke vi venas.
HILDE (Ankaŭ ŝi iras al li.) Ĉu vi ĉion finis por hodiaŭ, paĉjo?
WANGEL Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. – Diru, – ĉu Arnholm venis?
BOLETTE Jes, li venis ĉi-nokte. Ni informiĝis en la hotelo.
WANGEL Do vi lin ankoraŭ ne vidis?
BOLETTE Ne. Sed li certe vizitos nin antaŭtagmeze.
WANGEL Jes, li certe faros.
HILDE (tiras lin) Paĉjo, rigardu do.
WANGEL (rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. – Estas ja vere pompe.
BOLETTE Jes, ni bele ornamis, ĉu ne?
WANGEL Jes, vere, vere. – Ĉu – ĉu ni estas solaj en la domo nun?
HILDE Jes, ŝi eliris –
BOLETTE (interrompas) Patrino naĝas.
WANGEL (Rigardas amike al Bolette kaj frapetas ŝian kapon. Poste li diras iom hezite:) Aŭskultu nun, knabinetoj, – ĉu vi volas lasi ĉion ĉi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaŭ la flagon supre la tutan tagon?
HILDE Ho, tion vi do povas imagi, paĉjo!
WANGEL Hm, – nu ja. Sed vi do –
BOLETTE (okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni ĉion faris por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por viziti vin –
HILDE (ridetas kaj tiretas lin) Pensu, – li ja estis la instruisto de Bolette, patro!
WANGEL (kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj – Nu, nu, – estas ja funde tute nature, ke vi memoras ŝin, kiu ne plu estas inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al ŝi la valizon) Portu ĝin en la oficejon. – Nu, knabinetoj, – mi tion ne ŝatas. Ne la manieron, vi komprenas. Ke ni tiel ĉiun jaron – Nu, – kion diri! Eble ne povas fariĝi alimaniere.
HILDE (volas iri tra la ĝardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la lernejestro.
BOLETTE (rigardas tien) Tiu ? (ridas) Ho ne! Ĉu vi opinias, ke tiu aĝulo estas Arnholm!
WANGEL Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! – Jes, certe tiel estas!
BOLETTE (tien fiksrigardas; mallaŭte, surprizite) Jes, je Dio, ĉu ne ankaŭ mi opinias –!
(Lernejestro Arnholm , en eleganta antaŭtagmeza kostumo, kun oraj okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de maldekstre. Li aspektas iom streĉe, rigardas en la ĝardenon, salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.)
WANGEL (iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon reen al la antaŭa loko!
ARNHOLM Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi.
(Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la ĝardeno.)
ARNHOLM Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du mi malfacile rekonus.
WANGEL Certe ne, mi opinias.
ARNHOLM Nu, jes, eble tamen Bolette. – Jes, Bolette mi estus rekonanta.