153322.fb2 La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 30

La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 30

ARNHOLM Kaj vi kuraĝas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en miajn manojn, Bolette? Ĉu ne? Vi kuraĝas?

BOLETTE Ho jes, certe! Kial ne? Ĉu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia maljuna instruisto – mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas.

ARNHOLM Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed –. Nu, – vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun demandas vin – se vi volus – volus ligi vin al mi – por la vivo?

BOLETTE (retiras sin pro timo) Ho, – kion vi diras!

ARNHOLM Por la vivo, Bolette. Ĉu vi volas fariĝi mia edzino.

BOLETTE (duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas!

ARNHOLM Ĉu tute ne eblus por vi, ke –?

BOLETTE Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm! (rigardas lin) Aŭ –. Tamen –. Ĉu estis tiel vi intencis – kiam vi proponis fari tiom por mi?

ARNHOLM Aŭskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte.

BOLETTE Ho, kiel tiaĵo – de vi, – kiel ĝi ne povus – surprizi min!

ARNHOLM Vi pravas. Vi ja ne sciis – ne povis scii, ke mi faris tiun ĉi vojaĝon pro vi.

BOLETTE Vi venis ĉi tien pro – pro mi!

ARNHOLM Jes, mi faris, Bolette. Ĉi-printempe mi ricevis leteron de via patro. Kaj en ĝi estas diraĵo, kiu igis min kredi – hm –, ke vi daŭre havis vian antaŭan instruiston en – en iom pli ol amika memoro.

BOLETTE Kiel patro povis skribi tiaĵon!

ARNHOLM Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptiĝis en la imago, ke ĉi tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. – Ne, vi ne interrompu min, kara Bolette! Kaj, – vi ja komprenas, – ke kiam oni, kiel mi, ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo – aŭ imago – faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva – dankema inklino al vi. Ŝajnis al mi, ke mi devis vojaĝi al vi. Revidi vin. Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi portis por mi.

BOLETTE Sed ĉar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno!

ARNHOLM Ne aliiĝas, Bolette. Via bildo, – tia, kian mi ĝin portas en mi, – restos ĉiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas.

BOLETTE Neniam mi imagis, ke tiaĵo okazu.

ARNHOLM Sed ĉar nun montriĝas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Ĉu vi povis decidigi vin, – nu, fariĝi mia edzino?

BOLETTE Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi.

ARNHOLM Nu ja, – ĉar ŝajnas al vi tute neeble, ke vi povus –. Do la rilato restos neŝanĝita, kara Bolette.

BOLETTE Kiel, vi pensas?

ARNHOLM Kompreneble mi tamen restas ĉe mia propono. Mi prizorgos, ke vi elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi ŝatas. Vivi en sekuraj, sendependaj kondiĉoj. Vian postan estontecon mi ankaŭ sekurigos, Bolette. Ĉar en mi vi ĉiam havos bonan, fidelan, fidindan amikon. Pri tio estu certa!

BOLETTE Ho Dio, – sinjoro Arnholm, – ĉio fariĝis ja nun tute neebla.

ARNHOLM Ĉu ankaŭ tio neeblas?

BOLETTE Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, – kaj post la respondo, kiun mi donis al vi –. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos mi akcepti de vi. Neniam post tio ĉi!

ARNHOLM Vi do preferas sidi ĉi-hejme lasante la vivon preterpasi vin?

BOLETTE Ho, dolorigas pripensi!

ARNHOLM Ĉu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri ĉio, kion laŭ vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, – kaj tamen neniam konatiĝi kun ĝi? Pripensu, Bolette.

BOLETTE Jes, jes, – vi vere pravas, sinjoro Arnholm.

ARNHOLM Kaj jen, – kiam via patro ne plu vivas, – tiam eble stari senhelpa kaj sola en la mondo. Aŭ eble devante vin doni al alia viro, – kiun vi – eble – ankaŭ ne amas.

BOLETTE Ho jes, – mi ja komprenas la veron – en tio kion vi diras. Sed tamen –! Aŭ eble tamen –?

ARNHOLM (rapide) Nu!

BOLETTE (rigardas lin dubeme) Ĉu eble tamen ne estus neeble –.

ARNHOLM Kio, Bolette!

BOLETTE Ke eblus, – akcepti – tion, – kion vi proponis.

ARNHOLM Ĉu vi pensas, ke vi tamen povus laŭvole –? Ke vi tamen povus permesi al mi la ĝojon helpi vin kiel fidela amiko?

BOLETTE Ne, ne, ne! Neniam tio! Ĉar tio estus tute neebla. – Ne, sinjoro Arnholm, – do prefere prenu min.

ARNHOLM Bolette! Vi tamen volas!

BOLETTE Jes, – mi opinias – ke mi volas.

ARNHOLM Vi do tamen volas fariĝi mia edzino!

BOLETTE Jes. Se vi daŭre opinias, ke – ke vi devas preni min.

ARNHOLM Se mi opinias –! (kaptas ŝiajn manojn) Ho, dankon, – dankon, Bolette! Kion vi alie diris, – via antaŭa dubemo, – tio ne timigas min. Se mi ankoraŭ ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni ĝin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!

BOLETTE Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi promesis al mi.

ARNHOLM Jen al kio mi restas.

BOLETTE Kaj mi povos lerni ĉion, kion mi ŝatas.

ARNHOLM Mi mem estu via instruisto. Kiel antaŭe, Bolette. Memoru la lastan jaron en la lernejo –.

BOLETTE (silente kaj profunde en si mem) Imagu, – scii sin libera – veni en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne antaŭtimi pro la stulta enspezo –.

ARNHOLM Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj – ĉu ne, kara Bolette, – tio estas ege bona stato? Ĉu?

BOLETTE Jes. Efektive estas. Ĝuste kaj vere.