153322.fb2 La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 32

La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 32

HILDE Sed diru, – vi, kiu estas artisto, – kiel laŭ vi mi aperus en nigra koloro?

LYNGSTRAND En nigra, fraŭlino Hilde?

HILDE Jes, tute en nigra. Ĉu vi trovas, ke mi aperus bela en ĝi?

LYNGSTRAND Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaŭ en nigra. Ĝuste vi kun via aspekto.

HILDE (rigardas antaŭen) En nigra ĝis la kolo. – Nigra punta kolumo. – Nigraj gantoj. – Kaj longa nigra ŝalo malantaŭen.

LYNGSTRAND Se vi tiel vestus vin, fraŭlino Hilde, mi dezirus esti pentristo – kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon.

HILDE Aŭ junan, funebrantan fianĉinon.

LYNGSTRAND Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin tiel?

HILDE Mi ne scias. Sed ŝajnas al mi ekscite.

LYNGSTRAND Ekscite?

HILDE Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu jen!

LYNGSTRAND (rigardas tien) La granda angla vaporŝipo! Kaj tute ĉe la kajo!

(Wangel kaj Ellida venas antaŭen apud la lageto.)

WANGEL Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, – vi miskomprenas! (vidas la aliajn) Nu, vi du estas ĉi tie? Ĉu ne, sinjoro Lyngstrand, – ĝi ankoraŭ ne estas en vido?

LYNGSTRAND La granda anglo?

WANGEL Jes!

LYNGSTRAND (montras) Jen ĝi kuŝas, sinjoro doktoro.

ELLIDA Ah –! Mi ja sciis.

WANGEL Jam venis!

LYNGSTRAND Kvazaŭ ŝtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue.

WANGEL Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidiĝu! Ŝi certe volas aŭskulti la muzikon.

LYNGSTRAND Jes, ni ĵus estis irontaj, sinjoro doktoro.

WANGEL Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos.

HILDE (flustras al Lyngstrand ) Ankaŭ tiuj du iras duope.

(Ŝi kaj Lyngstrand iras tra la ĝardeno maldekstren. La kornmuziko aŭdiĝas fore ĉe la fjordo dum tio kio sekvas.)

ELLIDA Jam venis! Li estas ĉi tie! Jes, jes, – mi sentas.

WANGEL Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola.

ELLIDA Ho, – ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, – ĉu vi vidas lin, Wangel!

(La fremdulo venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la barilo.)

LA FREMDULO (salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida.

ELLIDA Jes, jes, jes, – la horo venis.

LA FREMDULO Vi estas preta por forvojaĝi, ĉu? Aŭ ĉu ne?

WANGEL Vi ja mem vidas, ke ŝi ne estas.

LA FREMDULO Mi ne demandas pri vojaĝvestoj aŭ aliaj tiaĵoj. Eĉ ne plenaj valizoj. Ĉio kion ŝi bezonos por la vojaĝo, mi havas surŝipe. Ankaŭ por kabino mi zorgis. (al Ellida ) Mi do demandas vin, ĉu vi estas preta min akompani, – en libereco min akompani?

ELLIDA (petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel!

(Ŝipfajfilo aŭdiĝas en la foro.)

LA FREMDULO Nun fajfas la unuan fojon surŝipe. Vi nun devas diri jes aŭ ne.

ELLIDA (tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu reŝanĝi!

LA FREMDULO Neniam! Post duona horo estos tro malfrue.

ELLIDA (rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min al vi?

LA FREMDULO Ĉu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia?

ELLIDA Pro tiu promeso, ĉu?

LA FREMDULO La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo ĉar mi tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian povas.

ELLIDA (malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue?

WANGEL Ellida!

ELLIDA (ekkrias) Ho, – tio kio tiras kaj tentas kaj logas – enen en la nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola!

(La fremdulo transgrimpas la barelon.)

ELLIDA (kaŝas sin malantaŭ Wangel ) Kio estas? Kion vi volas?

LA FREMDULO Mi vidas – kaj mi aŭdas, Ellida, – ke fine vi tamen min elektas.

WANGEL (paŝas kontraŭ lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti por ŝi kaj havas ŝin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros vin de ĉi tie, – el la lando, – kaj neniam revenos, – ĉu vi tiam scias al kio vi riskigos vin?