153322.fb2 La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 33

La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 33

ELLIDA Ne, ne, Wangel! Ne tion!

LA FREMDULO Kion vi volas fari al mi?

WANGEL Mi volas enkarcerigi vin – kiel krimulon! Tuj! Jam antaŭ ol vi surŝipiĝos! Ĉar mi scias pri la murdo en Skjoldvik.

ELLIDA Ho, Wangel, – kiel povas vi –!

LA FREMDULO Al tio mi estas preta. Kaj tial – (tiras revolveron el la brustpoŝo) – tial mi ankaŭ provizis min per tiu ĉi.

ELLIDA (ĵetas sin antaŭ Wangel ) Ne, ne, – ne mortigu lin! Prefere min!

LA FREMDULO Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu ĉi estas por propra uzo. Ĉar mi volas vivi kaj morti kiel libera homo.

ELLIDA (en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, – diri, kaj li aŭskultu! Vi ja povas reteni min ĉi tie! Por tio vi havas potencon kaj rimedojn! Kaj vi ankaŭ faros! Sed mian animon, – ĉiujn miajn pensojn, – mian logantan sopiron kaj mian avidon, – tiujn vi ne povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi – elen en la nekonatecon, – por kio mi estas kreita – kaj kiun vi fermis por mi!

WANGEL (en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Paŝon post paŝo vi glitas for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima – kaj pri la neatingebla, – ĝi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron.

ELLIDA Ho jes, jes, – mi sentas – kvazaŭ nigraj sensonaj flugiloj super mi!

WANGEL Al tio ĝi ne venu. Ne troviĝas alia savo por vi. Almenaŭ mi neniun alian vidas. Tial – tial mi lasas – la negocon nun tuj refariĝi. – Nun vi povas elekti vian vojon – en plena – plena libereco.

ELLIDA (momenton fiksrigardas lin kvazaŭ muta) Ĉu vero, – vero, – kion vi diras! Ĉu tiel vi pensas – el via plej interna koro!

WANGEL Jes, – el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas.

ELLIDA Kaj ĉu vi povas ? Ĉu vi povas permesi ke tio okazu!

WANGEL Jes, mi povas. Mi povas – ĉar mi amas vin tiel arde.

ELLIDA (mallaŭte kaj treme) Tiel proksime – tiel intime – mi do ligiĝis al vi!

WANGEL Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo.

ELLIDA (kunfrapas la manojn) Kaj mi, – kiu tion ne perceptis!

WANGEL Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, – nun vi estas komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via ĝusta vivo povas – remetiĝi sur – sur sian ĝustan spuron. Ĉar nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida.

ELLIDA (kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antaŭen al Wangel ) Libere kaj – sub respondeco! Ankaŭ sub respondeco? – Estas transformo en tio ĉi!

(La ŝipfajfilo denove aŭdiĝas.)

LA FREMDULO Ĉu vi aŭdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do!

ELLIDA (turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta voĉo:) Neniam mi sekvos vin post tio ĉi!

LA FREMDULO Vi ne sekvos!

ELLIDA (kroĉas sin al Wangel ) Ho, – neniam mi forlasos vin post tio ĉi!

WANGEL Ellida, – Ellida!

LA FREMDULO Do finite?

ELLIDA Jes! Finite por ĉiam!

LA FREMDULO Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo.

ELLIDA Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, – kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj vi min ne plu logas.

LA FREMDULO Adiaŭ, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne estas pli ol – trapasinta ŝippereo en mia vivo.

(Li eliras maldekstren.)

WANGEL (rigardas ŝin dum momento) Ellida, – via animo estas kiel la maro. Ĝi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kaŭzis la transformon?

ELLIDA Ho, ĉu vi ne komprenas, ke la transformo venis, – ke la transformo devis veni – kiam mi povis elekti en libereco.

WANGEL Kaj la nekonateco, – ĝi ne logas vin pli?

ELLIDA Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en ĝin, – iri en ĝin, – se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaŭ povis rezigni.

WANGEL Mi komencas kompreni vin – iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en bildoj – kaj en videblaj aperaĵoj. Via sopiro kaj aspiro al la maro, la logo al li, – al tiu fremda viro, – estis esprimo de vekiĝanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia.

ELLIDA Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por mi. Vi trovis , – kaj vi kuraĝis uzi la ĝustan rimedon – la solan , kiu povis helpi min.

WANGEL Jes, – en la ekstrema peno kaj danĝero ni kuracistoj kuraĝas multe. – Sed nun vi do revenos al mi, Ellida?

ELLIDA Jes, kara, fidela Wangel, – nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Ĉar nun mi venos al vi en libereco, – libervole, kaj sub respondeco.

WANGEL (rigardas ŝin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos vivi tute unu por la alia –

ELLIDA – kaj kun kunaj memoroj. Viaj – kiel ankaŭ miaj.

WANGEL Jes, ĉu ne, vi kara!

ELLIDA – kaj por niaj du infanoj, Wangel!

WANGEL Niaj vi nomas ilin!

ELLIDA Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni.

WANGEL Niaj –! (kisas ĝoje kaj rapide ŝiajn manojn) Ho, – senfinan dankon pro tiu vorto!

(Hilde, Ballested, Lyngstrand, Arnholm kaj Bolette venas de maldekstre en la ĝardenon.)

(Samtempe multaj el la junuloj de la urbo kaj somergastoj ekstere sur la vojeto.)

HILDE (duonlaŭte al Lyngstrand ) Jen vidu – kiel novgefianĉiĝinte ŝi kaj patro aspektas!