153322.fb2
ARNHOLM (rigardas al Wangel kaj Ellida ) Nun la anglo forvojaĝas.
BOLETTE (iras al la barilo) De ĉi tie oni povas plej bone vidi ĝin.
LYNGSTRAND La lasta vojaĝo ĉi-jare.
BALLESTED Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas malĝojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaŭ perdos vin por ioma tempo. Morgaŭ vi ja transloĝiĝos al Skjoldvik, mi aŭdas.
WANGEL Ne, – ne okazos. Ĉar ĉi-nokte ni du redecidis.
ARNHOLM (rigardas ilin alterne) Ah, – vere!
BOLETTE (venas antaŭen) Patro, – ĉu estas vero!
HILDE (proksimiĝas al Ellida ) Ĉu vi tamen restos ĉe ni!
ELLIDA Jes, kara Hilde, – se vi volas havi min.
HILDE (luktante inter ploro kaj ĝojo) Ho! – imagu – ĉu mi volas –!
ARNHOLM (al Ellida ) Sed tio ĉi estas ja vera surprizo –!
ELLIDA (ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm –. Ĉu vi memoras, – ni parolis pri tio hieraŭ? Kiam oni fariĝis surtera estaĵo, – oni ne facile trovos la vojon reen – al la maro. Kaj ankaŭ ne al la mara vivo.
BALLESTED Sed estas ja ĝuste kiel pri mia mara virino!
ELLIDA Proksimume, jes.
BALLESTED Nur kun tiu diferenco ke la marvirino – ŝi mortos . La homoj, kontraŭe, – ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, – mi certigas al vi, sinjorino Wangel, – ili povas sin a-kli-matizi!
ELLIDA Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested.
WANGEL Kaj sub respondeco, kara Ellida.
ELLIDA (rapide, etendas al li la manon) Ĝuste tiel estas.
(La granda vaporŝipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko aŭdiĝas pli proksime sur la tero.)