153322.fb2 La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 4

La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 4

WANGEL Apenaŭ, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naŭ jaroj de kiam vi vidis ŝin lastfoje. Nu, ĉi tie okazis ja multaj ŝanĝoj dum tiu tempo.

ARNHOLM (ĉirkaŭrigardas) Ŝajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis konsiderinde – kaj estas konstruita jena laŭbo –

WANGEL Nu ja, tiel ekstere –

ARNHOLM (ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fianĉpretajn filinojn en la domo.

WANGEL Ho, fianĉpreta estas ja nur la unua.

HILDE (duonlaŭte) Aŭskultu do patron!

WANGEL Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli malvarmete ol ĉi tie. Bonvolu.

ARNHOLM Dankon, dankon, kara doktoro.

(Ili supreniras. Wangel proponas por Arnholm lokon en la balancseĝo.)

WANGEL Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Ĉar vi aspektas iom streĉe post la vojaĝo.

ARNHOLM Ho, ne gravas. En ĉi tiu ĉirkaŭaĵo –

BOLETTE (al Wangel ) Ĉu ni alportu sodakvon kaj sukon en la ĝardenĉambron? Ĉi tie baldaŭ fariĝos tro varme.

WANGEL Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble konjakon.

BOLETTE Ĉu ankaŭ konjakon?

WANGEL Nur iometon. Se iu dezirus.

BOLETTE Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo.

(Bolette iras en la ĝardenĉambron fermante la pordon post si. Hilde prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la ĝardeno malantaŭ la domo.)

ARNHOLM (kiu postrigardis Bolette per la okuloj) Estas vere iu belega –. Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi.

WANGEL (eksidas) Jes, vi trovas.

ARNHOLM Jes, estas eĉ surprize pri Bolette. Ja ankaŭ pri Hilde. – Sed nun pri vi mem, kara doktoro. Ĉu vi intencas loĝi ĉi tie vian tutan vivdaŭron?

WANGEL Ho jes, estos tiel. Ĉi tie mi naskiĝis kaj brediĝis, kiel oni diras. Ĉi tie mi vivis feliĉe kun ŝi, kiu forpasis de ni tiel frue. Ŝi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm.

ARNHOLM Jes – jes.

WANGEL Kaj nun mi vivas ĉi tie feliĉa kun ŝi, kiun mi ricevis anstataŭe. Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi.

ARNHOLM Sed neniun infanon en via dua geedziĝo?

WANGEL Ni ricevis knabeton antaŭ du – du kaj duona jaro. Sed ni ne havis lin longe. Li mortis je la aĝo de kvar . ..kvin monatoj.

ARNHOLM Via edzino, ŝi ne estas hejme hodiaŭ?

WANGEL Jes, ŝi certe baldaŭ venos. Ŝi malsupreniris por preni banon. Ŝi naĝas ĉiun tagon je ĉi tiu tempo. En kiu ajna vetero.

ARNHOLM Ĉu pro iu malsano?

WANGEL Ne vere malsano. Sed ŝi estas strange nervoza la lastajn jarojn. Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al ŝi. Sed bani sin en la maro estas kvazaŭ ŝia kora ĝojo, komprenu.

ARNHOLM Tion mi memoras de pasinte.

WANGEL (kun preskaŭ nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo, kiam vi estis instruisto en Skjoldvik.

ARNHOLM Kompreneble. Ŝi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaŭ ofte renkontis ŝin, kiam mi vizitis ŝian patron en la lumturo.

WANGEL Kredu, tiu tempo profunde stampis ŝin. La urbanoj ne povas tion kompreni. Ili nomas ŝin "La sinjorino el la maro".

ARNHOLM Ĉu?

WANGEL Jes. Kaj tial –. Parolu vi kun ŝi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. Estus vere bone por ŝi.

ARNHOLM (rigardas lin dubeme) Ĉu vi havas veran kialon por tion opinii?

WANGEL Certe jes.

VOĈO DE ELLIDA (aŭdata ekstere en la ĝardeno dekstre) Ĉu estas vi, Wangel!

WANGEL (ekstaras) Jes, kara.

(Sinjorino Ellida Wangel , kun granda ŝalo ĉirkaŭ si kaj kun malseka hararo disfalanta sur la ŝultroj, venas el inter la arboj ĉe la laŭbo. Lernejestro Arnholm ekstaras.)

WANGEL (ridetas kaj etendas la manojn al ŝi) Nu, jen la sinjorino el la maro!

ELLIDA (malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank' al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis?

WANGEL Ĵus nun. Antaŭ momento. (montras al Arnholm ) Sed vi do salutu pasintan konaton –!

ELLIDA (donas la manon al Arnholm ) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu ke mi ne estis hejme.

ARNHOLM Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniaĵoj.

WANGEL La akvo estas freŝa hodiaŭ, ĉu?

ELLIDA Freŝa! Je Dio, ĉi tie la akvo neniam estas freŝa. Malvarmeta kaj malvigliga. Uŝ, la akvo estas malsana ĉi tie en la fjordoj.

ARNHOLM Malsana?

ELLIDA Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke ĝi malsanigas ankaŭ nin.

WANGEL (ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon.