153322.fb2
ARNHOLM Kio do tio estas?
ELLIDA Kiam vi faris – la vanan paŝon, kiel vi ĵus diris, – tiam mi ne kapablis respondi al vi alimaniere ol mi faris.
ARNHOLM Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias.
ELLIDA Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj ĉiuj miaj pensoj estis tiam en alia loko.
ARNHOLM Tiam!
ELLIDA Jes, ĝuste.
ARNHOLM Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi eĉ ne konis sinjoron Wangel.
ELLIDA Mi ne parolas pri Wangel.
ARNHOLM Ne Wangel? Sed tiam, – ekstere en Skjoldvik –. Mi ne memoras unu solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton.
ELLIDA Ne, ne, – mi kredas. Ĉar ĉio estis tute freneza.
ARNHOLM Sed rakontu do al mi pri tio ĉi!
ELLIDA Ho, sufiĉas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi ja scias.
ARNHOLM Kaj se vi tiam ne estus ligita?
ELLIDA Kio do?
ARNHOLM Ĉu via respondo al mia letero estus alia.
ELLIDA Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia.
ARNHOLM Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita?
ELLIDA (ekstaras kvazaŭ en timo kaj maltrankvilo) Ĉar mi bezonas iun al kiu konfidi min. Ne, ne, sidu.
ARNHOLM Via edzo do nenion scias pri la afero?
ELLIDA Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tuŝis la aferon. Funde estis ja nur frenezaĵo. Kaj rompiĝis ja baldaŭ – iamaniere.
ARNHOLM (ekstaras) Nur iamaniere? Ne tute!
ELLIDA Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas. Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti. Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aŭ ke mi estus tute freneza.
ARNHOLM Kara sinjorino, – nun vi vere devas plene eldiri.
ELLIDA Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke – (rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu ĝis poste. Jen vizitanto venas.
(Lyngstrand venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la ĝardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas iom necerta ĉe la verando.)
ELLIDA (el la laŭbo) Ĉu la knabinojn vi serĉas, sinjoro Lyngstrand?
LYNGSTRAND (turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj proksimiĝas) Tiel ne estas. Ne la fraŭlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel. Vi ja permesis al mi veni por viziti vin –
ELLIDA Jes, certe mi faris. Vi estas ĉiam bonvena.
LYNGSTRAND Multan dankon. Kaj ĉar tiel feliĉe okazas, ke estas solenaĵo en la domo hodiaŭ –
ELLIDA Nu, tion vi scias?
LYNGSTRAND Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel ĉi tiun –
(Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.)
ELLIDA (ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, ĉu ne estas pli bone doni viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Ĉar estas ja vere li, kiu –
LYNGSTRAND (rigardas al ambaŭ necerte) Pardonu, – sed mi ne konas tiun fremdan sinjoron. Estas nur – Mi venas pro la datreveno, sinjorino.
ELLIDA Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la domo hodiaŭ.
LYNGSTRAND (ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel sekrete.
ELLIDA Kion vi scias?
LYNGSTRAND Ke estas la dat – la datreveno de la sinjorino.
ELLIDA Mia?
ARNHOLM (rigardas ŝin demande) Hodiaŭ? Ne, certe ne.
ELLIDA (al Lyngstrand ) Kial vi tiel pensas?
LYNGSTRAND Fraŭlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaŭ. Kaj mi demandis al la fraŭlinoj, kial ili tiel bele ornamas per floroj kaj flagoj –
ELLIDA Nu bone?
LYNGSTRAND – kaj fraŭlino Hilde respondis: Jes, ĉar hodiaŭ estas la datreveno de – de patrino.
ELLIDA De patrino –! Nu tiel.
ARNHOLM Aha! (Li kaj Ellida rigardas sin reciproke kompreneme.) Jes, ĉar la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel –
ELLIDA (al Lyngstrand ) Jes, ĉar vi ja nun tion scias –
LYNGSTRAND (denove ofertas la bukedon) Permesu al mi gratuli –
ELLIDA (akceptas la florojn) Koran dankon al vi. – Bonvolu sidiĝi momenton, sinjoro Lyngstrand.