153322.fb2
ELLIDA Tio ĉi – pri mia datreveno – devus esti sekreto, sinjoro lernejestro.
ARNHOLM Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj.
ELLIDA (metas la bukedon flanken) Ne, ĝuste tiel. Ne por la neinformitaj.
LYNGSTRAND Mi do eĉ ne diros al iu vivanta homo.
ELLIDA Ho, ne tiel grave. – Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane nun ol antaŭe.
LYNGSTRAND Jes, ankaŭ mi kredas, ke mi saniĝos. Kaj venontan jaron, se mi povos iri suden –
ELLIDA Kaj tion vi povos, diras la knabinoj.
LYNGSTRAND Jes, ĉar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li promesis helpi min venontan jaron.
ELLIDA Kiel vi kontaktiĝis al li?
LYNGSTRAND Ho, feliĉa okazo. Ĉar iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj ŝipoj.
ELLIDA Ĉu vere? Vi do tiam ŝatis la maron?
LYNGSTRAND Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min nenifari hejme ĉe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi.
ARNHOLM Kiel bone, vi diras?
LYNGSTRAND Jes, ĉar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi longe kuŝis en la malvarma akvo, antaŭ ol ili savis min. Kaj tiam mi ja devis forlasi la maron. – Jes, vere estis granda feliĉo.
ARNHOLM Ĉu, vi trovas?
LYNGSTRAND Jes. Ĉar la difekto ne estas vere danĝera. Kaj nun mi povos fariĝi skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu – povi modli la delikatan argilon, kiu tiel cedeme formiĝas inter la fingroj!
ELLIDA Kaj kion volas vi do modli? Ĉu marvirojn kaj marvirinojn? Aŭ ĉu antikvajn vikingojn?
LYNGSTRAND Ne, tiaĵojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan verkon. Grupon, kiel oni tion nomas.
ELLIDA Nu jes, – sed kion tiu grupo reprezentu?
LYNGSTRAND Ho, devus esti io kion mi mem travivis.
ARNHOLM Jes, jes, – tenu vin al tio.
ELLIDA Sed kio tio do estus?
LYNGSTRAND Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kuŝas maltrankvila dormante. Kaj ŝi ankaŭ sonĝas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke ŝi sonĝas.
ARNHOLM Ĉu ne estu pli?
LYNGSTRAND Jes, ankaŭ alia figuro. Iu estaĵo por nomi ĝin. Estu ŝia edzo, al kiu ŝi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la maro.
ARNHOLM Kiel, dronis –?
ELLIDA Li dronis?
LYNGSTRAND Jes. Li dronis dum vojaĝo. Sed okazas la strangaĵo, ke li tamen revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud ŝia lito rigardante ŝin. Li staru malsekega, kvazaŭ homo ĵus eltirita el la maro.
ELLIDA (klinas sin malantaŭen en la seĝo) Vere stranga imago. (fermas la okulojn) Mi vive bildigas tion antaŭ mi.
ARNHOLM Sed je sankta nomo, sinjoro – sinjoro –! Vi ja diris, ke estu io, kion vi mem travivis.
LYNGSTRAND Jes, jes, – Mi travivis tion ĉi. Iamaniere do.
ARNHOLM Travivis, ke morta viro –?
LYNGSTRAND Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi komprenu. Sed tamen –
ELLIDA (vigle, streĉe) Rakontu ĉion kion vi scias kaj povas! Pri tio mi devas ĉion scii.
ARNHOLM (ridetas) Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiaĵo kun mara etoso.
ELLIDA Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand?
LYNGSTRAND Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo nomita Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni dungis usonanon anstataŭe. Tiu nova laborestro –
ELLIDA La usonano?
LYNGSTRAND – jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun li ĉiame legadis. Ĉar li volis lerni la norvegan, li diris.
ELLIDA Nu! Kaj sekve!
LYNGSTRAND Iun vesperon en terura vetero. Ĉiuj viroj sur la ferdeko. Escepte la laborestro kaj mi. Ĉar li estis tordinta la piedon, kaj ne povis stari sur ĝi. Kaj ankaŭ mi estis malsana kaj kuŝis. Ja, li do sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj –
ELLIDA Jes! Jes!
LYNGSTRAND Sed dum li tie sidas, mi aŭdas kvazaŭ hurlon el li. Kaj kiam mi rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizaĝo. Li komencas tiri kaj ŝiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li faris tute silente, silente.
ELLIDA Li nenion diris? Li ne parolis?
LYNGSTRAND Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaŭ parolis al si mem: Edziniĝis. Kun alia viro. Dum mi estis for.
ELLIDA (fermas la okulojn kaj diras mallaŭte) Tion li diris?
LYNGSTRAND Jes. Kaj imagu, – li tion diris en bona norvega. Li certe facile lernis fremdajn lingvojn, tiu viro.
ELLIDA Kaj poste? Kio okazis poste?
LYNGSTRAND Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos. Ĉar li aldonis, – ankaŭ tio silente: – Sed mia ŝi estas, kaj mia ŝi fariĝu. Kaj min ŝi sekvu, eĉ se mi venu hejmen por serĉi ŝin kiel droninta viro el la nigra maro.