153322.fb2 La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 9

La Sinjorino el la Maro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 9

(Li supreniras al Wangel kaj Ellida. Bolette kaj Hilde restas en la ĝardeno.)

DUA AKTO

(Supre sur "La Videjo", arbustkovrita altaĵo malantaŭ la urbo. Iom malantaŭe staras ŝtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj ŝtonoj por sidejoj kuŝas ĉirkaŭ la ŝtonstako kaj en la antaŭo. Profunde en la malantaŭo vidiĝas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj. La granda maro ne vidiĝas. Estas duonhela somernokto. Flaveruĝa lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado aŭdiĝas de malsupre en la deklivo dekstre.)

(Junaj homoj el la urbo, gesinjoroj, venas pare de dekstre, kaj en intima konversacio iras preter la ŝtonstako kaj elen maldekstre. Iom poste venas Ballested kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj geturistoj. Li estas ŝarĝita de ŝaloj kaj vojaĝsaketoj.)

BALLESTED (montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine Herrschaften, – dort fore liegt eine andere altaĵo. Das willen wir ankaŭ besteigen und so herunter –

(Li daŭrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.)

(Hilde venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas malantaŭen. Iom poste venas Bolette la saman vojon.)

BOLETTE Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand?

HILDE Ĉar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, – vidu, kiel li rampas supren.

BOLETTE Ho, vi ja scias kiel malsana li estas.

HILDE Ĉu vi opinias, ke estas tre danĝere?

BOLETTE Jes, mi opinias.

HILDE Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas pri li.

BOLETTE Patro diris al mi, ke estas malmoliĝo en la pulmo, – aŭ io tia. Li ne vivos longe, diris patro.

HILDE Ĉu tion li diris! Imagu, – ĝuste kion mi pensis.

BOLETTE Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu.

HILDE Ho, kial vi tiel pensas. (duonlaŭte) Jen vidu, – nun Hans fine krablis al la supro. Hans –. Ĉu ne ŝajnas al vi, ke oni povas vidi, ke li nomiĝas Hans?

BOLETTE (flustras) Estu bonkonduta! Mi konsilas!

(Lyngstrand venas de dekstre kun sunŝirmilo en la mano.)

LYNGSTRAND Mi petas pardonon al la fraŭlinoj, ĉar mi ne povis iri same rapide kiel vi.

HILDE Ĉu vi eĉ ekhavis sunŝirmilon?

LYNGSTRAND Ĝi apartenas al via patrino. Ŝi diris ke mi uzu ĝin kiel bastonon. Ĉar mi neniun kunportis.

BOLETTE Ĉu ili daŭre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj?

LYNGSTRAND Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere aŭskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via patrino.

HILDE (lin rigardante) Vi nun estas sufiĉe laca.

LYNGSTRAND Jes, nun ŝajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas pli bone sidi tempeton.

(Li eksidas sur ŝtono antaŭe dekstre.)

HILDE (staras antaŭ li) Ĉu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre sur la muzikejo?

LYNGSTRAND Jes, mi aŭdis paroli pri tio.

HILDE Vi certe ŝatas danci, ĉu ne?

BOLETTE (kiu plukas floretojn inter la erikoj) Ho, Hilde, – lasu nun Lyngstrand regajni la spiron.

LYNGSTRAND (al Hilde ) Jes, fraŭlino, mi volus danci – se mi povus.

HILDE Ĉu? Vi do neniam lernis?

LYNGSTRAND Ankaŭ tion ne. Sed pri tio mi ne pensis. Mi aludis ĉar mi ne povas pro la brusto.

HILDE Pro tiu difekto, kiel vi diras?

LYNGSTRAND Jes, estas tial.

HILDE Ĉu vi multe ĉagreniĝis pro tiu difekto?

LYNGSTRAND Ho ne, tion mi ne povas diri. (ridetas) Ĉar estas pro tio, ke ĉiuj homoj estas ĝentilaj kaj afablaj kaj eĉ bonfarantaj al mi, mi kredas.

HILDE Jes, kaj ĝi ja ne estas danĝera.

LYNGSTRAND Ne, ĝi tute ne estas danĝera. Tion mi komprenas laŭ via patro.

HILDE Kaj vi ja saniĝos tuj kiam vi forvojaĝos.

LYNGSTRAND Jes ja. Tiam mi saniĝos.

BOLETTE (kun floroj) Jen, sinjoro Lyngstrand, – metu tiujn ĉi en la butontruon.

LYNGSTRAND Ho, mil dankojn, fraŭlino! Estas ja tro ĝentile de vi.

HILDE (rigardas malsupren dekstren) Jen ili venas sur la vojo.

BOLETTE (Ankaŭ ŝi rigardas malsupren.) Se ili nur sciu kie ili flankeniru. Ne, nun ili prenas eraran vojon.

LYNGSTRAND (ekstaras) Mi kuros malsupren al la turniĝo kaj voku al ili.

HILDE Tiam vi devas tre laŭte krii.

BOLETTE Ne, vi ne devas. Vi denove fariĝos laca.

LYNGSTRAND Ho, malsupren estas facile.

(Li eliras dekstren.)