153323.fb2 La Tronpretendantoj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 66

La Tronpretendantoj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 66

(ekstaras)

Vi min rekonas? Ĝusta memoro,pro vi mi ĉi tien revenis.Samŝipe, samvente sub mia deĵorodum jaroj kaj tagoj ni velis.Mi ŝtorman nokton en timo foriris;ungeg’ akcipitra animen metiĝis;petegis mi mesojn kaj sonorigadon,aĉetis mi preĝojn kaj monaĥan kantadon;mi pagis por sep, kaj dek kvar legiĝis;sed tamen mi ne tra la pord’ enlasiĝis.

REĜO SKULE

Kaj nun vi venas de tie malsupre —?

LA KANONIKO

De malsupre mi venas, sed ne el hazardo;de la regno, kiu ĉiam malbele pentriĝas.Ho, kredu, oni tie tute ne malboniĝas;Ne gravas tiu fama brulanta ardo.

REĜO SKULE

Kaj mi aŭdas ke vi lernis poetikon, vi maljuna Bagla estro!

LA KANONIKO

Poetikon? Jes, kaj multegan latinon!Antaŭe ne estis mi latina spertulo;mi dubas ĉu troviĝas nun pli granda lertulo.Por tie supreniri al ŝtupo akceptinda,jes, eĉ por esti tie enen enlasinda,neceso nepra estas lerni latinon.Kiam sidas ĉe la tablo nur eruditaj uloj,progreso ja certas inter la spertuloj, —duona cento sin papoj nomigis,kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registriĝis.

REĜO SKULE

Salutu vian majstron, kaj danku lin por bona amikeco. Diru al li, ke li estas la sola reĝo, kiu sendas helpon al Skule la unua el Norvegio!

LA KANONIKO

Aŭdu, reĝo Skule, kial estis mi sendata.Malsupre tie estas certa servistara rondo,kaj ĉiu havas sian distrikton en la mondo;ricevis Norvegion mi, ĉar al mi ja konata.Håkon Håkonsson ne estas viro por ni,ne ŝatas ni lin, ĉar ĉiam spitas nin li;vidu, vi devas regi, kaj li devas fali,vin ni devas reĝo kun krono instali.

REĜO SKULE

Jes, donu al mi la kronon! Se ĝin mi havas, mi regos tiel, ke mi povos min ree elaĉeti.

LA KANONIKO

Jes, poste ni povos kunparoli pri tio.Ĉi-nokte urĝas pri alia io.En Elgisetro dormas la reĝa infano; —se kaptos vi ĝin, vi havos venkon en la mano,kirliĝos kontraŭstaro kiel flokoj en vetero,jen vi estos reĝo, kaj gajniĝis la afero!

REĜO SKULE

Ĉu certe vi kredas, ke mi estos venkinto?

LA KANONIKO

Sopiras la norvegoj pacon por la lando;kun reĝo devas esti tronpretendanto,ido, la regnon de la patro heredanta;laciĝis la popol’ cent jarojn militanta.Ekstaru, reĝo Skule, ĉi-nokte okaziĝos;nun aŭ neniam la malamik’ faliĝos!Vidu ke lumiĝas, tie fore en la nordo,leviĝas la nebulo, vastiĝas hela klar’, —viciĝas nun ŝipo al ŝipa ar’, —kaj aŭdu nun bruon de militista hordo!Ĉion vi ricevos per liga konkordo,en sturmatak’ sur tero miloj batalantaj,veloj sur la fjordo, miloj brilantaj!

REĜO SKULE

Kaj kia la konkordo?

LA KANONIKO

Por meti vin plej alten sur la mondan ŝtuparegon,nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon;kun urboj kaj kasteloj la land’ al vi doniĝos,se via fil’ post vi norvega reĝ’ fariĝos!

REĜO SKULE

(suprenlevas la manon, kvazaŭ al ĵuro) Mia filo estu — (subite haltas kaj ekkrias en teruro:) La preĝejrabisto! Ĉiu potenco al li! Ha! nun mi komprenas vin; — vi volas lian animan perdon! Foriru de mi! Foriru de mi! (streĉas la brakojn al la ĉielo) Ho kompatu min, vi, al kiu mi nun vokas por helpo en mia plej akra mizero! (falas surteren)

LA KANONIKO

Damnite! Nun ja ĉio lerte glatiĝis;mi pensis ke certe li fine kaptiĝis,sed la lumo faris elkoran ŝakmovon,al mi ne konatan, — mi perdis la povon.Akceptite; ne urĝas. Nova ambicio!Perpetuum mobile en daŭra funkcio;potencon mi havas sur generacioj,potencon sur uloj lum-negaciaj;Norvegion mi estru laŭ mia paradigmo,kvankam trovas ili mian potencon enigmo!(pli antaŭe)Sen mema vol’ al laboro vagantajiras la norvegoj, sed kien ne sciantaj, —sulkiĝas la koroj, ŝtelglitas la sentoj,kiel flirtadas saliketoj en la ventoj, —samopinii nur pri tio ili povas,ke ĉiun grandecon renversi ili volas, —blazonoj el ĉifonoj en ĉiu valoleviĝas honore por fuĝo kaj falo, —laŭvoke mi kondukas al la fina frakaso, —mi, la Baglo, episkopo Nikolaso

(Li malaperas en la nebulo inter la arboj.)

REĜO SKULE

(duone ekstaras post mallonga paŭzo, kaj ĉirkaŭrigardas) Kie li estas, tiu nigrulo? (eksaltas) Vojgvidanto, vojgvidanto, kie vi estas? For! — Same bone; nun mi mem scikonas la vojon, kaj al Elgisetro kaj plu antaŭen. (eliras dekstre)

LA MONAĤEJA KORTO EN ELGISETRO

(Maldekstraflanke situas la kapelo kun enirejo de la korto; el la fenestroj lumas. Laŭ la kontraŭa flanko de la korto streĉas sin kelkaj malaltaj konstruaĵoj; en la fono estas la muro de la monaĥejo kun forta pordego, kiu estas ŝlosita. Estas klara nokto kun lunlumo. Tri estroj de la Birkibejnoj staras apud la pordo; Margrete, sinjorino Ragnhild kaj Dagfinn Bonde venas el la kapelo.)

SINJORINO RAGNHILD

(duone al si mem) Reĝo Skule devis fuĝi en la preĝejon, vi diras! Li, li, fuĝanta, petanta por paco ĉe la altaro, — petanta por la vivo eble — ho ne, tion li ne faris; sed Dio punos vin, kiuj kuraĝis lasi ĉion tiel evolui!

MARGRETE

Mia bona kara patrino, regu vin; vi ne scias, kion vi diras; estas la aflikto, kiu parolas.

SINJORINO RAGNHILD

Aŭskultu, vi Birkibejnoj! Estus Håkon Håkonsson, kiu kuŝus ĉe la altaro petegante al reĝo Skule por vivo kaj paco!

BIRKIBEJNO

Maldece estas por fidelaj viroj aŭdi tiajn vortojn.

MARGRETE

Klinu kapojn antaŭ la aflikto de edzino!

SINJORINO RAGNHILD

Reĝo Skule kondamnita! Gardu vin, gardu vin ĉiuj, kiam li revenos al la potenco!

DAGFINN BONDE

Ĝin li neniam plu atingos, sinjorino Ragnhild.

MARGRETE

Silentu, silentu!

SINJORINO RAGNHILD

Ĉu vi opinias, ke Håkon Håkonsson kuraĝos plenumi la juĝon, se li kaptos la reĝon?

DAGFINN BONDE

Reĝo Håkon scias mem se reĝa ĵuro estas rompebla.

SINJORINO RAGNHILD

(al Margrete) Kaj tian sangverŝanton vi sekvis en fido kaj amo! Ĉu vi estas la infano de via patro! Ke la puno frapu —! Foriru de mi, foriru de mi!

MARGRETE