153323.fb2
MARGRETE
Ho, Dagfinn, Dagfinn, ĉu tion vi volas!
DAGFINN BONDE
Malbone mi alie servus reĝon kaj landon. (al la viroj) Ŝlosu la pordon post mi, atentu pri la infano, kaj ne malfermu por iu ajn antaŭ ol la reĝo venos. (mallaŭte al Skule) Adiaŭ, Skule Bårdsson, — kaj Dio donu al vi beatan finon.
(Eliras tra la pordo; la Birkibejnoj fermas post li, kaj iras en la kapelon)
SINJORINO RAGNHILD
Jes, lasu Håkon veni; mi ne malkaptas vin; mi tenas vin tiel preme kaj kare inter miaj brakoj, kiel mi neniam antaŭe tenis vin.
MARGRETE
Ho, kiel pala vi estas — kaj maljuniĝinta; vi frostas.
REĜO SKULE
Mi ne frostas, — sed mi estas laca, laca.
MARGRETE
Do envenu, kaj ripozu —
REĜO SKULE
Jes, jes; certe do baldaŭ estos la tempo ripozi.
SIGRID
(el la kapelo) Fine vi venis, frato!
REĜO SKULE
Sigrid! Ĉu vi ĉi tie?
SIGRID
Mi ja promesis, ke ni renkontiĝus, kiam vi bezonus min en via plej alta mizero.
REĜO SKULE
Kie estas via infano, Margrete?
MARGRETE
Ĝi dormas en la sakristio.
REĜO SKULE
Do la parencaro estas kolektita en Elgisetro ĉi-nokte.
SIGRID
Jes, kolektita post longaj erarvojaj tempoj.
REĜO SKULE
Nun nur mankas al ni Håkon Håkonsson.
MARGRETE kaj SINJORINO RAGNHILD
(kroĉas sin firme al li kun dolora ekkrio) Mia patro! — Mia edzo!
REĜO SKULE
(rigardas ilin en emocio) Ĉu vi amis min tiel alte, vi du? Mi serĉis la feliĉon fore en la fremdejo, kaj ne atentis, ke mi havas hejmon, kie mi povus trovi ĝin. Mi ĉasis amon tra peko kaj kulpo, kaj neniam sciis, ke mi posedis ĝin laŭ la leĝo de Dio kaj la homoj. — Kaj vi, Ragnhild, mia edzino, vi, kontraŭ kiu mi tiom multe pekis, vi metas vin varme kaj mole al mi en la momento de mizero, vi kapablas tremi kaj timi por la vivo de tiu viro, kiu neniam ĵetis sunbrilon sur vian vojon.
SINJORINO RAGNHILD
Vi pekus! Ho, Skule, ne parolu tiel; ne kredu, ke mi iam kuraĝus riproĉi vin! Mi ĉiam estis tro simpla por vi, mia alta edzo; ne povas kuŝi kulpo sur iu faro de vi.
REĜO SKULE
Ĉu vi tiel certe fidis min, Ragnhild?
SINJORINO RAGNHILD
De la unua tago, kiam mi vidis vin.
REĜO SKULE
(vigle) Kiam Håkon venos, mi volas peti gracon! Vi mildaj, karaj virinoj, — ho, tamen estas bele vivi!
SIGRID
(kun esprimo de timego) Skule, mia frato! Veo al vi se vi erarvojiĝos ĉi-nokte! (Bruo ekstere; tuj poste iuj frapas la pordon.)
MARGRETE
Aŭdu, aŭdu! Kiuj estas tiuj, kiuj alsturmas!
SINJORINO RAGNHILD
Kiu frapas la pordon?